Brita imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita imperio en 1921.
Brita imperio en 1815
Politika karikaturo de 1876 montranta Benjamin Disraeli kronantan la reĝinon Viktoria kiel Imperiestrino de Hindio.

La Brita Imperio, nome la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio eble regis pli da teritorio (35.000.000 km²) aŭ proksimume simile. La Brita Imperio enhavis proprajn landojn, koloniojn, protektoratojn kaj aliajn teritoriojn regatajn de administratajn de la Unuiĝinta Reĝlando inter la 16a kaj la 20a jarcentoj, precize ĝis la jaro 1949. Dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, la Brita Imperio enhavis loĝantaron de ĉirkaŭ 458 milionoj de personoj kaj ĉirkaŭ 31.000.000 km², kio estus proksimume kvaronon monda homaro kaj kvinonon de la tero, nome la plej etenda imperio de la moderna historio.[1]

Ĝi regis krome hegemonie la marojn. Ĝi estis la plej potenca ŝtato dum 1815–1914, sed rapide disfalis post 1945.

La plej alta pinto propre dirite okazis dum ĉirkaŭ 100 jaroj (nome la nomita "imperia jarcento" inter 1815 kaj 1914), tra serio de fazoj de etendo rilataj kun komerco, koloniigado kaj konkero, krom periodoj de aktiveco diplomata. Probable, la plej brila momento de imperia hegemonio povas situiĝi inter 1890 kaj 1920. La Imperio faciligis la etendon de la teknologio, la komerco, la angla lingvo kaj la brita regado tutmonde. La imperia hegemonio kontribuis al spektakla ekonomia kresko de la Unuiĝinta Reĝlando kaj al plialtigo de ties interesoj en la tuta mondo. En la aktualo landoj kiuj estas mondaj potencoj aŭ de granda politika monda gravo estas heredintoj de la Brita Imperio: nome Usono, Barato, Kanado, Aŭstralio, Sudafriko kaj Novzelando.

La unua kiu uzis la esprimon «Brita Imperio» estis la doktoro John Dee, astrologo, alkemiisto kaj matematikisto de la reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio, 1558-1603.

Etapoj

Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj, sed ĉefe postulis plibonigadon de la infrastrukturoj por plialtigi la kvaliton kaj kvanton de ties transmara komercado kaj transportado. La transmara Brita Imperio, —en la senco de esplorado kaj de brita setlado laŭlonge de oceanoj ekster Eŭropo kaj do el la Brita Insularo— , ekis el la marpolitiko de la reĝo Henriko la 7-a, kiu regis el 1485 al 1509. Iniciatis komercajn liniojn por la komerco de la lano kaj starigis modernan sistemon por la transmara brita komerco, kiu kontribuis al kresko de la ŝipkonstruejoj kaj por la navigado el la insularo. La komerca ŝiparo alportis la bazojn por komercaj institucioj kiuj disvolvigos gravajn rolojn en la imperia posta aventuro, kiaj la kompanjoj: Massachusetts Bay Company aŭ la British East India Company. Henriko la 7-a ordonis ankaŭ la konstruadon de la unua seka digo en Portsmouth, kaj ege plibonigis la malgrandan Reĝan Ŝiparon (Royal Navy).

16-a jarcento

La Hispana Imperio koloniis Amerikon. Anglio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Anglio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko. Resume oni pluigis la politikon faritan de la antaŭa reĝo. La angla reĝo Henriko la 8-a modernigis la militŝiparon, triobligante la nombron de la ŝipoj kaj konstruante havenojn kaj lumturojn. En la sama direkto oni konstruis la unuajn velŝipojn kiuj portis pezan armilaron (artilerio) de longa atingo. Ekis la konstruado de ŝiparemo pere de la administra maŝinaro centralizita de la regno. La plibonigo de la Royal Navy kaj ties plinovigado estis la bazo de la mara dominado fare de Anglio dum la venontaj jarcentoj.

Izabela epoko

Elizabeto la 1-a (Anglio) estis la reganto kiu setligis la bazojn de la Brita Imperio, kaj ordonis la unuajn batalojn kontraŭ sia plej granda malamiko en la etendo kolonia, nome la Hispana Imperio.

