Brova penelopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brova jakuo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brova jakuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Kokoformaj
Familio: Kracedoj
Genro: Penelope
Specio: P. superciliaris
Penelope superciliaris
(Temminck, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brova penelopo, Brova jakuoJakupembo, Penelope superciliaris, estas neotropisa specio de Jakuo, sudamerika kokoforma birdo de la familio de Kracedoj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en sekaj regionoj de nordorienta Brazilo nome en cerado kaj kaatingo, same kiel ĉe sudorienta Brazilo; ankaŭ ĉe pantanal kaj apuda sudorienta Amazona Baseno. Ĝi troviĝas ankaŭ en orienta Paragvajo kaj plej nordorienta Argentino, kaj orienta Bolivio ĉe Pantanal.[1]

Distingiĝas je tri subspecioj:

  • Penelope superciliaris jacupemba Spix, 1825
  • Penelope superciliaris major Bertoni, 1901
  • Penelope superciliaris superciliaris Temminck, 1815

Biologio[redakti | redakti fonton]

La Brova penelopo vivas en etaj aroj po tri aŭ kvar uloj kaj loĝas en arbaraj bordoj, arbetaroj kaj kaatingoj. Ofte ĝi nestas surbranĉe super riveroj. Se ne estas ĉasta, ĝi toleras homan proksimecon kaj povas troviĝi eĉ ĉe la urbo Rio de Janeiro, ĉe lokoj kiaj la Riodeĝanejra Botanika Ĝardeno aