Brido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglastila ĉevalbrido

Brido estas laŭ PIV rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto por konduki kaj gvidi ĝin. Krome ĝi povas esti ankaŭ haltigilo aŭ bremso. Tiusence, "bridi" povas esti similsignifa al bremsi.

Brido konsistas el:

En plumaro de birdoj la termino "brido" aludas al la parto ĉirkaŭ la bekobazo, iel simila al la areo de la ĉevalkapo kie situas la ĉevalbridoj. Ofte tiuj areoj havas kolorajn markojn kiuj utilas por diferenci diversajn birdospeciojn, kaj simile povas utili por nomigi speciojn kiaj tiu de la Bridosturno, Creatophora cinerea.