Broklina Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Broklina Muzeo, (angle Brooklyn Museum) estas muzeo ĉe la numero 200 de Eastern Parkway, en Novjorko en la arondismento Broklino, kaj temas pri la dua muzeo plej granda de la urbo kaj unu el la plej grandaj de Usono.

Ĝi estas unu el la plej gravaj art-institucioj de la mondo kaj ĝia plentempa kolekto inkluzivigas pli ol miliono kaj duono da aĵoj, ekde verkoj de Antikva Egiptujo ĝis nuntempa arto kaj verkoj el diversaj kulturoj.

La muzeo ampleksiĝas al 52.000 m² kaj ĉiujare estas vizitata de 500.000 personoj proksimume. Ĝi estis inaŭgurita en 1897 kaj la ejo estis dizajnita de la arkitektoj McKim, Mead kaj White kaj konstruita de Carlin Construction Company.

Eksteraj ligiloj