Bronzepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Bronzepoko (aŭ bronza epoko) estas tiu erao de la homa prahistorio, kiam la homoj uzis krom ŝtono jam kupron, sed ĉefe bronzon (kiu estas la alojo de kupro kaj stano) por pretigi ilojn, armilojn, ornamaĵojn. Oni trovis ilojn el kupro jam el la kvara jarmilo a. Kr. el okcidenta Azio, Nord-Afriko (Mezopotamio, Hindio kaj Egipto), sed oni poste anstataŭigis la molan kupron per bronzo jam komence de la 2-a jarmilo a. K. La uzado de kupro kaj bronzo disvastiĝis en Eŭropo nur post ĉ. 1000 jaroj. La uzado de bronzo daŭris en Mez- kaj Orienteŭropo de 1900a.K.- 900 p. K.; en Nord-Eŭropo de 1700 a.K.-600.

La termino, kiu stampis en 1820 la dana arkeologo Christian Jürgensen Thomsen por klasigi en tri epokoj la kolektojn de la Reĝa Komisiono por la Konservado de la Antikvaĵoj de Kopenhago, havas kronologian valoron en Proksima Oriento kaj Eŭropo, ĉar al metalurgio oni alvenis tra diversaj procezoj en la diferencaj regionoj de la mondo. Ties studo dividiĝas en Antikva Bronzepoko, Meza Bronzepoko kaj Fina Bronzepoko. Kvankam, ĝenerale, al la Bronzepoko oni antaŭmetas Kuprepokon kaj oni postmetas Ferepokon, tio ne ĉiam estis tiele: en la Subsahara Afriko, ekzemple, oni disvolvigis la metalurgion el fero sen pasi tra la epokoj de la kupro kaj de la bronzo.[1]

Mapo de la metalurgia disvastiĝo dum la Antikva Bronzepoko

La teknologio rilata kun bronzo estis disvolvigita en Proksima Oriento fine de la 4a jarmilo a.K.,[2] date en Malgranda Azio antaŭ la 3000 a. K.; en la antikva Grekio eke meze de la 3a jarmilo a.K.; en Centra Azio la bronzo estis konata ĉirkaŭ la 2000 a. K., en Afganio, Turkmenio kaj Irano, kvankam en Ĉinio ne ekuzis ĝis ĉirkaŭ 1800 a. K., adoptante ĝin la dinastio Ŝang.

La loĝantaro multiĝis, kreskis la popoldenso. Aperis la unuaj teraj fortikaĵoj, la labordivido, apero de la agrokultivistoj, bestobredistoj, metiistoj. La bredado de bestoj graviĝis, fine de la epoko oni jam jugis ĉevalon. Oni cindrigis la kadavrojn kaj metis tion fine de la epoko en urnon. Oni ornamis la urnon kaj la diversajn aĵojn el argilo, laŭ tio ornama arto distingas la diversajn kulturojn.

Regionaj epokodiferencoj

Kojnoskribo sur tabulo 2041/2040 a. K.

Sud-Okcidenta Azio estis verŝajne la elirpunkto de la eŭropa bronzteknologio. De tie estis eksportata la nova materialo kaj ankaŭ la necesaj scioj. En Palestino ekzistas spuroj de kreado de bronzo jam en la jaro 3300 a.K., en Egiptujo ĉirkaŭ 2700 a.K., en Mezeŭropo ĉirkaŭ 2200 a.K. kaj en Nordeŭropo ĉirkaŭ 1800 a.K. La bronzepoko ne estas do sama evoluŝtupo, sed ekzistas multaj arkeologiaj kulturoj kaj regiondependaj bronzepokoj.

Kutime oni parolas pri frua bronzepoko, meza bronzepoko kaj malfruaplijuna bronzepoko, sed ne ekzistas absolutaj tempoperiodoj, ĉar ili malsamegas laŭregione.

La ĉefa diferenco inter la eŭropaj kaj malgrandaziaj bronzepokoj estas la evoluo de la unuaj paŝoj. En Egiptujo (hieroglifoj), Malgrandazio (kojnoskribo), sed ankaŭ ĉe la Mediteraneo, la mikena kulturo (linia skribo B) oni jam kapablis legi kaj skribi. Arkeologiaj trovaĵoj povis do unuan fojon esti kompletigitaj de skribaj fontoj.

Eŭropo kaj proksima Oriento

Mezopotamio

Simile kiel en Egiptujo, jam estiĝis en Mezopotamio alta kulturo ekde ĉirkaŭ -3500 kun agrikulturo, skribo, urbokonstruado kaj organizata ŝtata administracio, kiam aldoniĝis al la jam disvastiĝinta kupro nova materialo, tio estas bronzo. La stano necesa al ĝia produktado estis verŝajne importataj de la najbaraj regionoj en okcidenta Irano kaj Uzbekujo.

La grandskala uzo de bronzo populariĝis nur en la dua jarmilo antaŭ Kristo. Apartenis al la bronzo epoko : sumera civilizacio, akada imperio, malnova Babilonio [3] kaj malnova Asirio.

En la tuta proksima Oriento plej malfrue ĉirkaŭ -1000 bronzo estis definitive anstataŭata de fero, kiel plej taŭga materialo.

Egiptujo

Itifala skulptaĵo de la kulturo Naqada, eburo, Amratio, 4-a jarmilo a.K., 24 cm, Louvre, Parizo

Oni malofte uzas la terminon bronzepoko rilate al Egiptujo, preferante la kutiman ordigon de historio laŭ tradiciaj dinastioj kaj epokoj, dokumentitaj per multegaj skribaj fontoj.

Kupron oni trovis jam ekde ĉirkaŭ -4000 en la kulturo Badari. Al tiu kupro estis ekde la komenco ĉiam aldonita parto de arseno.

La sekva jarmilo estas regita en supera Egiptujo de la kulturo Nakada kaj en malsupera Egiptujo de la kulturo Maadi. Ambaŭ apartenis al la kupra ŝtonepoko. La bronzepoko komenciĝis iom post la estiĝo de la egipta ŝtato, iom antaŭ -2700. La unua vera bronzo (kupro kaj 7 ĝis 9 % da zinko) troviĝis en ujoj el la tombo de la reĝo Kasekemui.

Pro la manko de krudmaterialo en Egiptujo preskaŭ ĉiuj bronzaĵoj estis importitaj. Ŝtonaj iloj estas daŭre uzataj dum la tuta bronzepoko.

Suda Arabujo

La prahistorio de suda Arabujo estas ĝis nun nur malmulte esplorata. Ĝis ĉirkaŭ la jaro -3200 verŝajne regis tie ĉefe nomada vivostilo. Poste estiĝis setlejoj, ceramiko kaj agrikulturo.

Distingeblas diversaj lokaj kulturoj, kies loĝantoj vivis en setlejoj, foje plurajn hektarojn grandaj.

La momento de la unua apero de bronzo estas ankoraŭ pridiskutata. Kupro kaj kupralojoj tamen estas atestitaj ekde ĉirkaŭ -2500. Oni supozas ke la metalteknologio estis importita el Palestino. La ferepoko komenciĝis en suda Arabujo en la unua antaŭkrista jarmilo, kiam estiĝis alta kulturo.

Palestino

La bronzepoko komenciĝis en Palestino ĉirkaŭ -3300. Antaŭis ĝin kupra ŝtonepoko kun alta teknika nivelo de metalprilaborado. La bronzepokon en Palestino karakterizas la estiĝo de urboŝtatoj. Palestino situis inter la tiamaj altkulturoj de Egiptujo, Sirio kaj Mesopotamio kaj estis, kiuj forte influis ĝin.

Komence de la bronzepoko (ĉirkaŭ -3000 ĝis -2000) multaj vilaĝoj estis forlasitaj kaj novaj setlejoj estiĝis, kiuj jam havis urbajn ecojn. Multaj el ili estis bone fortikitaj, kio indikas militajn periodojn. Ceramiko jam atingis altan teknikan nivelon kaj ceramikaĵoj estis parte pentritaj. Ekzistas nur malmultaj metalaĵoj el tiu epoko, sed ili montras bonan konon pri alojoj, kvankam al la kupro ankoraŭ ne estis aldonita zinko, kaj do ne ankoraŭ temis pri vera bronzo. Mortintoj estis entombigitaj en grandajn amastombojn elfositaj el la rokoj. La lando estis verŝajne organizata per urboŝtatoj. Troveblas multaj atestoj pri eksterlanda komerco, kvankam oni jam frue forlasis tiun kun Egiptujo por atingi perŝipe Byblos kaj Sirion.

Ekde -2000 komenciĝis la meza bronzepko, kiun oni povas nomi la floradon. Komence de tiu epoko la loĝantaro vivis ankoraŭ nomada. Ekde ĉirkaŭ -1800 estiĝis multaj novaj urboj. La komerco kun Egiptujo floris. En Jeriĥo troveblas multaj bone konservitaj tomboj el tiu epoko, en kiuj troviĝis interalie lignaĵoj kiel mebloj kaj bovloj. En aliaj lokoj oni trovis orajn juvelojn. Bronzaj armiloj pruvas, ke oni produktis veran bronzon.

Ekde -1500 Palestino estis konkerita de Egiptujo, kio signifas la komencon de la malfrua bonzepoko en Palestino. Urboŝtatoj daŭre ekzistis kaj la estiĝo de skribo puŝis la regionon en la lumon de historio.

Kipro

Eble la vortoj Kipro kaj kupro havas saman devenon

Post periodo de kupra ŝtonepoko ekde ĉirkaŭ -3900 komenciĝis ĉirkaŭ -2600 bronzepooko en Kipro. La insulo estas riĉa je kupro kaj havis do apartan signifon rilate al internacia komerco. Ĉu la vorto kupro estiĝis el la nomo de la insulo, aŭ inverse ne estas klare.

La komenco de la bronzepoko ŝajne alportis grandajn politikajn ŝanĝojn al la insulo. Trovejoj situas ĉefe en la norda parto de la insulo kaj okazis eble enmigradoj el Antalio. Oni trovis nur malmultajn spurojn pri setlejoj. La periodo estas ĉefe konata per tomboj.

