Britujo (nomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Britujo devenas de la angla vorto Britain, kiu estas la nomo de la plej granda de la britaj insuloj.

La angla nomo devenas de la latina Britannia (antaŭe Brittannia), tra la malnova franca Bretaigne (en la nuntempa franca oni uzas la vorton Bretagne) kaj la meza angla BretayneBreteyne. La franca formo anstataŭis la malnovan anglan Breoton, Breoten, Bryten, Breten, aŭ ankaŭ Breoton-lond, Breten-lond.

BrittanniaBrittānia estis la nomo uzita de la romianoj ekde la 1-a jarcento a.K.. Post la romia konkero en la jaro -43 ĝi estis uzata por la romia provinco, t.e. la insulo de Britio sude de la muro de Hadriano. Pro tio Brittannia estis pli kaj pli uzata por la lando konata antaŭe kiel Albiono. La formo kun nur unu -t-, Britannia, venis poste, sed eblas trovi ĝin jam en la romia periodo.[1]

La latina Britannia devenas de la vojaĝraportoj de la malnova greko Piteaso ĉirkaŭ 320 a.K., kiu priskribis diversajn insulojn en la Norda Atlantiko, tiel norde kiel Tuleo (verŝajne Islando aŭ la Ŝetlandaj Insuloj.[2] Piteaso priskribis Tuleo kiel la plej norda parto de Πρεττανικη (Prettanike) aŭ Βρεττανίαι (Brettaniai), kiu estis lia nomo pro la insularo en la fora nordokcidento.[3][4][5]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Surskribo sur monero el la 1-a jarcento a.K. diras "DE BRITANNIS"; vidu ĉe Britannia on British Coins
  2. http://myweb.tiscali.co.uk/fartherlands/ Tacitus, Thule and Caledonia, Stan Wolfson
  3. H.J. Mette, Pytheas von Massalia. Berlin: De Gruyter, 1952, fragment 14, laŭ Cleomedes
  4. Christopher A. Snyder, The Britons, eld. Blackwell Publishing, 2003, ISBN 0-631-22260-X
  5. Foster (eldonisto), Donnchadh O Corrain, Professor of Irish History at University College Cork: (Chapter 1: Prehistoric and Early Christian Ireland), The Oxford History of Ireland, Oxford University Press, 1-an de novembro 2001, ISBN 0-19-280202-X