Brian Morton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Brian Morton (* 1954 en Paisley ĉe Glasgow) estas skota verkisto pri ĵazo, ĵurnalisto kaj ĵazkritikisto. Li estas konata kiel kunverkisto de „The Penguin Guide to Jazz on CD“ (resp. „The Penguin Guide to Jazz Recordings“, 8-a eldono 2006), kiu aperis ekde 1992. La alia kunaŭtoro de ĉi tiu konsultlibro estas Richard Cook (mortinta en 2007).

Brian Morton okupiĝas krom pri ĵazo tamen ankaŭ pri moderna klasika muziko, ekz. kun tiu de Dmitrij Ŝostakoviĉ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]