Briego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Briego
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio Sankta Anna de Bretonujo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio
Sankta Anna de Bretonujo
Persona informo
Naskiĝo 417
en ĉe Aberystwyth en Kimrujo
Morto 502
en Sankta-Briego, Bretonujo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Ceredigion vd
Ŝtataneco Kingdom of Ceredigion • Kimrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika eklezio,
Orienta ortodoksa eklezio,
Anglikana komunumo
Festotago 1-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Briegosankta Briego (france: Brieuc; kelte: Sant-Brieg; latine: Briocus) estis bretona monaĥo, devena el Kimrujo (Britujo), kiu iĝis la unua episkopo de Sankta-Briego, urbo, kiu portas lian nomon, en la franca departemento de la Armorikaj marbordoj (Bretonujo, Francujo).

Li estas unu el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon, honoritaj de la pilgrimado Tro Breizh.

Li iĝis sanktulo pro la fakto, ke li submetis lupojn. Lia festotago estas la 1-a de majo.


Vivo

Infaneco en Kimrujo

Briego naskiĝis komence de la 5-a jarcento. Laŭ la vidpunkto de la ortodoksa komunumo de Sankta Briego, li naskiĝis precize en 417 proksime de Aberystwyth (nuntempe ĝemela urbo de Sankta-Briego) en Kimrujo. Ekzistas vilaĝo en Kimrujo nomita Llandyfriog, kio signifas Landebrieg en la kelta lingvo, tio estas vilaĝo de Briego.

La patro de Briego nomiĝis Cerpus kaj lia patrino Elruda. La familio estis riĉa, eĉ nobela. La tiama religio konsistis el miksaĵo de la romia kaj de la kristana religioj. Homoj preĝis samtempe Janon kaj Kriston. Latinaj manuskriptoj rakontas, ke anĝelo vizitis la patrinon antaŭ la nasko de la bebo. Ŝi ricevis jenan mesaĝon: "vi naskos bebon benitan de Dio".

Estas malfacile distingi la historian veron, ĉar hagiografoj de la mezepoko celis ne aŭtentikan biografion, sed religian pripensadon. Multaj rakontoj pri la vivo de sanktuloj tial similas rakontojn de la Biblio. Laŭ la vidpunkto de Joel Cornette [1], monaĥoj skribis dum la 9-a jarcento kelkajn dekojn da vivoj de sanktuloj. La celoj estis tri: kristanigo, kelta deziro de defendo kontraŭ la ambicioj de la Frankoj, kaj eklezia volo prigardi la multajn monaĥejojn en Bretonujo. Necesis do pruvi, ke la sanktuloj de la tiama epoko kaj regiono ne estis malpli valoraj ol pli famaj, kiel ekzemple Marteno de Tours, kiu estis la simbolo de la Frankoj. Multaj hagiografoj [2][3][4] laboris laŭ latinaj manuskriptoj. Alberto la Granda studis la manuskriptojn dum 8 jaroj .

En 429 la papo Celesteno la 1-a petis la episkopon Germain de Auxerre el Francujo prediki en Kimrujo kontraŭ la herezo de pelagianismo [5]. Post la renkonto de la familio kun la episkopo, estis decidite, ke Briego studu en la monaĥejo de Auxerre. Li do foriris kun kelkaj servistoj.

Edukado en Auxerre

Pro la konsiloj de la episkopo Germain de Auxerre, Briego alvenis eble 12-jaraĝa al Francujo por studi en la monaĥejo de Auxerre.

Laŭ la hagiografoj, Briego estis tre inteligenta. Tiel sufiĉus al li unu tago por lerni la latinan lingvon kaj kvin monatoj por lerni la tutan psalmaron. Tre oferema, li donis ĉion, kion li posedis, eĉ tion, kio apartenis al la monaĥejo. Iun tagon, sur la vojo de la fonto, el kie li devis ĉerpi akvon, li renkontis leprulojn, kiuj estis almozpetantaj. Sed nur unu kruĉon li posedis. Li do elkore donacis ĝin. La aliaj infanoj denuncis lin. Sed subite, la donacita kruĉo reaperis, el bronzo refarita, multe pli bela ol antaŭe.

Sur bildoj de sankta Briego ofte tri monujoj estas alkroĉitaj je lia zono por montri lian donacemon.

Kiam li estis 24-jaraĝa, li fariĝis pastro. Dum la ceremonio kolono de fajro malsupreniris sur lian kapon.

Kristanigo en Kimrujo

Briego resanigas blindan paralizulon ,kapelo "Notre Dame" Sankta-Briego, Vermonet-Pomery 1893

Post lia ordinado, li deziris reviziti sian familion en sia denaska lando, Kimrujo. Dum la transiro de la Maniko, grupo de delfenoj kaj aliaj maraj monstroj minacis sinkigi la boaton, sed Briego pacigis ilin.


Li baptis inter ili siajn gepatrojn kaj kristanigis la regionon konstruigante preĝejojn kaj monaĥejojn. Multajn miraklojn li faradis, eĉ obligante panon por disdoni ĝin al mizeruloj.

Dum 15 jaroj Briego tiel laboris. Sed, iun nokton, anĝelo petis lin iri en Armorikon.

Unua kristanigo en Armoriko

Kun 68 aliaj monaĥoj, li velŝipis al Bretonujo. Li albordiĝis ĉe Plouguerneau. En LandebaeronTregoro (laŭ diversaj historiistoj) li fondis monaĥejon.

Reveno en Kimrujon

Post kelkaj jaroj, li petis Sanktan Tudvalon, sian nevon, estri la monaĥejon, kaj li foriris kun 84 el inter la monaĥoj. Ĉar en Kimrujo plagis epidemio de pesto, la loĝantaro petis lian helpon por flegi kaj resanigi la malsanulojn. Post la malapero de la epidemio, li revenis en Armorikon.

Dua kristanigo en Armoriko

La haveno de Légué

La dua kristanigo de Briego daŭris de lia alveno en Légué en 485, ĝis lia morto en la jaro 502.

25 jarojn antaŭ la alveno de Briego, tio estas en 460, Rigualo, nomata ankaŭ la unua princo de Armoriko, elmigris el Dumnonia kun multaj amikoj kaj serĉis taŭgan loko por ekloĝi en Bretonujon. Li alvenis ĉe la nuna Légué kaj direktiĝis kun siaj kunuloj same kiel Briego, sed al la kunfluejo de Lingoguet kun alia rivereto, ili elektis la maldekstran vojon. Ili trovis sur la altaĵo pavumitan romian vojon, kiu kondukis al Yffiniac laŭ la ĉefa vojo, kaj disvojis ĝis la haveneto de Cesson.

Iom pli foren ili alvenis en senarban valeton, kie kreskis ruĝa kverko, nomata en la arkivoj Champ du Rouvre. Taŭgis la loko kaj ili do komencis faligi arbojn por konstrui lignajn domojn, palisaron, kaj kultivi la grundon. Pli kaj pli vastiĝis la bienaro de Rigual, ĝis Yffiniac. Tie ili renkontis aliajn bretonajn elmigrantojn, kies ĉefo nomiĝis Fragan (tial la nuna nomo de Ploufragan Plou...Fragan). Lia edzino nomiĝis Gwen, kaj liaj filoj estis Guéthenoc, Jacut kaj Gvenoleo. Li konstruis alian kasteleton apud Hillion. Baldaŭ, 25 jarojn post lia alveno, de la rivero Gouët ĝis la rivero Gouessant disvastiĝis la terenoj de Rigual. Tamen ili ne transiris la riveron Gouët ĉar la kontraŭa deklivo estis tre kruta.

Alveno en Légué

La Ponto de la Gouët en Sankta-Briego

Per velŝipo Briego atingis la enflujon de la rivero Gouët, kiu hodiaŭ nomiĝas Légué, en la jaro 485 [6], kun 84 aliaj monaĥoj. Tie staris sur la dekstra bordo de la rivero Castrum Cesson, fortikaĵo konstruita de la Romianoj. Sed ili elektis iri laŭ la maldekstra bordo laŭlonge de la rivero, ĝis la ponto, kiu transiris la riveron. Tiu ponto nomiĝas nuntempe ponto de la Gouët.

Ĉar ili bezonis akvon kaj lignon por ekloĝi, ili laŭiris dekstren laŭ de la rivero, kaj alvenis al la kunfluejo de la Gouët kun alia rivereto, Lingoguet. Post iom da grimpado, ili sidiĝis apud fonto de alia rivereto, kiu enfluis en la Lingoguet. Li kaj liaj amikoj estis trinkanta iom da akvo, kiam alvenis ĉasisto de la kortego de Rigualo, princo de Domnonia. La ruĝaj vestoj de la monaĥoj, faritaj el feloj de ruĝaj kaproj, timigis lin, kaj tuj li avertis la princon pri la alveno de invadantoj.

Kiam la ĉasisto informis Rigualon, li estis malsana kaj malhumora. Li ordonis, ke oni forpelu tiujn invadantojn. Sed subite li ŝanĝis la decidon, kaj revenigis ilin. Briego kaj Rigual devenis fakte de la sama familio, kaj tuj post sia renkonto, ili rekonis unu la alian. Briego resanigis Rigualon. Rigual donacis sian bienon de « Champ du Rouvre » al Briego, kaj emeritiĝis en sia kasteleto apud Hillion.

Naskiĝo de la urbo Sankta-Briego

Briego pacigas lupojn, preĝejo Sankta-Briego de Mauron

Briego konstruis preĝejon kaj monaĥejon en la bieno de Rigual, kaj tiuj estis la ĝermoj de la nuna katedralo. Pli kaj pli da familioj konstruis domojn ĉirkaŭ la abatejo, kaj tiel naskiĝis vilaĝo kaj poste la urbo de Sankta-Briego.

