Brixen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bressanone)
Brixen
(Bressanone, Porsenù / Persenon)
Brixen
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 43′ N, 11° 39′ O (mapo)46.71666666666711.65Koordinatoj: 46° 43′ N, 11° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 560 m
Areo 84 km²
Loĝantaro 22 816 (2023)
Loĝdenso 269 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Villnöß, Lüsen, Natz-Schabs, San Martin de Tor, Vahrn, Feldthurns
Patrono Ingenuino kaj Albuino
Festa tago 2-a de februaro
Nomo de loĝantoj Brixener, brissinesi
Poŝtkodo 39042
Imposta kodo B160
Kodo laŭ ISTAT 021011
Telefona prefikso 0472
Retpaĝo http://www.brixen.it/
Loko en mapo
vdr
la urba katedralo

Brixen, itale Bressanone (ladine: PorsenùPersenon) estas urbo en la plejparte germanlingva provinco Sudtirolo de norda Italio. Ĝi estas la tria plej granda kaj la plej maljuna urbo en la provinco (unue menciita en 901) kaj ĉefurbo de la valo de rivero Eisack (Isarco). En 2018 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Eisack kaj Rienz, 40 km norde de Bolzano-Bozen kaj 45 km sude de la Montpasejo Brenero, limo inter Italio kaj Aŭstrio. Ĝi estas flankita oriente per la montaro de la Plose kun monto Telegrafo (2,504 m) kaj okcidente per la monto Königsanger (Monte Pascolo) (2,436 m).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

La areo de Brixen estis loĝita ekde la paleolitiko (8-a jarmilo a.K.). Estis trovita ankaŭ sidejo de la malfrua ŝtonepoko . En 15 a.K. la areo estis konkerita fare de la romianoj, kiuj havis sian ĉefan sidejon en la proksima Säben (Sabiona). Ili tenis ĝin ĝis proksimume 590, kiam ĝi estis okupita fare de bavaroj.

La unua mencio de Brixen datiĝas al 901 en dokumento emisiita fare de la Reĝo de Germanio Ludoviko la 4-a (la infano). En ĝi teritorio nomita Prihsna estas asignita al Zacharias, episkopo de Säben. Post iom da tempo el "Prihsna" iĝis la nuna nomo Brixen. La episkopoj moviĝis ĉi tien de Säben en 992, post kiam la katedralo estis finita.

Dum jarcentoj Brixen estis multinflua sidejo de princaj episkopoj, kiuj de 1027 ĝis 1803 estis princoj de Sankta Romia Imperio. En 1039 la episkopo de Brixen, Poppo, estis levita al Papo (Damaso la 2-a) fare de imperiestro Henriko la 3-a. Tamen lia regado daŭris nur 23 tagojn. En 1115 unua vico de muroj ĉirkaŭantaj Brixen estis kompletigita.

La episkopejo estis sekularizita en 1803 kaj aneksita fare de la Aŭstra imperio. Post la fino de Unua Mondmilito Brixen estis aneksita fare de Italio. Nuntempe ĝi dividas la episkopan sidejon kun la provinca ĉefurbo Bolzano-Bozen (Dioceso Bolzano-Brixen).

Blazono[redakti | redakti fonton]

La plej malnova blazono kun la ŝafido originas en 1297. En la aktuala formo ĝi prezentas ŝafidon kun aŭra aŭreolo sur ruĝa fono; kun la maldekstra antaŭa piedo ĝi enas flagon kun ruĝa kruco. [1]

Ĉefaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Katedralo (10-a jarcento), estis rekonstruita en la 13-a jarcento kaj denove en 1745-1754 laŭ barokaj linioj. La plafono de la navo havas grandan freskon de Paul Troger portretanta la adoron de la ŝafido.
  • La Hofburg, la Palaco de episkopoj (13-a jarcento), unu el la ĉefaj noblaj loĝejoj en Sudtirolo. La Dioceza Muzeo havas plurajn artojn, inkluzive de kripo kun 5,000 figuroj kreitaj por episkopo Karl Franz Lodron.
  • La ronda paroka preĝejo de Sankta Mikaelo (11-a jarcento). La gotika koruso kaj la belfrido estas de la 15-a jarcento dum la navo estas de la 16-a. La ĉefarto estas ligna Cireneus de la 15-a jarcento.
  • La "Farmacia Muzeo" (Pharmaziemuseum Brixen), situanta en preskaŭ 500-jaraĝa urbodomo, montras la evoluon kaj ŝanĝojn de la "urba-apoteko". La Peer-familio (nun la 7-a generacio) prizorgis tiun apotekon ekde 1787, ĉiam en la sama loko. La singarde renovigitaj ĉambroj de la muzeo ilustras la evoluon de la farmacia profesio dum la jarcentoj kaj la uzitajn kuracilojn, de la testikoj de kastoro kaj pecoj de antikva egipta mumio ĝis modernaj gipsoj kaj liofilisatoj. La muzeo ankaŭ havas bibliotekon por historiesploro kaj la arkivo de la Peer-familio. En aparta ĉambro ekzistas multmedia montrado de la antaŭhistorio de la familio.

Ekster la urbo troviĝas Kastelo Rodeneck, unu el la plej potencaj el ĝia tempo. Ĝi havas altvalorajn freskojn de la frua 13-a jarcento. Ankaŭ grava estas la kastelo Trostburg en Waidbruck. En ĉi-lasta vivis la aventuristo kaj amkantisto Oswald von Wolkenstein.

Socio[redakti | redakti fonton]

Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2011, la plimulto de la populacio parolas la germanan kiel gepatra lingvo (72.82%). La resto de la loĝantoj parolas la italan kaj la ladinan kiel gepatraj lingvoj, kun procentoj de 25.84% kaj 1.34%, respektive.[2]

Lingvo 2001[3] 2011[2]
la germana 73.13% 72.82%
la itala 25.65% 25.84%
la ladina 1.23% 1.34%

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Brixen estas sidejo de la fakultato de pedagogio de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano, kie prelegoj kaj seminarioj estas okazigitaj en la germana kaj la itala.

En la preĝejoj de la urbo okazas grava vico da koncertoj kun la nomo "Muziko kaj eklezio". Malgranda teatro kun regula programo troviĝas en "Anreiterkeller".

Transporto[redakti | redakti fonton]

Brixen havas stacidomon sur la Brenner-fervojo, kiu ligas Veronon en la italia Veneto al Innsbruck en aŭstra Tirolo.

La urbo havas du elirejojn sur la Brenner Aŭtovojo al la Montpasejo Brenero.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Sportoj[redakti | redakti fonton]

  • Brixen gastigis en 2009 la junularan mondĉampionadon en atletiko.
  • Brixen gastigis en julio 2012 la mondĉampionadon de unuciklado.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]