Brigitte Clarac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brigitte Clarac
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1950 (1950-04-20) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco FrancioVenezuelo
Familio
Frat(in)o Raimonde Clarac
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Brigitte CLARAC estas franca kaj venezuela esperantisto. Ŝi naskiĝis en Martiniko (Francaj Antiloj) la 20-an de aprilo 1950. Ŝi eklernis esperanton en kurso gvidita de Rafael Mejías en 1981 kaj en 1982 sukcese partoprenis en porinstruista e-kurso. Ŝi estas fratino de Raimonde Clarac. Ankaŭ ŝi estis membro de Venezuela Esperanto-Asocio dum kelkaj jaroj kaj partoprenis en kultura agado de ĉi tiu asocio, tradukis la faman venezuelan kanton "Endrina".

Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-A Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, 54-a paĝo.