Brodado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucbrodaĵo

Ŝatokupo > Brodado


Brodado estas antikva formo de ornama kudrado. Linioj kaj bildoj estas farata per kudri fadenon sur alian materialon. Tradicie, oni uzas brodadon por ornami vestojn kaj meblojn.

Historio

En Ĉinio brodado estis delonge konata, sed ankaŭ en la malnova Hindio kaj Egiptio oni brodadis. La unuaj brodaĵoj estis nur geometriaj figuroj, sed la asirianoj ŝajne la unuaj brodis bestojn kaj homojn sur siajn vestaĵojn kaj kurtenojn. De ili lernis la grekoj kaj de ĉi tiuj la romianoj, kiuj(n) nomis brodaĵon frigaj verkoj. Dum la mezepoko en la monaĥejoj monaĥinoj brodis religiajn vestojn kaj altarajn kaj preĝejajn tukojn.

Kelkaj maloftaj specimenoj, kiel ekzemple germana imperiestra entroniĝmantelo montras ankoraŭ hodiaŭ la nivelon de la tiama brodarto. Sed dum la 11-a jarcento la araboj superis tiujn verkojn. Kiam edukado iĝis sekulara, ankaŭ brodado iĝis tia. Unue en Britio, sed poste en Burgundio ĝi atingis sian plej altan nivelon dum la 14-a jarcento, kaj de tiam ĝis nun nur malaltiĝis

Brodad-kudreroj

Fotogalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj