Brigitte Nielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brigitte Nielsen
Persona informo
Naskonomo Gitte Nielsen
Naskiĝo 15-an de julio 1963 (1963-07-15) (60-jaraĝa)
en Rødovre
Lingvoj danaanglagermanaitalafranca
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Familio
Edz(in)o Kasper Winding • Sylvester Stallone • Sébastien Copeland • Raoul Meyer • Mattia Dessì
Amkunulo Mark Gastineau • Flavor Flav
Infanoj 5
Okupo
Okupo modelokantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.brigittenielsen.com
vdr
Brigitte Nielsen en 1985

Brigitte Nielsen (15-an de julio 1963 en Rødovre, Danio; fakte Gitte Nielsen) estas dana aktorino, modelo kaj kantistino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Brigitte Nielsen kun Sylvester Stallone kaj usona prezidenta paro Nancy kaj Ronald Reagan, la 8-an de oktobro 1985

Brigitte Nielsen naskiĝis kiel filino de inĝeniero kaj bibliotekistino. Li veturis en 1979 al Francio kaj Italio, por eki karieron kiel modelo. Ŝi laboris tie interalie kun dizajnistoj Giorgio Armani, Gianni Versace kaj Gianfranco Ferré.

Ŝin malkovris en 1985 la itala reĝisoro Dino De Laurentiis por la filmo Red Sonja kun Arnold Schwarzenegger. La fantazi-filmo ricevis malbonajn kritikojn kaj ne alportis malmulton. Komerce pli bone sukcesis la samjara filmo Rocky IV kun Sylvester Stallone. Dum la aktorado, ŝi interamiĝis kun Stallone kaj ili geedziĝis en fino de 1985, divorcis en 1987.

En la sekva jaro, Nielsen estis nomumita per la ora frambo kiel plej malbona nova stelulino de la jaro. Tiun premion ŝi meritis pro siaj unuaj du filmoj. Ankaŭ ŝia rolo en la sekva agfilmo City-Cobra, ankaŭ alportis por ŝi negativajn kritikojn, oni nomumis suin denove je ora frambo. Spite al la kritikoj, la filmo estis komerce sukcese, kiel ankaŭ la filmo Beverly Hills Cop II en 1987, en kiu Nielsen ludis nur marĝene. Ŝiaj sukcesojn helpis ŝia paero sur kovrilpaĝo de porviraj magazenoj kiel en Playboy. Gravis ankaŭ ŝia kunlaboro en 1987 kun la fama fotografisto Helmut Newton, kiu fotis ŝin por Vanity Fair.

Post tio ŝi ludis en duagradaj agfilmoj, televidaj serioj, spektakloj, videofilmoj. Ŝi ekis kantistinan karieron en 1987, sed kun modesta sukceso.

Privatvivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia unua geedziĝo okazis kun muzikisto Kasper Winding (1983-84), de kiu naskiĝis la filo Julian (1984). La dua geedziĝo okazis kun aktoro Sylvester Stallone (1985-87), la tria kun fotografisto Sebastian Copeland (1990-92), la kvara kun iama aŭtomobila konkursisto Raoul Meyer-Ortolani (1993-2005), kun kiu ŝi havis du infanojn (Douglas en 1993 kaj Raoul Jr. en 1995). Ekde 2006, ŝi estas edzino de Mattia Dessi.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 1985: Red Sonja
  • 1985: Rocky IV
  • 1986: Die City-Cobra
  • 1987: Beverly Hills Cop II
  • 1988: Bye Bye Baby
  • 1988: Domino
  • 1991: 976-EVIL 2: The Astral Factor
  • 1992: The Double 0 Kid
  • 1992: Mission of Justice
  • 1992: Counterstrike (Epizodo: "Bastille Day Terror")
  • 1992: Fantaghirò II
  • 1993: Chained Heat II
  • 1993: Fantaghirò III
  • 1994: Fantaghirò IV
  • 1995: Galaxis
  • 1995: Compelling Evidence
  • 1995: Codename: Silencer
  • 1996: Snowboard Academy
  • 1996: Fantaghirò V
  • 1998: She's Too Tall
  • 1998: Paparazzi
  • 1998: Watership Warrior
  • 1999: Hostile Environment
  • 2000: Doomsdayer
  • 2000: Un Posto al sole (Epizodo: "Famous Shipwrecked")
  • 2008: The Hustle
  • 2008: The Fish
  • 2009: Nite Tales The Series (Epizodo: "Black Widow")
  • 2010: Big Money Rustlas
  • 2010: SOKO Stuttgart (2010) (TV-serio), (Epizodo 2.20)
  • 2011: Eldorado
  • 2011: Skinny Dip

Vivsenditaj distraj spektakloj[redakti | redakti fonton]

  • 2003: The Salon
  • 2003: Big Brother VIP
  • 2004: La Talpa
  • 2004: The Surreal Life 3
  • 2005: Celebrity Big Brother 3
  • 2005: Strange Love
  • 2006: Flavor of Love
  • 2007: The Surreal Life: Fame Games
  • 2007: Voyage: Killing Brigitte Nielsen
  • 2008: Celebrity Rehab with Dr. Drew
  • 2008: Aus Alt Mach Neu: Brigitte Nielsen In Der Promi-Beauty-Klinik
  • 2010: La Ferme Célébrités 3

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: Every Body Tells a Story
  • 1991: I Am the One...Nobody Else

Unukantaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: Body Next to Body (kun Falco)
  • 1987: Every Body Tells a Story
  • 1988: Maybe
  • 1988: Siento
  • 1988: It's a Strange Love
  • 1990: Rockin' Like a Radio
  • 1991: My Girl (My Guy)
  • 1992: How Could You Let Me Go
  • 2000: No More Turning Back (kiel Gitta, Jive Records)
  • 2001: Tic Toc (kiel Gitta)
  • 2002: You're No Lady (kiel Gitta RuPaul)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]