Brian Kernighan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brian W. KERNIGHAN ([BRAjen KEnien], naskita en 1942 en Toronto) estas komputikisto. Li estas profesoro en la Universitato Princeton.

Li konatiĝis interalie per sia kunaŭtorado (kun Dennis Ritchie) de la libro The C Programming Language (la programadlingvo C). Kvankam Kernighan ĉiam diris, ke la kreado de C estis nur verko de Ritchie, la alfabeta ordo donis al li la unuan lokon inter la du aŭtoroj, kiujn oni citas nur kiel "Kernighan kaj Ritchie".

Kune kun Alfred AHO kaj Peter Weinberger li planis kaj verkis la programon AWK kaj ties programlingvon. AWK estas nomita laŭ la inicialoj de la tri verkintoj.

Eksteraj ligiloj