Bromio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bromio, el greka lingvo Βρόμιος, kun la signifo skuo, ektremo, obtuza bruego. Laŭ la helena mitologio, Bromio estis unu el la plej oftaj epitetoj de la dio de la vino, Dionizo, pro kio la dio estis alnomata la bruema, la skuema, la agitema, la tondrulo, kio bone karakterizis la la spiritostaton de la homamaso en ekstazo kaj entuziasmo. En bruaj procesioj, ĉiu partoprenanto, ebriiĝinta per la vino, manifestis siajn repuŝitajn impulsojn, laŭ vera katarso.