Brixton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Britio > Londono > Brixton


Brixton estas kvartalo en suda Londono. Ĝi estas konata kiel kvartalo kun multe da enmigrintoj – la unuaj enmigrintoj venis de Jamajko kaj aliaj landoj en la Kariba Maro kaj forta kariba influo restas, sed nuntempe la kvartalo estas hejmo por enmigrintoj el diversaj landoj.

La 18-an de aprilo 1981 okazis serioza tumulto (angle: Brixton Riots) kaj grandaj bataloj inter la polico kaj enloĝantoj.

Poste la registaro starigis oficialan esploron pri la afero sub la gvidadado de la juĝisto Lordo Scarman.

La raporto forte influis la labormetodojn de la polico en Londono kaj aliaj urbegoj.

Esperanto en Brixton

Tie naskiĝis kaj movadis Herbert Moy Thomas.