Brian Auger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brian Auger and the Trinity en la jaro 1970

Brian Auger (naskiĝis la 18-an de julio 1939 en Londono) estas brita ĵaz- kaj rokorgenisto. Auger estas unu el la plej elstaraj orgenistoj de kunfandomuziko en la populara muziko. Lia ĉefa instrumento estas la Hammond-orgeno B3, kiun li ne ludas per rotaciaj laŭtparoliloj deLeslie, sed rekte amplifata kaj per uzado de C3-vibrosono; krom tio li ludas elektran pianon, pianon kaj sintezilon.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Jam frue li ricevis pianludan instruon. En 1962 formis sian Brian Auger Triopon kun Rick Laird kaj frapinstrumentisto Phil Kinorra kiel komence nura ĵazbandeto. En 1965 li fondis kune kun Rod Stewart, Julie Driscoll kaj John Baldry la ensemblon Steampacket. Post kiam Rod Stewart kaj John Baldry estis forlasinta la ensemblon, Auger fondis kun Julie Driscoll la ensemblon Trinity. Kun ĉi tiu personaro la bando lanĉis plurajn furoraĵojn (Road To Cairo, This Wheel's on Fire, Season Of The Witch) kaj eldonis la multe atentatan duoblan albumon „Streetnoise“ (1969).

Post kiam Driscoll en 1969 forlasis la triunuon Trinity, Auger ŝanĝis la instrumentistaron de la ensemblo (kun Gary Boyle), sed li ne plu povis ekligi je la sukcesoj de la malfruaj 1960-aj jaroj kaj malfondis Trinition en 1970. Ankaŭ kun sia poste fondita bando Oblivion Express Auger komence ne abunde sukcesis. Post la albumo „Closer To It“ (1973), kiu atingis rangon en la furoraĵo-ranglistoj, la ensembla stilo fiksiĝis al modelritma miksaĵo el ritmaj elementoj de ritmenbluso kaj funko kaj harmoniaj-melodiaj elementoj de ĵazo. Brian Auger ankaŭ koncertis kun Klaus Doldinger, Alexis Korner, Pete York, Eric Burdon kaj aliaj granduloj de populara muziko.

En 1974 Auger transloĝiĝis en Usonon, kie li daŭrigis surdiskigon. En Usono li denove ekhavis kontakton kun Julie Tippetts-Driscoll. Kun ŝi Auger verkis en 1977 la albumon „Encore“. Gazeto Washington Post tekstis: „Ci tiu albumo estas nemalhavebla ero de ĉiu ĵaz-kunfanda biblioteko!“. En 1981 li verkis kune kun Chris Farlowe, Pete York kaj John C. Marshall la albumon "Olympic Rock & Blues Circus". Oni produktis la albumon per rekta surdiskigo, do sen mastruma surbendigo. En 1985 li kunfondis novversion de la bando Spencer Davis Group. En la sama jaro aperis la albumo Steaming, kiun Auger verkis en Freiburg kun Colin Hodgkinson kaj Pete York. En 1989 li laboris kiel muzika direktisto, aranĝisto kaj komponisto por la tria eskadro de la televidserio „Super Drumming“. Ekde 1990 Auger koncertvojaĝis kun Eric Burdon.

Ĝis sia progresinta maljunaĝo li koncertas kun sia bando Oblivion Express, intertempe kun filo Karma ce frapinstrumentaro kaj filino Savannah Grace kiel kantistino, kaj verkas lumdiskojn. La novfondita bando intertempe eldonis plurajn albumojn kaj plurfoje koncertvojaĝis tra Usono kaj Eŭropo.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Novembron de 2007 Brian Auger ricevis de la direktisto de la Internacia Ĵazfestivalo je Temecula distingon por sia vivoverkaro.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Open (1967)
  • Chronicle (1967)
  • Definitely What (1968)
  • Streetnoise (1969)
  • Befour (1970)
  • Best Of Julie Driscoll, Brian Auger & The Trinity (1970)
  • Oblivion Express (1970)
  • Highlights Of Brian Auger (1971)
  • A Better Land (1971)
  • Julie Driscoll (1972)
  • Second Wind (1972)
  • Steampacket Or The First Supergroup (1972)
  • Sonny Boy Williamson, Jimmy Page & Brian Auger (1972)
  • Julie Driscoll's First Recordings & Sonny Boy Williamson's Last (1972)
  • Closer To It (1973)
  • Straight Ahead (1975)
  • Live Oblivion (Vol. 1 & 2) (1975)
  • Reinforcements (1975)
  • Best Of Brian Auger (1976)
  • Happiness Heartaches (1977)
  • Encore (1977)
  • Search Party (1978)
  • Olympic Rock & Blues Circus (1981)
  • Here & Now (1987)
  • Keys To The Heart (1987)
  • Eric Burdon Brian Auger Band: Access All Areas (1993)
  • Brian Auger's Oblivion Express (1999)
  • Voices Of Other Times (2000)
  • Auger Rhythms – Brian Augers Musical History
  • Brian Auger: Insights of the Keyboard Master (DVD)
  • This Wheel's On Fire – The Best Of Brian Auger (2005)
  • Looking In The Eye Of The World (2005)
  • Live At The Baked Potato (CD kaj DVD 2005)
  • Rudy Rotta & Brian Auger - Captured Live (2006)
  • Looking in the Eye of the World (2007)
  • Mod Party (2011)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barry Graves, Siegfried Schmidt-Joos, Bernward Halbscheffel: Das neue Rocklexikon. Reinbek 1998 ISBN 3-499-16352-7, paĝo 71s
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]