Brian Merriman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Brian MERRIMAN (naskiĝis en 1749, mortis la 27-an de julio 1805 en Luimneach/Limerick) estis irlanda poeto kaj la lasta granda poeto kiu verkis en la irlanda lingvo ĝis la moderna renaskiĝo. Lia ĉefa verko, 'Cúirt an Mheán-Oíche', esperante 'La Noktmeza Kortumo' aperis en 1780. Oni tradukis ĝin dekfoje al la angla, kiel 'The Midnight Court', dufoje al la germana, kiel 'Das Mitternachtsgericht',kaj unufoje al Esperanto, fare de Albert Goodheir (Vulpo-Libroj, Lelystad, Nederlando, 1980). La verko entenas pasian pledon por la rajto de virinoj je kontentiga seksa vivo - vidu germanlingvan artikolon pri ĝi en www.seanoriain.eu.

En la libro Nova Esperanta krestomatio (UEA 1991), en la sekcio Internacia Liriko, estas elĉerpaĵo de tiu granda poemo, sub la nomo Sindefendo de Junulino.