Bresto (Belorusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brest-Litovsk)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brest.
Bresto
urbo de provinca signifo • limurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 224000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 344 470  (2024) [+]
Loĝdenso 2 357 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 5′ N, 23° 39′ O (mapo)52.08472222222223.656944444444Koordinatoj: 52° 5′ N, 23° 39′ O (mapo) [+]
Alto 280 m [+]
Areo 146,12 km² (14 612 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Bresto (Belorusio)
Bresto (Belorusio)
DEC
Bresto
Bresto
Situo de Bresto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brest, Belarus [+]
vdr

Bresto, antaŭe Litova BrestoBresto apud Bugo (ruse "Брест", beloruse "Брэст", pole Brześć, jide בּריסק, hebree ברסט ליטובסק, ukraine: Берестя ) estas urbo en Belorusio, administra centro de la Bresta regiono. La urbo situas en la plej okcidenta parto de Belorusio, proksime al Pollando.

La urbo estas grava transporta centro, rivera haveno. En la urbo loĝas 310,8 miloj de homoj (laŭ la 1-a de januaro 2010). Ĝis 1945 en Pollando, kie nun estas centro de la pola kulturo en Belorusio, kun la pola konsulejo

La urbo estas fama precipe pro la Traktato de Brest-Litovsk (laŭ la malnova nomo de la urbo), en 1918, inter soveta Rusio kaj Ukrainio unuflanke kaj la centraj regnoj (Aŭstrio-Hungario, Bulgario, Germanio kaj Turkio) aliflanke, kiu fiksis la eliron de Rusio el la Unua mondmilito, kaj ankaŭ pro la Defendo de la Bresta Fortikaĵo dum la Granda Patruja Milito somere 1941 (pro kio la urbo ricevis la honoran titolon "Fortreso-Heroo".

La germanaj generaloj Mauritz von Wiktorin kaj Heinz Guderian kaj la sovetia oficiro Semyon Krivoshein dum la defilado de la germana armeo Wehrmacht kaj Ruĝa Armeo en Bresto la 22an de septembro 1939 post la dispartigo de Pollando laŭ la pakto Hitlero-Stalino (Pakto Ribbentrop-Molotov)