Dum la regado de la reĝino Elizabeto la 1-a, el 1577 al 1590, okazis la epoko de plej brilo por la komenco de la Brita Imperio, nome Anglio eketendis sin transmare danke al agdo de Sir John Hawkins kaj poste de Sir Francis Drake kaj ankaŭ pere de militoj kontraŭ la Hispana Imperio de Filipo la 2-a. Drake ĉirkaŭiris la mondon, kaj estis la dua kiu faris tion post la ekspedicio de Fernão de Magalhães kaj Juan Sebastián Elcano. En 1579, Drake elŝipiĝis ie norde de Kalifornio kaj reklamis por la brita krono kion li nomigis Nova Albion ('Nova Anglio'), kvankam lia postulo ne estis sekvita de iu setlejo. La venontaj mapoj situis Nova Albion norde de Nova Hispanio. Ĉiukaze la interesoj de Anglio for de Eŭropo pligrandigis konsiderinde. Humphrey Gilbert sekvis la iron de Cabot kiam veturis al Novlando en 1583 kaj deklaris ĝin brita kolonio la 5-a de aŭgusto en Sankta Johano. Sir Walter Raleigh organizis la unuan kolonion de Virginio en 1587, en loko nomita Roanoke. Kaj la setlejo de Gilbert en Novlando kaj la kolonio de Roanoke daŭris malmulte, kaj estis abandonitaj pro manko de nutraĵoj, malfacila klimato, vrakoj kaj bataloj kontraŭ indiĝenoj.

En 1588 la reĝa ŝiparo venkis la "nevenkeblan" hispanan ŝiparon.

17-a jarcento

La Brita Orienthinda Kompanio (tiam "Angla Orienthinda Kompanio") ekkonkeris partojn de Hindio (Barato). En 1651 estis decidita leĝo, laŭ kiu ne-anglaj ŝipoj ne rajtis komerci en britaj kolonioj. Tio malgrandigis precipe la rolon de Nederlando en monda komerco. En 1664 Anglio konkeris Nov-Amsterdamon kaj nomis ĝin Novjorko.

Venkinte Hispanion, Anglio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).

18-a jarcento

Skotlando planis (jam fine de la 17-a jarcento) establi kolonion en Mezameriko por faciligi komercon al arienta Azio ("Darieno-projekto"). Tamen skotaj setlantoj en Darieno (nun Panamo) suferis pro malario kaj atakoj de hispanoj. Ĉar anglaj negocistoj timis pri siaj propraj negocoj, reĝo Vilhelmo la 3-a ordonis, ke anglaj kolonioj kaj ŝipoj ne helpu al la skotoj. Rezulte la koloniaj planoj de Skotlando fiaskis, Skotlando kvazaŭ bankrotis. En 1707 Anglio kaj Skotlando unuiĝis kaj kune transprenis la ŝuldojn de Skotlando. Ekestis reĝlando Britio.

En 1776 Usono sendependiĝis. Tamen Kanado restis fidela.

Britio anstataŭis la Mogolan Imperion en Hindio.

19-a jarcento

La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita.

Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis la Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptujo. La celo estis la afrika senrompa imperio sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, propraĵo de la belga reĝo.

En Azio, Britio venkis la sipajan ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ la Rusa Imperio, kion Rudyard Kipling nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al siaj varoj.

20-a jarcento

En la Unua mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro sia venko danke al helpo de Usono, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptujo, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjikio, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptujo al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro.

Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonioj. La landoj, kie blankuloj estis plimulto, ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon.

En la Dua mondmilito la imperio staris sole kontraŭ Hitler en 1940 kaj 1941, sed poste venkis Germanion en alianco kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis.

Post Dua mondmilito la kolonioj akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu restante en Brita Komunumo.

En 1997 Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio, ĉar eksvalidis 100-jara lukontrakto.

Baza informo


Teritorioj iam regataj de Britio.

Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de Britio

Antigvo-BarbudoAŭstralio - BahamojBangladeŝoBaratoBarbadoBarejnoBelizoBirmoBocvanoBrunejoButanoCalais (ĝis la 16-a jarcento) – DominikoEgiptujoFiĝiojGambioGanaoGrenadoGujanoHonkongoIrakoIrlandoIsraeloJamajko – suda JemenoJordanioKanadoKataroKenjoKiproKiribatoKuvajtoLesotoMalajzioMalavioMaldivojMaltoMaŭricioMinorkoNauroNiĝerioNov-Zelando – parto el Okcidenta Germanio kaj Okcidenta BerlinoPakistanoPalestinoPapuo-Nov-GvineoSalomonojSamooSejŝelojSent-Kristofo kaj NevisoSent-LucioSent-Vincento kaj la GrenadinojSiera-LeonoSingapuro – norda SomalioSri-LankoSud-AfrikoSudanoSvazilandoTanzanioTongoTrinidado kaj TobagoTuvaloUAEUgando – orienta UsonoZambioZimbabvo

Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis inter 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependaj, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco. Parte ili agnoskas la anglan reĝ(in)on kiel ŝtatestron, sed ne kiel reĝon de Anglio, sed de la koncerna regno.

