Brive-la-Gaillarde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brive-la-Gaillarde

Strato Toulzac en Brive-la-Gaillarde.
Strato Toulzac en Brive-la-Gaillarde.

Devizo: Briva inferioris lemovicii caput
"Brive, ĉefurbo de Malalta Limoĝio"
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Corrèze
(subprefektejo)
Arondismento Brive-la-Gaillarde
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 5 kantonoj
Urbestro S-ro Bernard Murat
2001-2008
Poŝtkodo 19100
Kodo laŭ INSEE 19031
Retpaĝaro http://www.brive.net/
Demografio
Loĝantaro 49600  (1999)
Loĝdenso 1.011 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 45° 10′ N, 1° 32′ O45.1588888888891.5333333333333Koordinatoj: 45° 10′ N, 1° 32′ O
Alto 142 m
(de 102 al 315 m)
Areo 48,59 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Brive-la-Gaillarde (Francio)
DEC
Brive-la-Gaillarde
Situo de Brive-la-Gaillarde
v  d  r
Information icon.svg

Brive-la-Gaillarde [briv la gajard] (aŭ okcitanlingve Briva la Galharda) estas franca komunumo lokita en la departemento Corrèze kaj en la regiono Limoĝio. Tiu franca urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento. Ĝi havis 49.600 loĝantojn en 1999 (51.686 kun ĉirkaŭurbo).

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brive troviĝas sudokcidente de la departemento, sur la rivero Corrèze : la vorto "Brive" fakte devenas de la gaŭla vorto Brivis, kiu signifas "ponto". Tiu ligna ponto trapasis grandan marĉon. Brive estas pli multhoma ol Tulle, la prefektejo de la departemento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnovtempe, Brive unue fariĝis trairejo de la rivero Corrèze, kiel manifestas sia gaŭla nomo Briva. La primitiva travadejo estis anstataŭita de romia ponto (la pont du Bouy), kiu estis parto de vojo el Liono al Bordeaux per la valo de la rivero Corrèze. Je la nuntempa loko de Brive, tiu vojo trafis alian vojon el Poitiers al Cahors : tie naskiĝis eta vilaĝo, kiel pruvas kelkaj ruinoj de potfarejoj. La urbeto estis kristanigita dum la 5-a jarcento, fare de iu Martin, alinomita "la Hispano".

La vortoj la-Gaillarde (esperante "la forteka") devenas de la 14-a jarcento : en 1341, per reĝa ordo, la urbestroj de Brive konstruis vastan ĉirkaŭramparon, kiu kvinobligis la areon de la urbo. Dum la 18-a jarcento, Brive-la-Gaillarde spertis grandan prosperon, al kiu kontribuis la Brive-devena Guillaume Dubois, guvernisto de Filipo de Orléans kaj sekve ĉefministro.

Brive fariĝis regiona ĉefurbo de la franca partizanaro dum la Dua Mondmilito, kaj estis plie la unua franca urbo, kiu liberigis sin mem el la Germanoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Danke al variaj ekonomiaj, komercaj aŭ industriaj firmoj, Brive-la-Gaillarde estas hodiaŭ la dua ekonomia centro de Limoĝio, post Limoges.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Turisma oficejo de Brive
Junulargastejo en Brive-la-Gaillarde.