Bronko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bronketo)
traĥeo, bronkoj kaj bronketoj laŭ la klasika anatomia atlaso Gray

Bronko laŭ PIV estas ĉiu el la du branĉoj de la traĥeo, kondukantaj aeron en al pulmojn.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La traĥeo dividiĝas en du ĉefajn bronkojn, la dekstra kaj la maldekstra, sub la supra rando de la sternumo. La dekstra ĉefa bronko estas iom pli larĝa kaj pli mallonga ol la maldekstra. La maldekstra ĉefa bronko dividiĝas al du, la dekstra ĉefa bronko al tri duarangaj bronkoj, kiuj mem pludividiĝas al triarangaj bronkoj. Ĉiu el tiuj triarangaj bronkoj gvidas aeron al, kaj forportas el, difinita bronkopulma segmento - specifa parto de la pulmo, dividita de la resto de la pulmo per membrano el liga histo. Tiu eco ebligas ĥirurgie forigi bronkopulman segmenton sen damaĝi aliajn parton de la pulmo. La triarangaj, segmentaj bronkoj dividiĝas al multaj unuarangaj bronketoj, ĉiu el tiuj al duarangaj bronketoj kaj ĉiu el tiuj al alveolaj tubetoj. En la pulmaj alveoloj interŝanĝiĝas oksigeno kaj karbondioksido inter la homa sango kaj la enspirita aero.