Schermbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bricht)
Schermbeck
Blazono
Schermbeck (Germanio)
Schermbeck (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Wesel
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02853
02865 (Dämmerwald)
02856 (Weselerwald)
Poŝtkodo 46514
Aŭtomobila kodo WES
Oficiala Municipokodo 05170036
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Mike Rexforth
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Weseler Straße 2
Demografio
Loĝantaro 13479 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 42′ N, 6° 53′ O (mapo)51.6956.8755555555556Koordinatoj: 51° 42′ N, 6° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 27 m
Areo 110,71 km²
Oficiala retejo https://www.schermbeck.de/
vdr

La komunumo Schermbeck situas en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo de la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo. Ĝi estas membro de la eŭropa regiono Rejno-Waal, kiu ampleksas 51 germanajn kaj nederlandajn komunumojn kaj iujn pliajn instituciojn. La teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, kaj ene de ĝi al la naturparko Hohe Mark-Okcidenta Monastera Lando. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 13 479 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schermbeck situas ĉ. 8 km disde Dorsten kaj 18 km disde Wesel resp. 17 km disde Dinslaken. La tuta komunumteritorio estas parto de la Naturparko Hohe Mark, al kiu apartenas en la okcidento la naturprotektejoj Loosen Berge, Dämmer Wald kaj Lichtenhagen samkiel en la oriento Üfter Mark kiel parto de la arbartereno Forst Gewerkschaft August. Kaj la Lipo kaj ankaŭ la Kanalo Wesel-Datteln trapasas la komunuman teritorion sur ĉ. 4 km laŭlonge de iliaj trairoj. Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Komunuma teritorio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schermbeck havas totalan areon de 110,74 km². Ĝia maximuma nord-suda etendiĝo sumiĝas je 12,90 km, de okcidento al oriento 17,80 km. Ĝi subdividiĝas en la ok komunumpartojn Altschermbeck, Bricht, Damm, Dämmerwald, Gahlen, Overbeck, Schermbeck kaj Weselerwald.

Najbaraj komunumoj kaj urboj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schermbeck limas norde al la komunumo Raesfeld en la distrikto Borken, oriente al la urbo Dorsten en la distrikto Recklinghausen, sude al la eksterdistrikta urbo Bottrop kaj okcidente al la komunumo Hünxe kaj la urbo Hamminkeln.
najbaraj komunumoj kaj urboj de Schermbeck
najbaraj komunumoj kaj urboj de Schermbeck

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

kastelo
restaĵoj de la urbomuro
preĝejo St. Georgo

La nomo „Scirenbeke“ kiel origino de la hodiaŭa komunumonomo ekaperis unuafoje en dokumentoj de 799. en tiu transskribas Ludgero la bienojn „Scirenbeke“ kaj „Ruscethe“ (el tio evoluis la nomo de la hodiaŭa komunumparto Rüste) al la monaĥejo Werden. Same Ludgero estas la supozebla konstruanto de la preĝejo en Malnov-Schermbeck.

Per la traktato de Verdun 843 la teritorio ĉirkaŭ la posta Schermbeck iĝis parto de la regno de la imperiestro Lotaro la 1-a, dum la posta Altschermbeck venis al la Orientfranka regno sub la reĝo Ludoviko. En la jaro 900 la komunumparto Gahlen estis unuafoje dokumentata kiel „Galnon“, temanta ankaŭ ĉi tie pri donacaĵo al la monaĥejo Werden. La dokumenta mencio de la restaj komunumpartoj okazis dum la sekvaj jarcentoj, ekz. en la plej antikva postlasata mortintolibro de la Viktor-monaĥejo de Xanten estas menciata „Damme“, la hodiaŭa komunumparto Damm. La bieno „Wisele“ (hodiaŭ Weselerwald) unuafoje estis dokumentata en 1122. El la jaro 1163 originas la unua skriba indiko al Bricht. En 1184 menciitas unuafoje paroko, kiun supozeble konstruis la monaĥejo Werden.

Komence de la 13-a jarcento Schermbeck antaŭ ĉio profitis el la komerca vojo kondukanta tra la loko. En 1319 la kastelo de Schermbeck estis unuafoje menciita, en 1372 Schermbeck kaj en 1380 Gahlen iĝis parokoj. Komence de la 15-a jarcento oni konstruis urbofortikaĵon kun du pordegoj kaj ok turoj finfarante ĝin je 1416. Sekvajare Schermbeck estis unuafoje dokumentata kiel urbo, ĉe kio la transdono de la urboprivilegioj jam antaŭe devas esti okazinta. En 1417 la kapelkomunumo Schermbeck estis separata de la ĝistiama paroko Drevenack kaj levita kiel memstara paroko.

