Brita Somalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Somalio
1884 – 26-a de junio 1960

historia lando • protektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Situo de Brita Somalio

Brita Somalio, Brita SomallandoBrita Somalilando estis brita protektorato en la norda parto de la Korno de Afriko. La protektorato enhavis plej parton de kio oni identigas kiel Maĥiro, Puntlando, kaj Somalilando. Dum plej parto de sia ekzisto, Brita Somalio estis bordita de Franca Somalilando (la nuna Ĝibutio), Etiopio, kaj Italia Somalio. El 1940 al 1941, Brita Somalio estis okupita de italoj kaj formis parton de Italia Orientafriko.

Brita Somalio okupis areon kiu estos poste la norda parto de Somalia Respubliko kaj kio nuntempe estas la neagnoskata Respubliko de Somalilando.

Egiptanoj foriras kaj britoj eniras[redakti | redakti fonton]

Egiptio hegemoniis en la areo en la 1870-aj jaroj, sed retiriĝis en 1884. Tiu sama jaro Britio starigis sian protektoraton. La britoj militdefendis la protektoraton el Adeno kaj administris ĝin el Brita Hindio. Administrado el Hindio finis en 1898. Brita Somalio estis tiam administrita de la Komunuma Oficejo ĝis 1905 kaj poste de la Kolonia Oficejo.

Ĝenerale, la britoj ne havis multan intereson en sia somalia protektorato kiu estis nomita "Adena viandejo" el kie oni havigis viandon por la Britindia outpost de la Adeno.

"Mad Mullah"[redakti | redakti fonton]

El 1899, la britoj estis devigataj elspezi konsiderindan barakton kiam la rezista movado de Sajido Mohammed Abdullah Hassan starigis kontraŭ ilia regado. La britoj nomis Hassan la "Mad Mullah". Okazis kvar ekspedicioj kontraŭ Hassan antaŭ la Unua Mondmilito. [1]

En 1914, la britoj kreis la Somaliland Camel Corps, trupon kiu helpis kontroli ordon en Brita Somalio.

La rezisto de Hassan finfine ĉesis post la fino de la Unua Mondmilito. En 1920, la britoj lanĉis sian kvinan (kaj finan) ekspedicion kontraŭ Hassan. Ili uzis la tiamjan novajn teknologiojn de milita aviadado por la uua fojo en teroj de Orienta Afriko. En 1920, la rezista movado de Hassan finis.

Italia okupado[redakti | redakti fonton]

Aŭguste de 1940, dum la Orientafrika Kampanjo dum la Dua Mondmilito, la brita protektorato estis dum mallonge okupita de Italio. La Italia konkero de Brita Somalio estis la ununura italia venko kontraŭ la aliancanoj sen helpo de germanaj trupoj en la 2a Mondmilito.

Marte de 1941, Brita Somalilando estis rekaptita de Britio kaj de la Commonwealth forces dum la "Operation Appearance" (Operaco Apero). La fina restaĵo de italia gerila movado pludaŭris reziston en Brita Somalio ĝis somere de 1942.

Sendependo[redakti | redakti fonton]

La protektorato ricevis sendependon kiel Ŝtato de Somalilando la 26an de junio de 1960. Kelkaj tagojn poste, referendumo indikis akcepton de unuigo kun la administrita de Italio Protektorato de Somalio (eksa Italia Somalio). La 1an de julio 1960 la norda Ŝtato de Somalilando unuigis kun la suda teritorio por formi la Somalian Respublikon.

Respubliko de Somalilando[redakti | redakti fonton]

En 1991, post la disiĝo de la centra registaro de la Somalia Respubliko, la iama areo de Brita Somalio deklaris sian sendependon. En majo de 1991 oni proklamis la formon de la "Respubliko de Somalilando". Tiu Respubliko de Somalilando konsideras sin kiel sukcedanto de la Ŝtato de Somalilando kiu estis mallongege sendependa en 1960.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu kronologion ĉe fino de artikolo Sultanato de Mohamod Ali Shire.