Britaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britaniko
Detalo de statuo de Britaniko ĉe sia patrino, Mesalino. Marmoro de la jaro 45
Detalo de statuo de Britaniko ĉe sia patrino, Mesalino. Marmoro de la jaro 45
Persona informo
Tiberius Claudius Caesar Britannicus
Naskonomo Tiberius Claudius Germanicus
Naskiĝo 12-a de februaro 41
en Romo
Morto 11-a de februaro 55
en Romo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per venenado vd
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Julia-Klaŭdia dinastio • Claudii Nerones vd
Patro Klaŭdio vd
Patrino Mesalino vd
Gefratoj Claudia Antonia • Claudia Octavia • Tiberius Claudius Drusus • Claudia Julia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sesterco memoriga de la nasko de Britaniko.

Tiberio Klaŭdio Cezaro Britaniko en latina Tiberius Claudius Caesar Britannicus (12-a de februaro 41 - 11-a de februaro 55) estis romia nobelo, naskiĝinta de la imperiestro Klaŭdio kaj lia tria edzino, Valeria Mesalina. En la momento de sia nasko - nur unu monaton post la komenco de la regado fare de Klaŭdio - li estis nomumita heredonto de la Imperio; tamen tri faktoroj - la mortokondamno al lia patrino pro bigamio, la edziĝo de Klaŭdio kun Agripina kaj la adopto de Nerono, descendanto de la agrable memorita Germaniko - okazigis, ke la romianoj ne konsideris lin kiel imperia sukcedonto. Li estis murdita unuatagon antaŭ sia 14a naskiĝtago.