Brousse (Creuse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brousse
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Auzances
INSEE kodo 23034 [+]
Poŝtkodo 23700
Kodo laŭ INSEE 23034
Politiko
Urbestro S-ino Anaïs Brunet
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 36 (1 999)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°58′22″N 2°27′24″O  /  45.97278°N, 2.45667°O / 45.97278; 2.45667 (Brousse (Creuse)) (mapo) Koordinatoj: 45°58′22″N 2°27′24″O  /  45.97278°N, 2.45667°O / 45.97278; 2.45667 (Brousse (Creuse)) (mapo)
Alto 595 m - 739 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 3,63 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Brousse en Francio
45° 58′ 22″ Nordo 2° 27′ 24″ Oriento / 45.9727777778 °N, 2.45666666667 °O / 45.9727777778; 2.45666666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brousse (Creuse) [+]
vdr

Brousse estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 36 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio

Brousse etendiĝas sur 3,63 km², kaj havis 36 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 9 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Brousse situas je alteco de 739 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Brousse apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Anaïs Brunet, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj

Ekzistas en Brousse kastelo de la 15-a jarcento kaj preĝejo de la 13-a jarcento.

Administrado

Brousse apartenas al la kantono de Auzances, kies ĉefurbo estas Auzances. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