La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia ŝiparo, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceano estis valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la maroj:

AngviloBermudojBritaj VirgulininsulojĈagosarkipelagoFalklandinsulojĜibraltaroKajmana insularoMonceratoPitkarna InsularoSent-HelenoSud-Georgio kaj Sud-SandviĉinsulojTurkoj kaj Kajkoj

La imperio disvastigis, inter aliaj, jenajn aferojn:

Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestino, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp.

La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp.

Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj.

Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

Gravuloj de Brita Imperio

Vidu ankaŭ: novimperiismo, ŝarĝo de blankulo, Buraj Militoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. The British Empire in 1924

Bibliografio

  • Abernethy, David (2000). The Dynamics of Global Dominance, European Overseas Empires 1415–1980. Yale University Press. ISBN 0-300-09314-4. Konsultita la 22an de julio de 2009. [url=http://books.google.com/?id=ennqNS1EOuMC]
  • Andrews, Kenneth (1984). Trade, Plunder and Settlement: Maritime Enterprise and the Genesis of the British Empire, 1480–1630. Cambridge University Press. ISBN 0-521-27698-5. Konsultita la 22an de julio de 2009. ref=refAndrews1985
  • Bandyopādhyāẏa, Śekhara (2004). From Plassey to partition: a history of modern India. Orient Longman. ISBN 81-250-2596-0.
  • Brendon, Piers (2007). The Decline and Fall of the British Empire, 1781–1997. Random House. ISBN 0-224-06222-0. Konsultita la 6an de oktobro de 2010. [1]
  • Brittain and the Dominions. Cambridge University Press. n.d.
  • Brown, Judith (1998). The Twentieth Century, The Oxford History of the British Empire Volume IV. Oxford University Press. ISBN 0-19-924679-3. Konsultita la 22an de julio de 2009. [2]
  • Buckner, Phillip (2008). Canada and the British Empire. Oxford University Press. ISBN 0-19-927164-X. Konsultita la 22an de julio de 2009. [3]
  • Burke, Kathleen (2008). Old World, New World: Great Britain and America from the Beginning. Atlantic Monthly Press. ISBN 0-87113-971-5. Konsultita la 22an de julio de 2009. [4]
  • Canny, Nicholas (1998). The Origins of Empire, The Oxford History of the British Empire Volume I. Oxford University Press. ISBN 0-19-924676-9. Konsultita la 22an de julio de 2009. [5]
  • Clegg, Peter (2005). «The UK Caribbean Overseas Territories». En de Jong, Lammert; Kruijt, Dirk. Extended Statehood in the Caribbean. Rozenberg Publishers. ISBN 90-5170-686-3.
  • Combs, Jerald A. (2008). The History of American Foreign Policy: From 1895. M.E. Sharpe. ISBN 978-0-7656-2056-9.
  • Dalziel, Nigel (2006). The Penguin Historical Atlas of the British Empire. Penguin. ISBN 0-14-101844-5. Konsultita la 22an de julio de 2009. [6]
  • David, Saul (2003). The Indian Mutiny. Penguin. ISBN 0-670-91137-2. Konsultita la 22an de julio de 2009. [7]
  • Ferguson, Niall (2004). Colossus: The Price of America's Empire. Penguin. ISBN 1-59420-013-0. Konsultita la 22an de julio de 2009. [8]
  • Ferguson, Niall (2004). Empire. Basic Books. ISBN 0-465-02329-0. Konsultita la 22an de julio de 2009. [9]
  • Fieldhouse, David Kenneth (1999). The West and the Third World: trade, colonialism, dependence, and development. Blackwell Publishing. ISBN 0-631-19439-8.


Koloniaj imperioj
Belgio Danio Francio Italio
Japanio Germanio Nederlando Portugalio
Hispanio Svedio Usono Granda Britio