Brno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brno
germane: Brünn, latine: Bruna
urbo
Brno View from Spilberk 131.JPG
Centro de Brno el Špilberk
Emblemo de Brno
Flag of Brno.svg
Flago
Brno (znak).svg
Blazono
Oficiala nomo: Brno
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-urbo
Administra municipo Brno
Historia regiono Moravio
Aŭtostrado D1
Tipo de urbo Statuta urbo
Vizitindaj lokoj Veveří burgo, Zoologia ĝardeno de Brno, Moskeo en Brno
Konstruaĵoj Špilberk, Katedralo de Petro kaj Paŭlo
Riveroj Svratka, Svitava
Situo Brno
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 49°12′00″N 16°37′00″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.2 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.2°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.2; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Brno)
Plej alta punkto
 - situo Kopeček
 - alteco 479 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 190 m s. m.
Areo 230,22 km² (23 022 ha)
Loĝantaro 404 626 (14. 01. 2011)
Denseco 1 757,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 600 00
Aŭtokodoj B
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0642
NUTS 5 CZ0642 582786
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Vilao Tugendhat
Katastraj teritorioj 48
Lokaj partoj 58
Bazaj sidejunuoj 278
Partoj de urbo 29
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Katastra mapo de Brno
Katastra mapo de Brno
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Brno
Retpaĝo: www.brno.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Brno Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "[BR-no]" [BR-no]  (germane Brünn, latine Bruna, Esperanto hezitas inter Brno, Bruno kaj Brunno) estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia regiono.
La urbo situas ĉe la kunfluejo de riveroj Svratka kaj Svitava, en la sudoriento de Ĉeĥio.
Kiel distrikto Brno-urbo apartenas Brno, flanke de Plzeň kaj Ostrava, al la tri urbaj distriktoj de Ĉeĥio.

Enhavo

Etimologio[redakti]

La nomo Brno devenas de la kelta lingvo parolata en la regiono antaŭ la alveno de slavaj kaj ĝermanaj popoloj. Ĝi estas parenca al la keltaj vortoj por monto, ekzemple al la kimra vorto bryn. Alia teorio diras, ke brn estas malnova ĉeĥa vorto por koto.

Historio[redakti]

Brno fondiĝis en 1243. La regiono estis enloĝata jam ekde ŝtonepoko. Inter la jaroj 1021 kaj 1034 estis fondita burgo Brno. Inter 1231 kaj 1237 kvar komunumoj kuniĝis en unu urbon, kiu retenis tiun nomon. Ekde 1349 la urbo estis daŭra rezidejo de markgrafoj de Moravio, dum episkopejo restis en la urbo Olomouc - la plej granda moravia rivalo de Brno. En 1399 estis en Brno 999 domoj, en kiuj loĝis 8 400 enloĝantoj.

En 1641 Brno fariĝis ĉefurbo de Moravio, en 1645 ĝi sukcese rezistis al sveda sieĝado (travivis ĝin tamen nur 4 500 enloĝantoj), savis tiel de sveda atako la aŭstri-hungarian ĉefurbon Vienon kaj tiel konfirmis sian pozicion de moravia ĉefurbo.

En 1805 apud proksima urbo Slavkov (germane Austerlitz) okazis granda batalo de tri imperiestroj (Napoleono kontraŭ la aŭstra imperiestro kaj la rusa caro). Jare 1839 venis en la urbon fervojo, konektanta ĝin kun la tiama ĉefurbo Vieno. En 1865 aŭgustena monaĥo Johann Gregor Mendel formulis sian teorion pri heredeco. Ekde 1881 laboris en Brno mondfama komponisto Leoš Janáček. Viktor Kaplan fabrikis sian unuan turbinon en 1914. En 1919 fondiĝis la Masaryk-Universitato.

Pri la historio de Brno konserviĝis ankaŭ multaj legendoj. Al la plej konataj apartenas la legendoj pri La rado de Brno, La drako de Brno kaj Kiel Brno saviĝis de svedoj.

Naturo kaj turismaj allogaĵoj[redakti]

Sude de la urbo eniras la rivero Svitava en la riveron Svratka. Artefarita digolago ĉe Svratka nordoriente de la urbo servas kiel rezervujo de akvo kaj ŝatata ripozejo de la loĝantaro. En proksimeco troviĝas same ŝatata zoologia ĝardeno kaj burgo Veveří.

En la urbo realiĝas ĉiujare internaciaj foiroj, en la ĉirkaŭo ankaŭ motorciklaj konkursoj kiel parto de la mondĉampionado (Masaryk-aŭtodromo).

En majo okazas en Brno festivalo Brno - urbo meze de Eŭropo.

Memoraĵoj kaj vidindaĵoj[redakti]

Industrio kaj institucioj[redakti]

La ekspoziciejo en Brno dum prikomputila ekspozicio Invex.

