Broons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Broons
komunumo
Broons place 1.jpg
Placo de Broons
COA fr Broons (Côtes-d'Armor).svg
Blazono
Regno Flago de Francio  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Broons (ĉefurbo)
Komunumaro Komunumaro de la Lando de Du Guesclin
Situo Broons
 - alteco 94 m s. m.
 - koordinatoj 48°19′05″N 02°15′34″U  /  48.31806°N, 2.25944°U / 48.31806; -2.25944 (Broons)
Plej alta punkto
 - alteco 143 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 45 m s. m.
Areo 35,21 km² (3 521 ha)
Loĝantaro 2 924 (2010)
Denseco 83,04 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Serge Roŭel[1]
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22250
INSEE 22020

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Broons kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Broons
Broons

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Broons kadre de Francio
DEC
Broons
Broons
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Broons
v  d  r
Information icon.svg

Broons [bʁɔ̃] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Evoluo de la nomo[redakti | redakti fonton]

La skibo de ĝia nomo multe evoluis tra la tempo. Komence estis Bron, kiel atestas tekstoj de la 12-a jc[2]. Poste, aldoniĝis dua o, poste la fina s iom post la franca revolucio de 1789[3]. En la 19-a jc, aldoniĝis cirkumfleksa supersigno super la unua aŭ la dua o, aŭ eĉ kelkfoje plilonga supersigno sur la du literoj "o", baldaŭ anstataŭigita per tremao dum la unua duono de la 20-a jc, ankaŭ lokita super unu aŭ la alia o[4]. Nun, la tri skriboj Broons, Broöns kaj Bröons troviĝas en la tekstoj, sed la unua pli oftas. Tamen, la prononco estas ĉiam « [bʁɔ̃] ».

Tiu nomo estas keltdevena kaj signifas, laŭ La Borderie, « teramaso, cico »[5] aŭ eble temas pri nomo de kelta sanktulo Brochan[6].

La nomo laŭ INSEE estas "Broons".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Broons estas unu el la 372 komunumoj de departemento Côtes-d'Armor, situanta mezvoje inter Saint-Brieuc kaj Rennes, trairata de la nacia vojo RN12 kaj la fervojo Parizo-Brest.

Sudokcidente estas la arbareto de Broons, kiu origine devis esti parto de la granda arbaro de Brocéliande kaj etendiĝi ĝis apud la centro, kiel atestas la loknomoj Penhoët kaj Pen-an-Hoët (laŭvorte fino de la arbareto)[5].

Broons estas traiarata per tri riveroj : Rosette kaj ties flankrivero Damiette, kiuj ŝuldas siajn nomojn al tiuj de du brakoj de la deltao de Nilo, kaj Frémeur.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

El la najbaraj komunumoj, nur Caulnes kaj Plumaugat estas en la kantono Caulnes, la aliaj estas en la kantono Broons).

Compass rose pale.svg

Trémeur

Trédias

Yvignac-la-Tour

Compass rose pale.svg

Sévignac

North
West  Broons  East
South

Caulnes

Plumaugat

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Origine, Broons estis komerca centro kaj senjorlando, kiu jam ekzistis almenaŭ ekde frua Mezepoko, kiu estus dependinta de la paroĥo de Yvignac. Tiu senjorlando estis sufiĉe grava kaj multe pli vasta ol la nuna komunumo. La relativa riĉeco kaj potenco de la senjoroj de Bron lasis kelkajn skribajn spurojn ekde la 12-a jc: en 1109, Pleardus, senjoro de Bron, estis atestanto en fonda akto de la priorejo de Jugon fare de Olivier de Dinan, kio atestas, ke li estis unu el liaj ĉefaj vasaloj. Same, la senjoro de Bron en 1205 ĉeestis la fondon de la abatejo de Bosquen, en kiu la senjoroj Ollivier kaj Geoffroy de Bron donaciis en 1211 sian terbienon de Hermitage kiel porĉiama almozo[7].

Komence de la 12-a jc, la sidejo de la Senjorlando de Bron estis la kastelo de Motte-Bron, verŝajne kastela teramaso, ĝis en 1158, kiam la du ĝemeloj, Robert kaj Hamon de Bron, kverelis pri heredo, ĉiu pretendanta esti la plejaĝulo. La duko Konan la Kvara intervenis por solvi la problemon, partigante Quota tibi (per egalaj partoj) la senjorlandon en du novaj samgrandaj senjorlandoj, donante la parton kun la kastelo de Motte-Bron al la unua, kaj konstruigante identan kastelon nomatan Bron dit Neuf[8] (Kromnomata "Nova"). Se la historio de la familio de Bron-dit-Neuf ne estas elstara, iuj senjoroj de Motte-Bron vere gravis en la historio.

La senjoroj de Motte-Bron[redakti | redakti fonton]

En 1248, Guillaume de Bron partoprenis en la sepa krucmilito, en kiu li distingiĝis kovrante sanktan Ludovikon per sia korpo en la Batalo de Mansourah en 1250. La nomoj de la riveroj (Rosette kaj Damiette) de Broons estas memoraĵo pri tiu okazaĵo, ĉar origine ili estis la nomoj de du brakoj de la riverego Nilo.

