Brook Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brook Taylor
Persona informo
Brook Taylor
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1685 (1685-08-18)
en Edmonton
Morto 30-an de novembro 1731 (1731-11-30) (46-jaraĝa)
en Londono
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Anglio vd
Alma mater St John's College vd
Familio
Patro John Taylor vd
Patrino Olivia Tempest vd
Edz(in)o unknown daughter Brydges • Sabetta Sawbridge vd
Infanoj Elizabeth Taylor vd
Profesio
Okupo matematikisto vd
Laborkampo analitikomatematiko vd
Verkado
Verkoj Dr. Brook Taylor's method of perspective made easy ❦
serio de Taylor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brook TAYLOR (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1685 en Edmonton, Middlesex, mortis la 29-an de decembro 1731 en Londono) estis brita matematikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Methodus incrementorum directa et inversa, 1715

Taylor studiis matematikon en Cambridge. En 1708 li elvolvigis solvon por la problemo de la oscilado. Lia ĉefa verko Methodus incrementorum directa et inversa (Metodo de senpera kaj inversa inkrementado) en la jaro 1715 enketis la metodon de la finiaj diferencoj, pri singularaj solvoj de diferencialaj ekvacioj kaj, unuafoje en la historio de la matematiko, pri la oscila kordo sur la baza de meĥanikaj principoj. Plue ĝi enhavis la serion de Taylor de derivebla funkcio, kiun li trovis en la 1712-a jaro. Joseph-Louis Lagrange cetere rimarkis la bazmetan signifon por la deriva aritmetiko.

Kiel genia artisto li ankaŭ skribis pri la fundamentoj de la lineara perspektivo en la jaro 1715, kaj priskribis unue la principon de la fuĝpunkto. Laŭ li, estas nomigitaj la serio de Taylor kaj la teoremo de Taylor, kun kiu oni povas kontinue deriveblan funkcion videbligi per potenca serio kaj alproksimigi per polinomoj.

Taylor estis tempe sekretario de la Reĝa Societo de Londono.