Brian G. Marsden
| Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo Brian G. Marsden. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Marsden. |
| Brian G. Marsden | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Brian G. Marsden | |
| Dato de naskiĝo | 5-a de aŭgusto 1937 | |
| Loko de naskiĝo | Kembriĝo | |
| Dato de morto | 18-a de novembro 2010 | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 73 | |
Brian G. Marsden (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1937 en Kembriĝo, mortis la 18-an de novembro 2010) estis brita astronomo Li karieris en Usono.
Post studoj en la universitatoj de Oksfordo kaj de Yale (en Usono), li ricevis en 1965 postenon en la Smithsonian Astrophysical Observatory de Kembriĝo (Masaĉuseco) kaj estas, de 1978 direktoro de la Minor Planet Center, en tiu institucio.
Fakiĝinte en ĉiela mekaniko kaj astrometrio, li kolektis datenojn pri la lokalizoj de la kometoj kaj asteroidoj kaj kalkulis ties orbitojn, ofte baziĝante sur malprecizaj informoj pri observoj.
Brian Marsden helpis retrovi perditajn asteroidojn kaj kometojn. Iuj astroj malkovritaj en la estinto estis "perditaj" ĉar tiam maltro da observadaj datenoj estis kolektitaj por kalkuli orbiton kaj retrovi la objekton dum ontaj observoj. Okazas, ke la malkovro de nova objekto estas fakte remalkovro de perdita objekto. Tio povas esti pruvita, kalkulante ties orbiton kaj komparante la lokalizojn de la nova objekto kaj de la perdita objekto je la momento de la observo. Koncernante la kometojn, estas pli malfacile ĉar tiuj astroj suferas ne-gravitajn fortojn (elĵetoj de gaso). Marsden fakiĝis en la kalkulo de tiaj ne-gravitaj fortoj. Inter aliaj li prave antaŭvidis la revenon en 1992 de la perdita kometo Swift-Tuttle.
Li proponis ke Plutono povus esti rigardita aŭ kiel planedo aŭ kiel asteroido, kaj donas al ĝi la asteroidan numeron 10 000. Tiu propono tamen ne estis jesita.
Honoroj[redakti]
La American Astronomical Society rekompensis lin per
- La Premion George Van Biesbroeck[1] en 1989.
- La Premion Brouwer[2] en 1955.
La asteroido 1877 Marsden ricevis lian nomon[3].
Noto kaj referencoj[redakti]
- ↑ Ricevintoj de la Premio George Van Biesbroeck (angle)
- ↑ Ricevintoj de la Premio Brouwer (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 1877 Marsden (1971 FC) (angle)