En 1251, la senjoro de Pontorson kaj de aliaj lokoj, Robert du Guesclin, fariĝis senjoro de Bron edziĝante al la heredantino. Ilia plejaĝa filo, Robert, postsekvis lin kaj edziĝis al Jeanne de Malemains, kiu donis al li plurajn infanojn, el kiuj la plej aĝa kaj heredanto Bertrand Du Guesclin en 1320. Citindas ankaŭ lia frato kaj militkunulo Ollivier, kaj ilia fratino Julienne, kiu estis abatino de abatejo Saint-Georges en Rennes kaj defendis Pontorson kontraŭ la angloj en 1364.

Bertrand du Guesclin, farata konestablo de la reĝo de Francio

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france D'argent à une aigle bicéphale éployée de sable, becquée et armée de gueules, et une cotice brochant en bande de gueules.
esperante Arĝenta kun dukapa aglo kun nigraj etenditaj flugiloj ruĝbeka kaj ruĝunga, kun ruĝa dekstra balteeto
Detaloj Temas pri la ŝildo de Bertrand Du Guesclin[9],[10].
La oficiala situacio de la blazono restas determinota.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La kantono de Broons konsistas el la komunumoj Broons, Éréac, Lanrelas, Mégrit, Rouillac, Sévignac, Trédias, Trémeur, Yvignac-la-Tour.

Urbestroj de Broons[redakti | redakti fonton]

Ĝemeliĝo[redakti | redakti fonton]

Flago de Germanio [[Neufahrn i.NB]] en Germanio ekde la 4-a de septembro 1971[12].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La kolono al Du Guesclin

Ĉefaj fontoj por tiu sekcio : Le Patrimoine des Communes du Pays Sud de Dinan kaj TTT-ejo de la komunumaro de la Lando de Du Guesclin.

Kasteloj[redakti | redakti fonton]

  • Nun restas preskaŭ nenio de la malnova kastelo de Motte-Broons.
  • La kastelo de Brondineuf, kiu konsistigis mezepoke la sidejon de la alia senjorlando de Broons, nun situas sur la komunumo Sévignac.

Nobeldomoj[redakti | redakti fonton]

  • Nobeldomo de Milons, en loko "la Ville-Morel", datiĝanta de la 15-a jc, el kiu restas nur la porĉo.

Religiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Saint-Pierre de Broons rekonstruita ekde 1895 por anstataŭi la malnovan. Ĝia ĉefa portalo estas superata de mozaiko farita de Isidore Odorico (patro) titolita Le Père éternel (La eterna Patro). Virgulino kun infano laŭ baroka stilo, datiĝanta de la 18-a jc, interne troviĝas.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Laŭtempe, pluraj monumentoj estis starigitaj memore al Bertrand Du Guesclin, sed nun restas nur unu, kolono el granito alta je 10 metroj, nomata Colonne Du Guesclin (kolono de Du Guesclin), kiu estis starigita en la reĝado de Ludoviko-Filipo en 1841.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Émile Le Giemble. Petite histoire de Broons et des Broonais, Monografio en 300 ekzempleroj, faksimilo de la originala eldono en 1944. (en franca lingvo), Parizo: Éditions Le Livre d'histoire. ISBN 978-2-84373-451-9.
  • Éric Rondel (1998). Promenades historiques dans le canton de Broons - Broons, Yvignac, Mégrit (en franca lingvo). Fréhel: Éditions Club 35. ISBN 978-2-906775-63-3.
  • Le Patrimoine des Communes du Pays Sud de Dinan, Kolektiva verko. (en franca lingvo), Flohic éditions. ISBN 978-2-84234-061-2.
  • En pays rural, Fotoj de A. Robert; tekstoj de E. Geffray. (en franca lingvo), Éréac: Flohic éditions. ISBN 978-2-9502844-0-2.

Geografiaj kaj demografiaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Michel Lamarche est mort le 9 août 2008, au début de son second mandat, Serge Roŭel a été élu nouveau maire le 20/09/2008(Source.)
  2. Laŭ Le Giemble, p. 17.
  3. Éric Rondel rimarkindis ke ĝi subite aperis en la 3-a de frimaire en la jaro 12 ».
  4. Fonto: urba bulteno (Bib n°242)
  5. 5,0 5,1 Nomorigino laŭ Le Giemble, p. 12.
  6. Dictionnaire étymologique des noms de lieu en France, Librairie Guénégaud, Albert Dauzat kaj Charles Rostaing, 1979, Parizo, isbn=2-85023-076-6 p 119 a
  7. Le Giemble, p. 17-18.
  8. Le Giemble, p. 18-19.
  9. Laŭ Le Patrimoine des Communes du Pays Sud de Dinan
  10. 10,0 10,1 10,2 Fonto.
  11. Fonto por la listo de la urbestroj ĝis en 1995 : Rondel, p. 32-42.
  12. Rondel, p. 62.