Brida herbobirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brida herbobirdo
Brida herbobirdo
Brida herbobirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Chaetornis
Specio: 'Ch. striata'
Chaetornis striata
(Jerdon, 1841)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brida herbobirdo, Chaetornis striataMegalurus striatus, estas paserina birdo kiu formas la monotipan genron Chaetornis. Chaetornis striata estas endemia de la Hindia subkontinento, kie ĝi estas en areoj kaj surloke distribuata en norda Barato, Nepalo kaj nordorienta Pakistano kaj vintre en suda Barato. Iam priskribita kiel komuna en almenaŭ Guĝarato, Andhra Pradeŝo kaj Okcidenta Bengalo (Barato) kaj partoj de Bangladeŝo, nuntempe ĝi malpliiĝis.

Iam lokata en la familio de Silviedoj, ties veraj rilatoj estas ankoraŭ restudataj. Laŭ ekstera morfologio, ĝi povus aparteni al nova kreita silvieca familio nome Megaluredoj.

Ĝi estas bruneca birdo kun tre helaj sablokoloraj partoj, kun helbruna nuanco en ventroflankoj. La kruroj estas ruĝecaj. La beko nigreca, mallonga, tre fortika ĉe la bekobazo kaj pintakra.

Tiu birdo havas kuriozan kutimon dum la reprodukta sezono, tio estas supreniras subite en aero kaj flugetadas, ofte el konsiderinda distanco, kriante laŭtan noton kiaj "ĉirap, ĉirap, ĉirap," ripetataj dum la birdo estas enaere kaj poste subite descendas malrapide surherben per malfermegitaj flugiloj multe kiel la stilo de la Mirafra erythtroptera. Tiuj birdoj estas tiom similaj laŭ aspekto dumfluge kaj saltetante en altaj herbejoj al C. caudata ke oni povas facile konfuziĝi inter ambaŭ specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]