Zell LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Briseck)
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en kantono Lucerno (mallongigo LU). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Zell.
Zell
Blazono de Zell
Zell
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 07′ 59″ N 7° 56′ 0″ O / 47.13306 °N, 7.93333 °O / 47.13306; 7.93333 (mapo)Koordinatoj: 47° 07′ 59″ N 7° 56′ 0″ O / 47.13306 °N, 7.93333 °O / 47.13306; 7.93333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1924
Areo 13,87 km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 6144 Zell LU6152 Hüswil
Komunumkodo 1150
Mapo de Zell
vdr

Zell estas urbo kaj komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1924 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zell situas ĉe la bordo de la rivero Luthern unu el la fontriveroj de Wigger. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Zell-Dorf el la vilaĝoj kaj setlejoj Briseck, Hüswil, Hällershof, Bründlen kaj Hünkihof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,87 km², de kiuj 22,8% estas kovritaj de arbaro, 68,0% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Zell limas en nordo al la eksklavo Lingi de la komunumo Ebersecken, en nordoriento al Ohmstal, en oriento al Gettnau, en sudoriento al Willisau, en sudo al Ufhusen, kaj en okcidento al Fischbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per du stacidomoj ĉe la trajnlinio de Lucerno al Langenthal, nome Zell kaj Hüswil. Krome en Zell troviĝas la krucpunkto de pluraj buslinioj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas sudoriente en distanco de 12 kilometroj en Dagmersellen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Zell datiĝas el la jaro 1275 kiel Celle. Ĝis la jaro 1407 Zell troviĝis kiel parto de la Grafejo Willisau sub habsburga regado. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la grafejon, kaj ĝi fariĝis lucerna kamparvoktejo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. La komunumo nun dum kvin jaroj apartenis al la Helveta Respubliko kaj ek de 1803 al la distrikto Willisau de Kantono Lucerno.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]