Brno estas konata per sia industrio, kiu foje abundis tiom, ke oni kromnomis la urbon per epiteto la aŭstria/ĉeĥa/moravia Manĉestro. Oni produktadis ĉasfusilojn, skribmaŝinojn, tekstilajn maŝinojn, lagrojn, traktorojn k.a.
En la jaro 1928 malfermiĝis en la urbo internacia ekspoziciejo, kie ĝis nun okazas multaj ekspozicioj de tutlanda aŭ eĉ mezeŭropa signifo.

Brno estas grava centro de klerigado en Ĉeĥio. Troviĝas en ĝi sume 26 fakultatoj de 6 ŝtataj universitatoj:

Krome ekzistas ankoraŭ kvar privataj universitatoj.

En Brno troviĝas ankaŭ multaj mezlernejoj kaj metilernejoj, ekzemple:

De konataj teatroj menciindas ekzemple:

Inter muzeoj elstaras la Moravia landa muzeo, Mendel-muzeo, Teĥnika muzeo kaj Anthropos.

Krome troviĝas en Brno ankaŭ la Moravia galerio kaj la Moravia landa biblioteko.

La urbo estas sidejo de kelkaj supraj ĉeĥiaj institucioj, kiel la Konstitucia kortumo, la Supera kortumo kaj la Supera administra kortumo, plue ankoraŭ de la Supera ŝtata reprezentejo, la Ofico por protekto de konkurenco kaj la Ofico de la publika protektanto de rajtoj (ombudsmano).

Administra divido[redakti]

Ekde 1990 Brno dividiĝas je 29 memstaraj urbopartoj. Ĉiu el ili havas proprajn elektatan deputitaron, konsilion kaj urbopartestron, plie ankaŭ blazonon kaj flagon. Enkrampe oni indikas la respektivajn katastrajn teritoriojn:

Náměstí Svobody (Placo de libereco) estas la ĉefa placo kaj centra punkto de Brno.
  1. Bohunice [1] (Bohunice)
  2. Bosonohy [2] (Bosonohy)
  3. Bystrc [3] (Bystrc)
  4. Černovice [4] (Černovice)
  5. Chrlice [5] (Chrlice)
  6. Ivanovice [6] (Ivanovice)
  7. Jehnice [7] (Jehnice)
  8. Jih [8] (Komárov, Dolní Heršpice, Horní Heršpice, Přízřenice, Trnitá (parto))
  9. Jundrov [9] (Jundrov (parto), Pisárky (parto))
  10. Kníničky [10] (Kníničky)
  11. Kohoutovice [11] (Kohoutovice, Pisárky (parto), Jundrov (parto))
  12. Komín [12] (Komín)
  13. Královo Pole [13] (Černá Pole (parto), Královo Pole, Ponava, Sadová))
  14. Líšeň [14] (Líšeň)
  15. Maloměřice a Obřany [15] (Maloměřice (parto), Obřany)
  16. Medlánky [16] (Medlánky)
  17. Nový Lískovec [17] (Nový Lískovec)
  18. Ořešín [18] (Ořešín)
  19. Řečkovice a Mokrá Hora [19] (Mokrá Hora, Řečkovice)
  20. Brno-sever [20] (Černá Pole (parto), Husovice, Lesná, Soběšice, Zábrdovice (parto))
  21. Slatina [21] (Slatina)
  22. Starý Lískovec [22] (Starý Lískovec)
  23. Brno-střed [23] (Město Brno, Pisárky (parto), Staré Brno, Stránice, Štýřice, Veveří, Trnitá (parto), Zábrdovice (parto))
  24. Tuřany [24] (Brněnské Ivanovice, Dvorska, Holásky, Tuřany)
  25. Útěchov [25] (Útěchov u Brna)
  26. Vinohrady [26] (Židenice (parto), Maloměřice (parto))
  27. Žabovřesky [27] (Žabovřesky)
  28. Žebětín [28] (Žebětín)
  29. Židenice [29] (Zábrdovice (parto), Židenice (parto))

Loka lingvo[redakti]

Tramon (ĉeĥe tramvaj) oni en la loka lingvo de Brno nomas šalina.

La enloĝantoj de Brno foje uzas en parolado elementojn de speciala slanga lingvo tipa por la urbo, kiu nomiĝas hanteco (hantece brněnské hantec, ĉeĥe brněnský hantec). Ĝi estas rezulto de intermiksado de la ĉeĥa lingvo kun lingvoj de la minoritatoj, kiuj antaŭe loĝis en la urbo, ĉefe influita de la germana. Hanteco estis kutime uzata inter la subaj klasoj de la loĝantaro ĝis la frua 20-a jarcento. Hodiaŭ ĝi estas preskaŭ formortinta, sed iuj unuopaj vortoj tamen plu ĝuas altan favoron de la urbanoj kaj aperas en ĉiutagaj interparoloj. La plej konata ekzemple estas la vorto "šalina" [ŝalina], kiu signifas tramo kaj devenas de la germana "elektrische Linie" [elektriŝe linie] = "elektra linio" (tramo en la ĉeĥa estas "tramvaj").

