Kirchhellen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brezelfest)

Kirchhellen estas iama vilaĝo en la regiono Vestfalio kaj troviĝas en la federacia lando Nord-Rejno-Vestfalio en nordokcidenta Germanio. Kirchhellen apartenis al la distrikto Recklinghausen ĝis 1975, kiam ĝi kontraŭ la rezisto de la ĉi tiea loĝantaro fariĝis la plej norda urboparto de Bottrop.

Kirchhellen havas proks. 20.400 loĝantojn kaj situas je la limo inter la urbeca Ruhr-regiono kaj la pli kampara Münsterland.

Blazono

La iama vilaĝo ĉitage estas konata precipe pro la Movie Park Germany (grandarea amuzejo). Pluaj allogejoj estas la amuzoparko kastelo Beck kaj siaj festoj, speciale la Brezelfest, granda popolfesto okazanta ĉiuj tri aŭ kvar jaroj. En Kirchhellen staras la familia biendomo de la regantoj de Brabeck, kiuj ankaŭ kunrespondecas por la blazono de la komunumo Kirchhellen. Supozeble jam en la frua mezepoko ĉi tie ekloĝis homoj, ĉar la sojlo estas pli bone prilaborebla por la kamparanoj pro la sablo. La kaŭzo por tio estas la Rejno, kiu mallonge post la glaciepoko havis branĉojn ĝis Kirchhellen.

Faktoj[redakti | redakti fonton]

En Kirchhellen, kiu ampleksas 58,5 km², la 31-an de decembro 2003 loĝis 20.379 personoj, el kiuj 9.991 estas viroj kaj 10.388 virinoj. Per tio Kirchhellen reprezentas preskaŭ 17 % de la loĝantaro kaj proks. 58 % de la areo de Bottrop. En la jaro 1960 la loĝantaro ĵus transpaŝis la 10.000an limon. La kaŭzo estas la kampara randsituo de Kirchhellen. Multaj homoj, kiuj laboras en la grandaj urboj de la Ruhr-regiono, aĉetas aŭ luas loĝejojn en Kirchhellen. Lige kun tio estas videbla strukturŝanĝo en la agrikulturo. Multaj kamparanoj iom post iom vendas siajn ofte malgrandajn bienojn kaj la lando apartena al ili, sur kiu oni konstruas novajn loĝodomojn. Se la kamparanoj en la sesdekaj jaroj kultivis furaĝoplantojn (hordeon, sekalon, tritikon kaj betojn) por la laktobrutaro kaj ankoraŭ avenon por la laborĉevaloj, nun dominas grandaj kampoj de maizo (por la buĉobrutaro) samkiel de asparago kaj fragoplantoj.

blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de la komunumo Kirchhellen ekestis el blazonoj de la bienoj Hackfort kaj Brabeck. La blazono de Hackfort estis arĝenta kun blua kvertrabo, la blazono de Brabeck estis nigra kun tri flavaj luphokoj En la jaro 1937 la komunumo Kirchhellen ricevis sian propran blazonon, kiu enhavas bluan kvertrabo kaj tri nigrajn luphokojn sur blanka fono.

Kadre de la teritoria reformo en la jaro 1975 la komunumo, ĝis tiam apartena al la distrikto Recklinghausen, estis enkomunumigata al la eksterdistrikta urbo Bottrop. La blazono parte estis enigata en la blazonon de la tuta urbo.

vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Religioj[redakti | redakti fonton]

estas po unu katolika pregejo en Kirchhellen-Mezo (parokejo St. Johano la baptisto), en Grafenwald (Sankta Familio) kaj en Feldhausen (Ĉieliro de Maria).

La St. Johano-preĝejo antaŭ ĉio konatas pro sia Kristnasktempe okazanta kripoeksponado en la preĝejo, al tiu alvenas multaj vizitantoj ankaŭ el la najbarurboj. La parokoj Grafenwald kaj Feldhausen werden laŭplane kunfandiĝis la 1-an de januaro 2007 kun la St. Johano-paroko.

Ekzistas evangela eklezikomunumo en Kirchhellen-Mezo (Paŭlo-preĝejo) kaj ankaŭ la evangela paroĥodomo Grafenwald.

Kvotoj de religianoj: katolikoj ĉirkaŭ 60%, protestantoj ĉirkaŭ 20%, islamanoj ĉirkaŭ 5%, restas ca. 2%, senkonfesiuloj ĉ.12%.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tri aŭ kvar jaroj je mardo post la unua septembra semajfino, kiam jam finiĝis tri tagoj de Schützenfest (tradicia popolfesto), en Kirchhellen oni festas la Brezelfest (en la jaro 2008 je la 9-a de septembro).

La Brezelfest dum la lastaj jardekoj pli kaj pli akiris gravecon. Ĝi estas - pro sia originaleco – ne komparebla kun aliaj granda okazaĵoj en la regiono.

Ĉ. 800 personoj preparas la tradician feston, ornamante siajn festĉarojn aŭ kudrante siajn kostumojn. Ankaŭ la lernejoj resp. lernejaj klasoj partoprenas la preparadojn kaj la festprocesion. La kulminon de la festo prezentas la „Brezelwerfen“: giganta breco pendas je la pinto de alta fosto, kaj viroj ĵetas klabojn sur la brecegon por faligi ĝin. Tiu kiu sukcesas, iĝas Brezelkönig (brecoreĝo) dum periodo de tri aŭ kvar jaroj. Ĉar la Brezelfest ja okazas post tritaga diboĉado nome Schützenfest, la alkoholo iom influas la celtrafkapablon de la viroj – sed ankaŭ la juĝokapablon de la ludgvidantoj: iam okazis, ke viro estis nomumata Brezelkönig, kvankam li ankoraŭ havis ambaŭ ĵetklabojn en siaj manoj.

Plia konata aranĝo estas la NuRock Festival okazante ĉiujn du jarojn ĉe la Jugendkloster (monaĥejo, kiu sin dediĉas al la porjunula laboro). Tiam sur la tereno de la monaxhejo ludas junularaj rokbandoj el Kirchhellen kaj la regiono antaŭ centoj da junuloj.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

  • dugrada elementlernejo Kirchhellen
    • La dugrada elementlernejo Kirchhellen havas bonan famon kompare kun aliaj dugrada elementlernejo de la regiono, ĉar longtempe ĝi estis la ununura kontinuiga lernejo de Kirchhellen.

Koordinatoj: 51° 36′ 17″ N 6° 55′ 19″ O / 51.60472 °N, 6.92194 °O / 51.60472; 6.92194 (mapo)