Sekvatempe dufoje ene de mallonga tempo Schermbeck estis detruata. En 1425 Johano de Gemen militanta kontraŭ Adolfo la 4-a konkeris Schermbeck kaj bruligis ĝin. Ankaŭ Henriko de Gemen sukcesis konkeri Schermbeck en 1483, kaj li bruldetruis ne nur la urbon, sed samtempe ankaŭ la dokumentojn pri la urboprivilegioj. Duko Johano la 2-a sekve koncedis al la forbruligita Schermbeck subvencion por la rekonstruo kaj transcedis al la urbo dum la paŝo de ses jaroj la enspezojn de la urba dogano. La 12-an de marto 1485 Schermbeck ree ricevis la urboprivilegiojn.

Renesanco ĝis baroko[redakti | redakti fonton]

Post kiam la Duklando Kleve allasis liberan konfesianecon, la komunumoj Schermbeck kaj Gahlen transiris al luteranismo inter 1550 kaj 1580. La ekde 843 ekzistanta divido de Schermbeck dokumentiĝis unue 1559 en la nomo „Olden[malnov]-Schermbeck“ kontraŭe al „Neu[nov]-Schermbeck“.

Sekve de la Jülich-Kleve-heredsekvokonflikto Schermbeck venis al Prusio kaj en 1615 dum la Tridekjara Milito ĝin okupis Hispanaj trupoj. Sekvis maltrankvila tempo: en 1631 ekfuriozis la pesto, en 1636 hesaj trupoj kampis dum la Tridekjara Milito en la komunumparto Damm. Dum 1636 imperiestraj trupoj okupis Schermbeck, ĝis kiam ĝi refoje grandparte forbrulis la 28-an de junio 1640. En 1643 ofica lando, kastelo kaj urbo Schermbeck estis lombardataj por 50 000 taleroj al barono Aleksandro la 2-a de Velen kaj nur 20 jarojn poste mallombardata. La kastelo en 1662 iĝis privata posedaĵo.

La 9-an de oktobro 1685 la civitanoj de Schermbeck solenis la konsekradon de la unua reformita preĝejo ĉe la Mittelstraße, kiu tamen dum la kvara urbobrulego estis neniigata samkiel ĉ. 30 elcentoj de la loĝdomoj. La brulegon kaŭzis hanovraj trupoj dum la Unua Silezia Milito (1740-1742) enkvartirigataj en Schermbeck. La forbruliĝintan preĝejon oni anstataŭis per kapelo. Jam ekde 1718 la muroj kaj turoj de la malnova urbofortikaĵo parte estis malkonstruitaj.

Novepoko[redakti | redakti fonton]

La novepoka historio de Schermbeck komencis per ekonomia ekflorado, kaŭzata de la produktado kaj verndado de drapo. En 1800 funkciis 56 ŝpinejoj kaj teksejoj.

Ekde 1801 ĝis 1813 sekve de la Napoleonaj Militoj Schermbeck staris sub franca regado. Ekde 1813 kamen la komunumestraj landoj Altschermbeck, Gahlen kaj Schermbeck revenis sub prusan administracion. Kune kun la formado de novaj regdistriktoj en 1816 ankaŭ la tavolo de la distriktoj estis novordigata. Dum la komunumestra lando Altschermbeck estis alordigata en la distrikton Recklinghausen en la provinco Vestfalio, la komunumestraj landoj Gahlen kaj Schermbeck venis al la distrikto Dinslaken en la provinco Jülich-Kleve-Berg, kiu en 1822 dissolviĝis en la prusan Rejnprovincon. Jam 1823 la distrikto Dinslaken estis malfondata; sia komunumestra lando Schermbeck situa norde de la Lippe venis al la distrikto Rees en Wesel, la resto de la distrikto sude de la Lippe eniĝis la novformatan distrikton Duisburg.

1830 unuiĝis la luterana kaj la reformisma komunumo en Schermbeck. Samtempe la katolikoj de Schermbeck, Bricht kaj Overbeck estis enparokigataj al Altschermbeck, kie la 19-an de oktobro 1841 oni povis konsegri novan katolikan preĝejon. En 1858 W. Schoel kaj E. Fischer konstruis la unuan mekanikan brikfabrikon en Schermbeck, kies posteuloj ankoraŭ hodiaŭ pluekzistas sub la nomo „Dachziegelwerke Nelskamp“. En 1870 ekfunkciis la loka malsanulejo.

