Bresta religia unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bresta religia unio - akto pri organizacia unuigo de katolika kaj ortodoksa eklezioj, sur teritorio de Polujo kaj Litvo. Estis proklamita en oktobro 1596 per eklezia koncilio en urbo Bresto, estis konfirmita per pola reĝo. Laŭ la unio, kreduloj subiĝis al papo, akceptis apartajn katolikajn dogmojn, sed estis konservita bizanca rito, laŭ uzata en ortodoksismo julia kalendaro. Estis malpermesite konverti unianojn en katolikismon kaj iliajn preĝejojn adapti al la katolikaj.

Kontroversioj de historiistoj de la du lastaj jarcentoj rilatis al Meletij Smotrickij, kiu komence de la 17-a jarcento forlasis ortodoksismon favore al la unio. Nur en 1995 usona esploristo David Frick en laboraĵo dediĉita al li ordigis atingaĵon de pola kaj alilingva historiografio. Pri la unio okupiĝis Aleksander Brückner, Feliks Koneczny kaj Oskar Halecki.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • K. Lewicki, Książę Konstanty Ostrogski a unia brzeska 1596 (Princo Konstatny Ostrogski kaj la bresta unio 1596), Lvovo 1933.
  • Likowski E., Historia unii Kościoła ruskiego z Kościołem rzymskim (Historio de la uno de la rutena eklezio kun la Romkatolika Eklezio), Poznań 1875.
  • Likowski E., Unia brzeska (1596), Warszawa 1907.
  • Unia brzeska. Geneza, dzieje i konsekwencje w kulturze narodów słowiańskich. Praca zbiorowa (Bresta unio. Komenco, historio kaj konsekvencoj en la kulturo de slavaj nacioj. Kolektiva verko), redakto de R. Łużny, F. Ziejka kaj A. Kępiński, Krakovo 1994, ISBN 83-7052-220-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

M. Kozłowski, Bresta unio en pola historiografio ĝis 1939 [1] en: Młodsza Europa. Portal Europy Środkowo-Wschodniej (Pli juna Eŭropo. Portalo de Mez-Orienta Eŭropo)