Brita Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Armeo
emblemo
flago
terarmeo
Komenco 1707 vd
Antaŭe Anglia Terarmeo vd
Lando(j) Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Posedatoj Aldershot Military Stadium vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
flago de la Brita Armeo

Brita Armeo angle British Army [ˌbrɪtɪʃ ɑːmɪ], kimre Fyddin Brydeinig, skotgaele Arm Bhreatannach respektive Airm Bhreatannaich, irlande Arm na Breataine, skote Breetish Airmy) estas la nomo de la ne-mara kaj ne-aera parto de la armeo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, kutime mallongigata Britio.

Kontraste al la aliaj du partoj de la armeo de la Unuiĝinta Reĝlando, la brita aerarmeo Royal Air Force kaj la brita mararmeo Royal Navy, la Brita Armeo ne havas la nomeron „Royal“ ("reĝa"), kio korespondas al sia tradicio de parlamenta armeo. Formale ĝi tamen estas sub la supera ordono de la brita reĝo respektive reĝino.

En sia nuna formo la armeo ekestis en 1707. Ekde la jaro 1962 la Brita Armeo konsistas nur el libervolaj soldatoj. Pli grandaj agoterenoj en la lastaj jardekoj estis Nord-Irlando, la Falklandoj, Kosovo, Afganio kaj Irako.