En 1873 unua parto de la fervojlinio de Wesel ĝis Haltern atingis Schermbeck, la tuta linio estis inaŭgurata en 1874. En 1962 la linio estis malfunkciigata. En 1886 19 „koloniistoj“ fondis la laboristokolonion Lühlerheim en la komunumparto Weselerwald, antaŭ ol Schermbeck fine de la 19-a jarcento prosperis pro la ekfloranta potfarado. Dum tiu periodo en Schermbeck jam laboris 25 kaj 30 potfaristomajstroj, kies varoj vendiĝis precipe en la proksima Ruhr-regiono. Sekvatempe interalie oni inaŭguris en 1910 novan oficejon (hodiaŭ la malnova urbodomo) kaj 1915 la hodiaŭa preĝejo St. Ludgero en Altschermbeck.

Dum la Dua Mondmilito la 23-an de marto 1945 flugmaŝinoj bombatakis Schermbeck kaj detruis 70 elcentojn de ĝia centro.

Historio de Schermbeck post 1945[redakti | redakti fonton]

En 1965 ofica lando Schermbeck aliĝis al la en 1963 fondita Naturparko Hohe Mark. En 1978 malfermiĝis la hala naĝejo kaj en 1987 la regiona muzeo. Samjare oni ŝanĝis la Marien-Hospital (sanulejo) en maljunulan hejmon. La 30-an de oktobro 1993 oni inaŭguris la novan urbodomon kun renkontejo. En 1999 Schermbeck solenis sian 1 200-jaran ekziston.

teritoria reformo[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1975 kadre de la 2-a teritoria reformo de NOrdrejn-Vestfalio estis kunigitaj la ĝis tiam memstaraj komunumoj Bricht, Dämmerwald, Damm, Overbeck (parte), Schermbeck kaj Weselerwald de la iama ofica lando Schermbeck en la iama distrikto Rees, la komunumo Gahlen (parte) de la ofica lando Gahlen en la iama distrikto Dinslaken samkiel la komunumo Altschermbeck de la ofica lando Hervest-Dorsten en la distrikto Recklinghausen al la nova komunumo Schermbeck.

Samtempe esencaj partoj de la iamaj distriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun teritorieroj le la distriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigata al la nova distrikto Wesel.

Ekde tiam Schermbeck estas distrikta komunumo de la distrikto Wesel.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Pro historiaj kaŭzoj Schermbeck estas preskaŭ po duono katolika kaj evangela. La kvoto de la katolikojsumiĝas je 45,3 %, al la protestanta konfesio sin konfesas je 39,2 %. Anoj de aliaj religioj aŭ konfesioj ekzistas nur malmultaj.

Komunuma blazono[redakti | redakti fonton]

komunuma blazono
komunuma blazono
preĝejo St. Ludgero
terasodomo

La blazono de Schermbeck montras arĝentan (blankan) korŝildon sur ruĝa fono kovrita per triradiusa ora liliohaspelo kaj ora (flava) liliotrabo. En la arĝenta (blanka) ondoŝildpiedo troviĝas tri verdaj ondotraboj.

La blazono havas sian originon el la tempo de la urbiĝo inter 1410 kaj 1417. La plej malnova konata sigelo de la tiama urbo portas en dokumento de la 15-a de majo 1500 la ĉirkaŭfleksan skribaĵon „sigillum opidi schirenbecke“ (Esperante: Sigelo de la urbo Schermbeck). La arĝenta korŝildo kaj la liliohaspelon kaj -trabon oni elprenis la blazonon de la grafoj kaj dukoj de Kleve, al kies duklando apartenis la iama urbo Schermbeck. La tri ondotraboj indikas la limrivereton „Scirenbeke“ (la hodiaŭa Mühlenbach [muelorivereto]), la rivero Issel kaj la rivero Lippe kiel konektiloj de la komunumoj al Schermbeck apartenantaj.

Trafika infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Publika tra-fikservo[redakti | redakti fonton]

Schermbeck ne plu havas fervojtrafikon. La plej proksimaj stacidomoj estas en Wesel kaj Dorsten. Du aŭtobuslinioj konektas Schermbeck kun la publika trafikservo: la linio 21 (Wesel – Schermbeck – Dorsten) kaj la linio 28 (Schermbeck – Dorsten – Gelsenkirchen-Buer)

Stratoj[redakti | redakti fonton]

Schermbeck estas alligita al la longdistanca stratoreto per la aŭtoŝoseoj A3 kaj A31 samkiel la federacia vojo B 58.

Klerigaj institucioj[redakti | redakti fonton]

  • Bazaj lernejoj
    • Gemeinschaftsgrundschule
    • Maximilian Kolbe Schule
  • Ĝenerala plikleriga lernejo
    • Gesamtschule Schermbeck
  • Profesia klerigejo
    • Akademie für Steuern und Wirtschaft (imposta kaj ekonomia akademio)
  • Alia kleriga institucio
    • Volkshochschule (popola altlernejo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]