Brigitte Mira

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brigitte MIRA [brigite mira] (naskiĝis la 20-an de aprilo, 1910, mortis la 8-an de marto, 2005) estis germana aktorino.

Brigitte Mira naskiĝis en Hamburgo, kiel filino de la rusland-devena pianisto Siegfried Mira. Sian infanaĝon ŝi pasigis en Duseldorfo. Ekde la aĝo de ok jaroj ŝi vizitis lecionojn de kantado kaj baleto; kiel 16-jarulino ŝi unuafoje aperis sursceneje: en la opereto Giuditta.

Ŝi laboris en aro da teatroj, ekz. 1930 en Bremerhaven, 1934 en Graz kaj de 1935 ĝis 1939 en Kijlo. En la jaro 1941 ŝi transloĝiĝis al Berlino, kie ŝi du jarojn poste komencis filmkarieron. Dum jardekoj ŝi aperis ĉefe en amuzaj muzikfilmoj kaj filmoperetoj.

La laboro kun la reĝisoro Rainer Werner Fassbinder portis al ŝi la ŝancon, prezenti karakterajn rolojn. Famon ŝi akiris en 1973, per la filmdramo Angst essen Seele auf. Pro sia rolo de 60-jara purigistino amanta multe pli junan laboriston el Maroko ŝi gajnis la renoman premion Deutscher Filmpreis.

En 2000 Brigitte Mira kun Evelyn Künneke kaj Helen Vita komencis kanzon-turneon. Jam en 2001 la turneo abrupte finiĝis, kiam ambaŭ koleginoj ene de mallonga tempo mortis. Brigitte Mira – la plej aĝa el la iama triopo – daŭrigis per sol-programo.

Brigitte Mira edziniĝis kvin-foje: unue al la aktoro Peter Schütte, due al la kapelmajstro Paul Cornelius. Ŝiaj du filoj restis el ŝia edzeco kun la raportisto Reinhold Tabbert. Post kiam ankaŭ ŝia kvara edzeco kun inĝeniero fiaskis, ŝi edziniĝis al sia longjara amiko, la reĝisoro Frank Guerente. Lia morto en 1983 disigis la paron.

Brigitte Mira mortis en Berlino.

Listo de filmoj

  • Liese und Miese (serio de kurtfilmoj, 1943)
  • Berliner Ballade (1948)
  • Wehe, wenn sie losgelassen (1958)
  • Du bist wunderbar (1959)
  • So toll wie anno dazumal (1962)
  • Bubusch (1962)
  • Wie lernt man Reisen? (1966)
  • Bei Pfeifers ist Ball (1966)
  • Der Partyphotograph (1968)
  • Das Stundenhotel von St. Pauli (1970)
  • Acht Stunden sind kein Tag (1972)
  • Die Zärtlichkeit der Wölfe (1973)
  • Angst essen Seele auf (1973)
  • Wie ein Vogel auf dem Draht (1975)
  • Jeder stirbt für sich allein (1975)
  • Mutter Küsters Fahrt zum Himmel (1975)
  • Satansbraten (1976)
  • Chinesisches Roulette (1976)
  • Drei Damen vom Grill (televidserio, 1977)
  • Fabian (1979)
  • Lili Marleen (1980)
  • Kamikaze 1989 (1982)
  • Sigi, der Straßenfeger (1984)
  • Einmal Ku'damm und zurück (1985)
  • Der Showmaster (1993)
  • Kanzlei Bürger (televidserio, 1995)
  • Willi und die Windzors (1996)
  • Ein lasterhaftes Pärchen (2000)
  • Aszendent Liebe (2001)

Premioj gajnitaj