Brian Cowen
| Brian Cowen | |
|
ĉefministro de Irlando
|
|
| En funkcio: 7-a de majo 2008 – nun |
|
|
|
|
| Naskiĝo | Tullamore en Tullamore |
|---|---|
| Nacieco | |
| Politika partio | Fianna Fáil |
Brian Cowen (naskiĝis la 10-an de januaro 1960 en Tullamore) estas irlanda politikisto. Li estas membro de la konservativisma kaj naciisma politika partio Fianna Fáil. Ekde la 7-a de majo 2008 li estas la ĉefministro de Irlando (irlande nomata Taoiseach [prononco "ti:ŝeĥ"]) kaj samtage iĝis la prezidanto de sia partio. Antaŭe, de la 14-a de junio 2007 ĝis la 7-a de majo 2008, li estis vicĉefministro (irlande nomata Tánaiste [prononco "ta:neŝte"]), sub la Taoiseach Bertie Ahern.
[redakti] Antaŭaj postenoj
De 1992 ĝis 1993 Brian Cowen estis ministro pri laboro kaj 1992 pri energio de Irlando. De 1993 ĝis 1994 li estis ministro pri transporto, energio kaj komunikado kaj de 1997 ĝis 2000 ministro pri sano kaj infanoj. De 2004 ĝis 2004 li estis ministro pri eksteraj aferoj, kaj en 2004 iĝis ministro pri financoj. En la unua duono de 2004 li krome oficis kiel Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
[redakti] Retaj ligiloj
| Antaŭe: | ĉefministro de Irlando | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Bertie Ahern | majo 2008 – | elektota |
|
||||||