Broadway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Broadway
strato [+]

LandoUsono
RegionoNovjorkio
SituoNovjorko
- koordinatoj40° 46′ 13″ N, 73° 58′ 55″ U (mapo)40.770139-73.982069Koordinatoj: 40° 46′ 13″ N, 73° 58′ 55″ U (mapo)

Longo53 000 m (el tio 21 000 m en Manhatano)

Broadway (Novjorko)
Broadway (Novjorko)
DEC
Map
Broadway
Vikimedia Komunejo:  Broadway [+]
vdr
Broadway vidata de Bowling Green, kun la turo Chrysler fone
Broadway en 1909

Broadway [brodŭej] (kio en la angla signifas "larĝa vojo") estas, kiel la nomo implicas, granda, larĝa strato en Novjorko (Nov-Jorkio, Usono).

Ĝi estas unu el la plej malnovaj ĉefaj nordaj-sudaj trairejoj en la urbo, datiĝanta el la unua nederlanda setlejo Nov-Amsterdamo. Ĝi trakuris la longecon de Manhatano, la centra komunumo de la urbo. Broadway estas la nura strato, kiu iris preskaŭ de la suda pinto de la insulo, komenciĝante ĉe Bowling Green (Kegloluda Verdejo), al la norda pinto. Ĝi tie transis la riveron Harlem sur la Broadway-Ponto kaj pluiras tra Bronkso kaj en Westchester County. (Estas ankaŭ apartaj stratoj nomataj "Broadway" en la urbo, unu en ĉiu el la tri Nov-Jorkaj urbaj komunumoj Kvinzo, Broklino kaj Staten-Insulo; kaj pli malgrandaj stratoj uzantaj ĝian nomon tia kia Orienta Broadway, Okcidenta Broadway, Malnova Broadway, kaj aliaj en Manhatano mem.)

Broadway iras plu, trakurante pluajn Hudson-Riverajn urbojn de konteo Westchester. Poste, ĝi estiĝas la "Poŝta Vojo de Nov-Jorko al Albeno", kaj kuras norden ĝis la ĉefurbo de la ŝtato, Albeno. Ĉar ĝi diagonale transiras la Komisian Planon de 1811 de manhatanaj stratoj, la kruiciĝoj de Broadway kun aliaj stratoj estas markataj de "placoj" (foje nur triangulaj tranĉaĵetoj de malferma spaco). Ĉi tio kreis iom interesan arkitekturon, ekzemple de la fama Flatiron-Konstruaĵo.

La sekcio de pli malalta Broadway de ĝia suda fino ĉe Bowling Green al Urbdoma Parko estas la historia loko por la urbaj paperbendaj paradoj, kaj estas foje nomata la Kanjono de Herooj en referenco al tiaj eventoj.

Alia fama parto de Broadway estas apud Times Square (Tempa Placo) en la centro de Manhatano, tra kiu Broadway pasas, la hejmo de multaj Broadway-teatroj, kun eterne ŝanĝiĝanta vico de komercaj, grandskalaj teatraĵoj, speciale muzikaĵoj. Ĉi-tiu parto de Broadway estas ankaŭ konata kiel la Granda Blanka Vojo kaj altiras milionojn da turistoj el la tuta mondo. Steliĝado en sukcesa Broadway-muzikaĵo estas konsiderata de plejmultaj kantistoj, dancistoj kaj aktoroj kiel la pinta sukceso en sia elektita profesio, kaj multaj kantoj, historioj kaj muzikaĵoj estis mem bazitaj ĉirkaŭ la ideo de tia sukceso. La ĉiujara Premio Tony rekonas iujn de la plej sukcesaj novaj montraĵoj kaj revivigaĵoj ĉiujare.

Pli malproksime al la nordo, Broadway sekvis la malnovan Bloomingdale-Irejon kiel la ĉefan spinon de la Supra Okcidenta Flanko, pasante la terenon de Universitato Kolumbio sur Morningside Heights.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]