Ĝemelurboj[redakti]

La jaroj en krampoj donas la jaron, kiam la ĝemeleco komenciĝis (ne devas egali al la jaro kiam kontrakto estis subskribita). Steleto () montras, ke ekzistas ankaŭ kontaktoj inter la urbaj kluboj de esperantistoj.

Krome ekzistas kelkaj ĝemelecoj ne aktivaj:

Trafiko[redakti]

Brno situas ĉe la ĉeĥa aŭtovojo D1 (dálnice 1) inter Prago kaj Vyškov (plu al Olomouc) kaj ĉe la disbranĉejo de D2 al Bratislavo.

Brno posedas internacian flughavenon, kiu situas sud-oriente de la urbocentro.

Fervoje Brno estas ligita al jenaj urboj:

Urba trafiko[redakti]

Urba trafiko apartenas al la Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono. Ĉefa transporta entrepreno estas la Transporta entrepreno de la urbo Brno (Dopravní podnik města Brna a.s.). Enloĝantoj kaj vizitantoj de Brno povas uzi tramojn (11 linioj)[1], trolebusojn (13 linioj)[2] kaj aŭtobusojn (34 tagaj, de tio du estas por handikapuloj[3][4] kaj 11 noktaj linioj). Unu tramlinio, unu trolebuslinio kaj kelkaj aŭtobuslinioj veturas ankaŭ en proksimajn vilaĝojn apud Brno.

Esperanto[redakti]

Nomo de la urbo[redakti]

En Esperanto oni uzas por nomi la urbon kaj krei derivaĵojn de tiu nomo (ekz. adjektivon aŭ loĝantonomon) diversajn formojn - jen oni konservas la originalan ĉeĥan formon Brno (brna, brnano),[noto 1] jen oni enkondukas esperantigojn kiel BrunoBrunno (bru(n)na, bru(n)nano) laŭ la latina nomo Brunna. Ĉiu el tiuj proponoj havas tamen siajn malavantaĝojn:

  • Brno [br-no] bezonas klarigon pri sia dusilabeco pro ĉeesto de la silabokreiva sono "r", kio ne estas propra al la morfologio de Esperanto kaj povas esti malfacile prononcebla por parolantoj de certaj lingvoj.
  • Bruno koincidas kun la vira persona nomo Bruno kaj krome ankaŭ kun nomo de la bruna koloro kio povas ĝeni ĉefe en parolo kiam ne videblas la majusklo.
  • Brunno, krom konfuzebleco kun la vortoj menciitaj ĉe Bruno kaze de malzorga elparolo, suferas pro la sama problemo kiel aliaj nomoj en kiuj ĉeestas la malrekomendebla duobligo de unu konsonanto (ekz. Finnlando, por kiu oni tiukiale proponas alian nomon Suomio)

Nuntempe laŭ gugla serĉo en la TTT superas en esperantlingvaj tekstoj la originala formo Brno. La formo Bruno estas nur malofte uzata por paroli pri la urbo, kaj la formo Brunno en la reto apenaŭ troveblas.

Esperanto-movado[redakti]

La klubo de esperantistoj en Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

En la 1930-aj jaroj la Brna filio de la Ĉeĥa radio elsendis esperanto-programojn sub nomo Verda stacio. La 29-an kaj 30-an de marto 1969 okazis en Brno konstitucia kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun ĉeestis kvarcent esperantistoj. En novembro de 2006 okazis tie internacia trejnseminario kun temo "Lingvoj en interreto", organizita de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kune kun E@I.

En Brno aktivis famaj esperantistoj, kiel ekzemple:

En la lastaj jaroj aktivas tie ekzemple:

La loka esperantista klubo hodiaŭ daŭre ekzistas sub la nomo Esperantista klubo en Brno. Krome ekzistas hodiaŭ ankoraŭ Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Kunvenoj okazas ĉiusemajne. Lokaj reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) en la urbo konsistigas ekde 2006 neformalan grupon kun nomo Brna klubo de ĈEJ. En la Masaryk-Universitato ĉiujare komenciĝas dusemestra kurso de Esperanto por komencantoj. Ekde la eldono 2006 de Pasporta Servo ĝis la jaro 2010 troviĝis en Brno ankaŭ esperante parolanta gastiganto de Pasporta Servo, Marek Blahuš.

Notoj[redakti]

  1. Tiu ĉi formo estas dokumentita skribe jam en 1983 en la uzo de Jiří Kořínek: "... la karmemora vicprezidanto de la Brna klubo ... Jozefo Friedrich ..." (Starto 5/1983, paĝo 10)

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. http://pdf.dpmb.cz/LineList.aspx?mi=4&t=2
  2. http://pdf.dpmb.cz/LineList.aspx?mi=18&t=12
  3. http://pdf.dpmb.cz/LineList.aspx?mi=5&t=3
  4. http://pdf.dpmb.cz/LineList.aspx?mi=11&t=9


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.