Britney Spears
| Britney Spears | |
|---|---|
Britney Spears dum koncerto en la jaro 2009.
|
|
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Britney Jean Spears |
| Alie nomata | Britney Brit La Princesa Del Pop |
| Naskiĝo | 2-a de decembro 1981 |
| Deveno | |
| Ĝenroj | Popmuziko |
| Profesio | kantistino, dancistino, tekstistino, aktorino |
| Aktivaj jaroj | 1992 — nuntempo |
| Eldoninto | Jive, Zomba |
| Parencaj temoj |
Jamie Lynn Spears Christina Aguilera Madonna Michael Jackson Kevin Federline Justin Timberlake |
| TTT | Britney.com |
Britney Jean SPEARS [britni spirz] (naskiĝis la 2-an de decembro 1981 en Kentwood, Louisiana), estas usona popkantistino.
Enhavo |
[redakti] Biografio
Spears rolis jam kiel infano en anoncosplitoj. Ŝi famiĝis kiel moderigantino en la New Mickey Mouse Club de la usona dissendilo Disney Channel (1993-1994).
Ŝia prezent-albumo Baby one more time aperis en 1999 kaj atingis la unuan pozicion sur la Billboard Charts kaj vendiĝis ĝis 2004 dismonde super 25 milionfoje; la samnoma kanto estis la plej preferita en multaj landoj. Ŝia sekva albumo, Oops! ... I did it again (2000) havis la saman sukcesegon. Kvankam ŝia tria albumo Britney (2001) atingis la 1-an lokon sur la Billboard-listo, ĝi ne montris – kiel ŝiaj filmoj Longshot kaj Crossroads – la atenditan vendonombron.
La sukceso de Spears baziĝas sur ŝiaj milionoj da admirantoj: multaj antaŭpuberaj junuloj raviĝas pro ŝia aspekto, voĉo, laboro kaj taksas ŝin kiel idolon. La popmuzik-kritikistoj de la opinigvidantaj gazetoj ofte rifuzas ŝian muzikon kaj taksas tion kiel komerca kaj plata. La opinioj pri ŝia aktora kvalito diversas simile.
En 2003 aperis post krea paŭzo ŝia 4-a albumo In The Zone kaj atingis tuj la 1-an pozicion sur la Billboard-listo.
Ŝi komence konstruis sian bildon kiel virgulino sed tio poste ŝanĝigis. La 3-an de januaro 2004 ŝi edziniĝis post abrupta decido al sia multjara amiko Jason Allen Alexander en Las Vegas, Usono. La geedzeco nuliĝis ene de 58 horoj.
Septembro de 2004 ŝi edziniĝis al la 4 jarojn pli aĝa Kevin Federline en Los Angeles. La pli frua fono-dancisto de Spears havis ĉe la geedziĝo 2 infanojn.
En 2005 kaj 2006 ŝi naskis po unu filon.
[redakti] Diskografio
[redakti] Albumoj
- 1999: ...Baby One More Time
- 2000: Oops!... I Did It Again
- 2001: Britney
- 2003: In the Zone
- 2004: Greatest Hits: My Prerogative (Kompilaĵo)
- 2005: B In The Mix: The Remixes (Albumo de remiksoj)
- 2007: Blackout
- 2008: Circus
- 2011: Femme Fatale
[redakti] Unuopaĵoj
- 1998: ...Baby One More Time
- 1999: (You Drive Me) Crazy
- 2000: Born to Make You Happy
- 2000: Oops!... I Did It Again
- 2000: Stronger
- 2001: I'm a Slave 4 U
- 2002: I'm Not A Girl, Not Yet A Woman
- 2003: Me Against the Music
- 2004: Toxic
- 2004: Everytime
- 2007: Gimme More
- 2007: Piece of Me
- 2008: Womanizer
[redakti] Eksteraj ligiloj
- saveBRIT.com
- EssentialBritneySpears your #1 source for Britney Spears