Brislach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brislach
Blazono de Brislach
Preĝejo Sankt-Petro de Brislach
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.55000 °O / 47.41667; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.55000 °O / 47.41667; 7.55000 (mapo)
Areo 9,39 km²
Alteco 373 m super marnivelo
Poŝtkodo 4225
Komunumkodo 2782
Mapo de Brislach
vdr

Pri la komunumo

Brislach estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Brislach situas ĉe la suda flanko de la Laufenvalo. Ĝian nordan limon formas la rivero Birs. La areo de la komunumo etendiĝas sura 9,39 km², de kiuj servas 53% al agrikulturo, 39% estas kovritaj de arbaro, kaj 8% servas por setlejoj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en sudo al Breitenbach, en oriento al Himmelried, en nordoriento al Grellingen, en nordo aliflanke de la rivero Birs al Nenzlingen, en nordokcidento al Zwingen, en okcidento al Laufen, kaj en sudokcidento al Wahlen.

Trafiko

Brislach situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas ek de Zwingen per poŝtaŭto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Brislach datiĝas el la jaro 1144 kielo Brislacho.

En mezepoko Brislach apartenis al la Baronejo Zwingen, la regejo de la baronoj de Ramstein. Post ties formorto ĝi kun la baronejo transiris al la Princepiskopejo Bazelo, kies voktoj ĝin regis ĝis la Franca Revolucio en la jaro 1792. Brislach nun fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Brislach al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto