Brita imperio
- daŭro: ĉ. 1497–1997
- ĉefurbo: Londono
- teritorio: ĉ. 33.000.000 km²: Britio, Irlando, Hindio, Sudafriko, Niĝerio, Kenjo, Kanado, Aŭstralio, ktp.
- loĝantaro: ĉ. 458 milionoj (1940) – tiam 23% de homaro.
- lingvo: angla lingvo
- religio/ideologio: liberalismo, kapitalismo, anglikanismo
- mezuro: Usona-angla mezur-unua sistemo (imperia variaĵo)
La brita imperio, la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio regis pli da teritorio (35.000.000 km²). Ĝi regis la maron kaj kvaronon de la tero kaj homaro. Ĝi estis la plej potenca ŝtato dum 1815–1914, sed rapide disfalis post 1945.
Teritorioj iam regataj de Britio.
Enhavo |
Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de Britio[redakti]
- Antigvo-Barbudo – Aŭstralio - Bahamoj – Bangladeŝo – Barato – Barbado – Barejno – Belizo – Birmo – Bocvano – Brunejo – Butano – Calais (ĝis la 16-a jarcento) – Dominiko – Egiptujo – Fiĝioj – Gambio – Ganao – Grenado – Gujano – Honkongo – Irako – Irlando – Israelo – Jamajko – suda Jemeno – Jordanio – Kanado – Kataro – Kenjo – Kipro – Kiribato – Kuvajto – Lesoto – Malajzio – Malavio – Maldivoj – Malto – Maŭricio – Minorko – Nauro – Niĝerio – Nov-Zelando – parto el Okcidenta Germanio kaj Okcidenta Berlino – Pakistano – Palestino – Papuo-Nov-Gvineo – Salomonoj – Samoo – Sejŝeloj – Sent-Kristofo kaj Neviso – Sent-Lucio – Sent-Vincento kaj la Grenadinoj – Siera-Leono – Singapuro – norda Somalio – Sri-Lanko – Sud-Afriko – Sudano – Svazilando – Tanzanio – Tongo – Trinidado kaj Tobago – Tuvalo – UAE – Ugando – orienta Usono – Zambio – Zimbabvo
Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis inter 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependaj, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. Parte ili agnoskas la anglan reĝ(in)on kiel ŝtatestron, sed ne kiel reĝon de Anglio, sed de la koncerna regno.
La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia ŝiparo, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceano estis valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la maroj:
- Angvilo – Bermudoj – Britaj Virgulininsuloj – Ĉagosarkipelago – Falklandinsuloj – Ĝibraltaro – Kajmana insularo – Moncerato – Pitkarna Insularo – Sent-Heleno – Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj – Turkoj kaj Kajkoj
La imperio disvastigis, inter aliaj, jenajn aferojn:
- la angla lingvo
- parlamenta demokratio
- liberalismo, kapitalismo, kristanismo ĉefe laŭ la oficiala anglikanismo
- industria teknologio
- angloj, hindoj, negroj
- ora normo de mono
- fervojo
- sporto ĉefe laŭ britaj variaĵoj (kriketo, futbalo, teniso, poloo)
- etnaj konfliktoj
Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestino, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp.
La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp.
Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch-Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj.
Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona Imperio aŭ Usono kiel tutmonda potenco.
Etapoj[redakti]
Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj.
16-a jarcento[redakti]
La Hispana Imperio koloniis Amerikon. Anglio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Anglio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko. La angla reĝo Henriko la 8-a modernigis la militŝiparon, triobligante la nombron de la ŝipoj kaj konstruante havenojn kaj lumturojn. En 1588 la reĝa ŝiparo venkis la "nevenkeblan" hispanan ŝiparon.
17-a jarcento[redakti]
La Brita Orienthinda Kompanio (tiam "Angla Orienthinda Kompanio") ekkonkeris partojn de Hindio (Barato). En 1651 estis decidita leĝo, laŭ kiu ne-anglaj ŝipoj ne rajtis komerci en britaj kolonioj. Tio malgrandigis precipe la rolon de Nederlando en monda komerco. En 1664 Anglio konkeris Nov-Amsterdamon kaj nomis ĝin Novjorko.
Venkinte Hispanion, Anglio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).
18-a jarcento[redakti]
Skotlando planis (jam fine de la 17-a jarcento) establi kolonion en Mezameriko por faciligi komercon al arienta Azio ("Darieno-projekto"). Tamen skotaj setlantoj en Darieno (nun Panamo) suferis pro malario kaj atakoj de hispanoj. Ĉar anglaj negocistoj timis pri siaj propraj negocoj, reĝo Vilhelmo la 3-a ordonis, ke anglaj kolonioj kaj ŝipoj ne helpu al la skotoj. Rezulte la koloniaj planoj de Skotlando fiaskis, Skotlando kvazaŭ bankrotis. En 1707 Anglio kaj Skotlando unuiĝis kaj kune transprenis la ŝuldojn de Skotlando. Ekestis reĝlando Britio.
En 1776 Usono sendependiĝis. Tamen Kanado restis fidela.
Britio anstataŭis la Mogolan Imperion en Hindio.
19-a jarcento[redakti]
La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita.
Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis la Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptujo. La celo estis la afrika senrompa imperio sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, propraĵo de la belga reĝo.
En Azio, Britio venkis la Cipajan Ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ la Rusa Imperio, kion Rudyard Kipling nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al siaj varoj.
20-a jarcento[redakti]
En la Unua mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro sia venko danke al helpo de Usono, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptujo, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjikio, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptujo al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro.
Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonioj. La landoj, kie blankuloj estis plimulto, ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon.
En la Dua mondmilito la imperio staris sole kontraŭ Hitler en 1940 kaj 1941, sed poste venkis Germanion en alianco kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis.
Post Dua mondmilito la kolonioj akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu restante en Brita Komunumo.
En 1997 Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio, ĉar eksvalidis 100-jara lukontrakto.
Gravuloj de Brita Imperio[redakti]
- Francis Drake, maristo.
- Rudyard Kipling, beletristo, kiu defendis imperiismon.
- Viktorino la 1-a de Britio, kiu unue estis nomumita imperiestrino.
- James Cook, maristo.
- Horatio Nelson, marmilitisto.
- Benjamin Disraeli, ĉefministro
- George Washington, kiu sendependigis Usonon.
- Mohandas Karamchand Gandhi, kiu sendependigis Hindion / Baraton.
- David Livingstone, kiu esploris Afrikon.
- Cecil Rhodes, laŭ kiu Zimbabvo estis nomita Rodezio.
- Thomas Edward Lawrence, "Lawrence de Arabio".
- Winston Churchill, ĉefministro
Vidu ankaŭ: novimperiismo, ŝarĝo de blankulo, Buraj Militoj
Vidu ankaŭ[redakti]
| Koloniaj imperioj | ||||
|---|---|---|---|---|