La monaĥoj laboris multe en la arbaroj. Iun vesperon Briego revenis monaĥejen, sidante en sia ĉaro, kaj kantante psalmojn. Subite hordo de lupoj aperis, pretaj salti sur la bovojn, kiuj kuntiris la ĉaron. La monaĥoj forkuris, kriante pro teruro. Briego levis la manon. La lupoj kliniĝis tuj antaŭ li, kvazaŭ petante pardonon. Laŭ la tiama vidpunkto de la hagiografioj, la lupoj signifis la fiagojn de la homo.


Laŭ la kelta kutimo, Briego fariĝis respondeculo de la homoj vivantaj sur la bienoj de la monaĥejo, tio estas episkopo. Li do estis ordinita de la episkopoj sankta Germain d’Auxerre kaj sankta Patrice. Dum la ceremonio alia kolono de fajro malsupreniris sur lian kapon.

Morto

La kapelo de la relikvoj en la katedralo

Briego mortis en 502, kaj estis entombigita en la preĝejo de la monaĥejo.

La monaĥo Sieux aŭ Marcan estas dormanta. Li sonĝis ke sankta Briego alvenis en la ĉielon per aŭra ŝtupetaro. Sube etendiĝas la marbordo de Armoriko

Relikvoj

Ĉirkaŭ 851, la reĝo Erispoe kunportis la korpon de Sankta Briego en la abatejon de Angers pro timo de la Normandoj. En 1210, la episkopo de Sankta Briego revenigis la relikvojn en la katedralon.

Lokoj rilataj al sankta Briego

La fonto Sankta-Briego

La du fontoj kaj la katedralo sur mapo el la 17-a jarcento‎

En la loko, kie trinkis Briego, ŝprucis du fontoj, laŭ la dekstra kaj maldekstra vojo de la "Chemin de la Fontaine Saint-Brieuc" (pado de la fontano Sankta-Briego), laŭ la plano de la urbo en 1860. Ambaŭ estis kovritaj en 1891. Laŭ Trévédy, la fonto, kie trinkis Briego situis apud la nuna konstruaĵo Montbareil. La aŭtoro atestas, ke li trinkis tie akvon kun sia patro en 1840. Apude estis granda banujo Douet des Ardents. En la mezepoko, homoj, kiuj havis la malsanon nomatan "Mal des Ardents" aŭ "Feu de Saint Antoine" (fajro de sankta Antono), banis tie siajn piedojn, esperante miraklon.

La fonto kaj oratorio Notre Dame

Tre proksime de tiu loko, sed iom pli alte, Briego konstruis oratorion dediĉitan al la Virgulino kaj preĝejeton tute apude. La rivereto Orel, kiu ŝprucas sube, eble estis kultita de la druidoj. Multaj kristanaj lokoj situas sur antikvaj keltaj lokoj[7]

Tion montras la statuo de Briego en la kapelo. Sub la piedoj de la sanktulo, kuŝas la serpo de la druidoj kaj maldekstre staras dolmeno.

En tiu kapelo oni povas vidi ankaŭ kvin vitralojn pri la vivo de sankta Briego kaj kelkajn relikvojn de la sanktulo.

Tro Breizh, bretona pilgrimado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tro Breizh.

Pilgrimoj, kiuj faris « Tro Breizh » dum la mezepoko sekvis la antikvajn romiajn vojojn de Vannes al Kemper, Saint Pol, Tregoro, Sankta-Briego, Saint Malo, Dol, kaj de tie revenis al Vannes.

Je la fino de la 15-a jarcento ili estis pli ol 35.000 pilgrimoj jare.

En Sankta-Briego, pilgrimoj preĝis antaŭ la relikvoj en la katedralo, surgenuiĝis antaŭ la tombo de sankta Vilhelmo kaj poste preĝis en la kapelo Notre-Dame kaj en la oratorio apude. Ili ne forgesis trinki el la fonto Sankta Briego kaj lavis siajn piedojn en la akvujo "Douet des Ardents".

Fotogalerio

Referencoj

  1. "Histoire de la Bretagne et des Bretons" (Historio de Bretonujo kaj de la bretonoj), eld. Seuil 2005
  2. Dom Alexis Lobineau, Les vies des saints de Bretagne (Vivo de sanktuloj en Bretonujo), 1707
  3. Frère Albert le grand, Vie des Saints de la Bretagne Armorique' (Vivo de sanktuloj de armorika Bretonujo), 1637
  4. Dom Plain, Vie de Saint Brieuc (Vivo de sankta Briego), 1883, laŭ manuskripto de la biblioteko de Rouen
  5. Jakez Gaucher, Histoire chronologique des pays celtiques (Kronologia historio de keltaj landoj), 1990
  6. Julien-Toussaint-Marie Trévédy, 1897
  7. Michel Chevalier

Eksteraj ligiloj