Brouwerijmuseum Brugge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brouwerijmuseum Brugge
muzeo
Lando Belgio vd
Koordinatoj 51° 12′ 9″ N, 3° 13′ 29″ O (mapo)51.202493.22465Koordinatoj: 51° 12′ 9″ N, 3° 13′ 29″ O (mapo)
Brouwerijmuseum Brugge (Belgio)
Brouwerijmuseum Brugge (Belgio)
DEC
Brouwerijmuseum Brugge
Brouwerijmuseum Brugge
Situo de Brouwerijmuseum Brugge
Map
Brouwerijmuseum Brugge
vdr
Verbrand Nieuwland. La eksa maltejo kaj muzeo troviĝas maldekstre.

La Brouwerijmuseum Brugge (Bierfareja Muzeo de Bruĝo) establiĝis en 1990 de la senprofitdona asocio Vereniging voor Brouwerijgeschiedenis 't Hamerken (Asocio por bierfareja historio La Marteleto) en Bruĝo, Belgio. La asocio fondiĝis en 1988; ĝia celo estas konservado kaj protektado de la bruĝa bierfareja heredaĵo.

Origine la muzeo estis instalita en la malnova maltejo de la bierfarejo De Gouden Boom (postsekvanto de 't Hamerken), inter Langestraat kaj Verbrand Nieuwland, apud la urbocentro.

La kreo de muzeo en tiu konstruaĵo havis duoblan celon:

  • Unue, la reuzo de la ne plu uzata maltejo donis al ĝi novan funkcion, samtempe konservante la konstruaĵon kaj la maŝinaron, kiuj malmulte ŝanĝiĝis ekde la konstruo en 1902 fare de Jules Vanneste. La maltejo funkciis ĝis 1976.
  • Dua celo estis la instalado de muzeo. La diversaj etaĝoj havis surfacon de ĉirkaŭ 1100 m², sufiĉe grandan por montri la kompletan procedon de bierfarado, kun la malnovaj maŝinoj kaj instalaĵoj.

Kiam Palm Breweries en 2005 transprenis De Gouden Boom, la muzeo devis serĉi alian ejon kaj ekde tiam ĝin gastigas Bierfarejo De Halve Maan je Walplein.

En 2006 la tuto estis revendita al domkonstruisto. Li malkonstruis la bierfarejon, sed la maltejo estis protektita kiel monumento[1] kaj grandparte konservita. Tamen, la integriĝo en novaj loĝejoj malfaciligas la reuzadon kiel muzeon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]