Brita Antarkta Teritorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Brita Antarkta Teritorio estas teritorio de Britio situanta en Antarkto de la Suda Poluso ĝis 60° S inter longitudoj 20° O and 80° O. La teritorio ekestis je la 3-a de marto, 1962, kvankam Britio unue asertis proprieton de ĉi tiu regiono de Antarkto en 1908. Tamen, laŭ la Antarkta traktato de 1961, neniu lando rajtas posedi teron en Antarkto.

La teritorio ne havas denaskan loĝantaron. Britio kaj kelkaj aliaj landoj uzas tri esplorejojn en la teritorio. Malgraŭ la manko de loĝantoj, la teritorio eldonas siajn proprajn poŝtmarkojn ekde 1963. Kvankam vizitantaj turistoj kaj loĝantaj sciencistoj uzas iom da ili, la plejparto estas vendataj al kolektantoj. La desegnoj temas pri aŭ antarkta esplorado aŭ naturo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

grekeDokumenta filmo pri nuntempaj strebadoj dividi Antarkton (en E-o)