Bronisław Komorowski
| Bronisław Maria Komorowski | |
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 6-a de aŭgusto 2010 |
|
| Antaŭulo | Lech Kaczyński |
|---|---|
|
marŝalo de la pola Sejmo
|
|
| En funkcio: 5-a de novembro 2007 – 8-a de julio 2010 |
|
| Antaŭulo | Ludwik Dorn |
| Sekvanto | Grzegorz Schetyna |
|
ministro pri defendo de Pollando
|
|
| En funkcio: 16-a de junio 2000 – 19-a de oktobro 2001 |
|
| Antaŭulo | Janusz Onyszkiewicz |
| Sekvanto | Jerzy Szmajdziński |
|
|
|
| Naskiĝo | la 4-an de junio 1952 (do nun 61-jara) en Oborniki Śląskie, Pollando |
| Nacieco | polo |
| Politika partio | Civitana Platformo (2001 ĝis nun) |
| Profesio | politikisto |
| Religio | romkatolika kristano |
| Subskribo | |
Bronisław Maria KOMOROWSKI (naskiĝis la la 4-an de junio 1952 en Oborniki Śląskie, Pollando, do nun 61-jara) – pola historiisto, politikisto, aktiva membro de centr-dekstra partio Civitana Platformo. Ekde 2010 li estas prezidento de Pollando.
Tuj post kraŝo de aviadilo la 10-an de aprilo 2010, en kiu pereis inter alie la ĝistiama prezidento Lech Kaczyński, laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko la prezidantan oficon komisie transprenis Bronisław Komorowski en sia funkcio esti marŝalo (estro) de la pola Sejmo[1]. La portempan oficon li plenumis ĝis la 8-a de julio, kiam li forlasis la deputitan kaj la marŝalan oficojn. La 4-an de julio li estis en baloto elektita nova prezidento de Pollando, kaj sian oficon plenumas ekde la ĵuro la 6-an de aŭgusto 2010.
Esperanto[redakti]
Kiel Marŝalo de Sejmo li estis la Alta Protektanto de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bjalistoko en 2009. Post lia ĵuro kiel prezidento de Pollando, li ricevis oficialajn gratulojn de UEA[2]:
|
Okaze de la 125 jaroj de la lingvo Esperanto li dekrete atribuis altajn ŝtatajn ordenojn pro la E-agado kaj popularigado de pola kulturo en la mondo al jenaj elstaraj esperantistoj: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Eugen Macko, Jerzy Antoni Walaszek, Stanisław Rynduch, Ireneusz Wilczyński, Edward Jaśkiewicz, Edward Kozyra, ...
Notoj[redakti]
- ↑ Laŭ la artikolo 131-a, paragrafo 2-a, punkto 1-a de la Konstitucio de Pola Respubliko
- ↑ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 394: UEA gratulis la novan polan ŝtatestron esperante
|
||||||||||||||
|
||||

