Brian D. Kaneen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brian D. Kaneen
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1935 (1935-05-12)
Morto 8-an de januaro 2012 (2012-01-08) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Brian Douglas KANEEN (naskita la 12-an de majo 1935 sur Manksinsulo; mortinta la 8-an de januaro 2012) estis kanada esperantisto.

Sian unuan kontakton kun Esperanto li havis sur Manksinsulo en 1950. Unuafoje li parolis ĝin 5 jarojn poste dum brita militservado en Germanio. Post enmigrado al Kanado, kie li studis ĉe la Universitato McGill, li faris doktorigajn studojn ĉe Universitato Cornell en Ithaca (Nov-Jorkio), kie li aktivis en la loka Esperanto-klubo. Depost 1965 Kaneen loĝis en Vankuvero, kie li servis al Vankuvera Esperanto-Societo unue kiel sekretario kaj poste kiel multjara prezidanto. Kiel docento ĉe Universitato Simon Fraser en Burnaby, Brian organizis kaj instruis multajn Esperanto-kursojn, precipe en la jaroj antaŭ la 69-a Universala Kongreso de Esperanto, en kies Loka Kongresa Komitato li servis kiel sekretario kaj vic-prezidanto. En la estraro de Kanada Esperanto-Asocio li servis tri-foje, kun la postenoj de redaktoro de Lumo, vicprezidanto (1999) kaj prezidanto (2000-03). Delonge Brian estis ankaŭ delegito de UEA kaj fakdelegito (lingvoj) en Vankuvero. Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1997.

Brian Kaneen mortis en 2012. Pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj li postlasis al Esperantic Studies Foundation.