Komence de la meza bronzepoko (ĉirkaŭ -1900 ĝis -1650) atesteblas multaj kontaktoj al aliaj mediteraneaj kulturoj. Kipro estas nomata Alaŝia en kojnoskribaj tekstoj. Fine de la epoko okazis multaj militoj: oni trovis multajn armilojn kaj la setlejoj estis fortikitaj. La komerco kun Egiptujo kaj Palestino kreskis. Kipro eksportis kupron kaj malgrandajn botelojn, kiuj eble enhavis luksajn ŝmiraĵojn.

En la malfrua bronzepoko (ĉirkaŭ -1650 ĝis -1050) estiĝis urboj kaj skribo. Tiel Kipro eniris historion.

Grekujo

Malfruciklada fresko de antilopoj el Akrotiri

En la 3-a jarmilo a.K. pluraj setlejoj sur Kreto evoluiĝis al centraj lokoj pri metioj kaj komerco. Per la Minoa civilizo estiĝis la unua alta kulturo de Eŭropo. Estiĝis ekonomie estranta tavolo, kiu laŭ la jaroj estigis monarkian reĝimon.

Ekzemplo de tio estas la minoa palackulturo, kiu baldaŭ transiris ankaŭ al la greka kontinenta regiono. Tie komenciĝis la bronzepoko per la helada periodo sur la insularo de la Cikladoj en la suda Egea Maro. La radiado de la minoa palackulturo estigis la kreadon de potenccentroj sur la greka kontinenta lando, ĉefe de la dinastio de Mikeno. La dinastio de la ŝaktotombistoj, kutime nomata la mikena civilizo, influis la malfruan bronzepokon en Grekujo.

En la okcidenta parto de Malgrandazio la frua broncepoko rilatas al la fazo 1 de Trojo, ĉirkaŭ -2800.

Mez- kaj Nordeŭropo

La sunĉaro de Trundholm tirata de ĉevalo estas grava ero de la mitologio de la norda bronzepoko.

Nur malfrue, ĉirkaŭ -2200, la bronzepoko atingis la centran kaj nordan partojn de Eŭropo. Estas certigitaj komercrilatoj (interalie pri sukceno) al Nordeŭropo kaj al Egea Maro en la mezeŭropa bronzepoko.

Atestoj de regulaj komercrilatoj estas interalie la rokdesegnaĵoj de Carschenna, ĉevoja sanktejo ĉe ĉarĝbesta pado tra la Alpoj.

La bronzepokon oni nomas kutime laŭ la diversaj entombadoj tumula bronzepoko aŭ urnokampa epoko.

La norda bronzepoko (ĉirkaŭ -1800) komenciĝis pli malfrue ol en sudaj regionoj. Kupro kaj zinko devis esti alportitaj, ĉar mankis lokaj trovejoj. Sukceno estis ŝatata eksportaĵo kaj iĝis tiel la "oro de la nordo". Metalaj aĵoj el la norda regiono estas inter la plej belaj konservitaj produktoj de la bronzepoko.

Kiel ornamaĵo oni uzis bronzon ankoraŭ longe post la fino de la bronzepoko.

Bildaro

Notoj

  1. Fullola, Josep Mª; Nadal, Jordi (2005). «Introducción a la prehistoria. La evolución de la cultura humana». Barcelona (unua eldono) (Ed. UOC). p. 173. ISBN 84-9788-153-2.
  2. Margueron, Jean-Claude (2002). «Las primeras utilizaciones de los metales». Los mesopotámicos. Fuenlabrada: Cátedra. ISBN 84-376-1477-5.
  3. Benno Landsberger kaj Thorkild Jacobsen (1955). “An Old Babylonian Charm against Merḫu”, Journal of Near Eastern Studies 14 (1), p. 4–21. 

Bibliografio

  • Blasco, Mª Concepción (1993). «El Bronce final». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-195-X.
  • Chang, K. C. (1982). Studies of Shang Archaeology. Yale University Press.
  • Delibes, Germán; Fernández-Miranda, Manuel (1993). «Los orígenes de la civilización. El Calcolítico en el Viejo Mundo». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-181-X.
  • Eiroa, Jorge Juan (1996). «La Prehistoria. La Edad de los Metales». Madrid, Akal. ISBN 84-7600-981-X.
  • (2010). Prehistoria del mundo. Barcelona: Sello Editorial. ISBN 978-84-937381-5-0.
  • González Marcén, Paloma; Lull, Vicente; Risch, Robert (1992). «Arqueología de Europa, 2250-1200 A.C. Una introducción a la "Edad del Bronce"». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-128-3.
  • Kinder, Hermann; Hilgemann, Werner (2000). «Atlas histórico mundial. (I) De los orígenes a la Revolución Francesa». Madrid, Istmo. ISBN 84-7090-005-6.
  • Lara Peinado, Federico (1994). «Historias del Viejo Mundo, nº 5. El nacimiento de la civilización». Madrid (Historia 16. Cultura y publicaciones). ISBN 84-7679-100-3.

Vidu ankaŭ