Bronzvosta pavofazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bronzvosta fazano
Bronzvosta fazano
Bronzvosta fazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. chalcurum
Polyplectron chalcurum
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bronzvosta fazanoBronzvosta pavofazano, Polyplectron chalcurum estas konata ankaŭ kiel la Sumatra pavofazano. Ĝi estas birdo endemia de Indonezio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Bronzvosta fazano estas malgranda, ĝis 56 cm longa, malhelbruna fazano kun malhelgrizaj kruroj, malgranda kapo kaj longa, mallarĝa vosto de 16 plumoj. La vostoplumoj estas helbrunaj kun metalecaj purpurecaj strioj ĉe pintoj, kio nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie chalcurum estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “bronzo” kaj “vosto”. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo havas pli longan voston, du spronojn en kruroj kaj flavajn irisojn dum tiu de la la sensprona ino estas malhelbruna.

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La Bronzvosta fazano apartenas al la familio de fazanedoj kaj al la genro Polyplectron, kiu konsistas el sep specioj de pavofazanoj. Estas du subspecioj:

  • P. c. chalcurum, priskribita de Lesson en 1831, estas konata kiel Suda bronzvosta fazano.
  • P. c. scutulatum, priskribita de Hoogerwerf en 1941, estas konata kiel Norda bronzvosta fazano.

Studoj pri DNA konfirmas ke tiu specio apartenas al klado kun la monta pavofazano, sed ankaŭ kun la kontinentaj specioj germajna pavofazano kaj la griza pavofazano (Kimball et al. 2001).

La molekula informo sugestas - kvankam ne tre fidinde – ke tiu specio diverĝis relative ĵuse el praa Griza pavofazano. Tio estas tre riska, ĉar biogeografio, ties karakteriza devena plumaro, kaj la fakto ke ĝi estas insula monta endemio indikas, ke ĝi devenas el kompare malgranda fondopopulacio; tio konfuzus molekulajn analizojn. Kio ŝajnas klara estas ke la nuna specio evoluis el birdaro de kontinenta Sudorienta Azio, probable dum fino de la plioceno al komenco de la pleistoceno (antaŭ 3.6-1 mj[1]). La perdo de ocelli (rondomakuloj) estus, male al delonga opinio, mempomorfo, kaj la suda specio de tiu klado - iam separata en la genron Chalcurus - estas probable ne la plej proksima parenco.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Endemia de Indonezio, la Bronzvosta fazano loĝas en montaraj arbaroj de okcidenta Sumatro.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj membroj de la genro, tiu kaŝema birdo estas timida kaj tre zorgema. Sed male al aliaj pavofazanoj, ĝi ne havas okulformajn makulojn (ocelli). Malkutime ĉe Kokoformaj, paroj de tiu specio moviĝas kune ne nur piede, sed ankaŭ dumfluge, kiel la turtoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Bronzvosta fazano estas taksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Polyplectron chalcurum. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 30a de oktobro 2006. Malplej Zorgiga.
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Lucchini, Vittorio & Randi, Ettore (2001): A molecular phylogeny of the peacock-pheasants (Galliformes: Polyplectron spp.) indicates loss and reduction of ornamental traits and display behaviours. Biological Journal of the Linnean Society 73(2): 187–198. HTML resumo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notu ke la molekula tempomezuro uzata de Kimball et al. (2001) estas nune konsiderata maltaŭga, miskalkulanta la kokoformajn birdojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]