Brian Newbould

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brian NEWBOULD (naskiĝis la 26-an de februaro 1936) estas brita komponisto, orkestrestro kaj muzikesploristo.[1]

Vivo

Newbould estis instruita ĉe Gravesend Grammar School. Li laboris kelkan tempon kiel muzikrecenzisto de skotaj ĵurnaloj kaj de la ĵurnalo Guardian. En 1965 li estis vokita kiel instruisto ĉe la universitato je Leeds.

Apartan gravencon Newbould atingis per siaj traktaĵoj pri Franz Schubert. Per lia kompletigo de la tria movimento de la nefinita simfonio de Schubert li diskoniĝis ankaŭ al pli granda publiko. La simfonio en E-maĵoro, kiun Schubert komplete konceptis, tamen ne notis en plena partituro, estas plia grava verko de , kiun finfaris Newbould. En 1978 li elverkado de la ŝuberta skizomaterialo por ĉi tiu simfonio estis prezentata fare de la simfonia orkestro de BBC dum la Festivalo je Cheltenham. Newbould poste kompletigis pliajn skizojn de Schubert – unuafoje faksimilitajn de Ernst Hilmar – kaj pretigis ilin al prezenteblaĵo.

Al la aliaj komponistoj, pri kiuj Newbould intense okupiĝis, apartenas Mozart, Brahms, Elgar kaj Ravel.

Publikaĵoj

  • Brian Newbould: Schubert and the Symphony. A New Perspective, Toccata Press, 1992.
  • Brian Newbould: Schubert: the Music and the Man, Gollancz/University of California, 1997
  • Brian Newbould (Hrsg.): Schubert Studies, Ashgate, 1998

Referencoj

  1. Christopher Howard Gibbs: The Cambridge companion to Schubert. Cambridge University Press, 1997, p. 199.

Eksteraj ligiloj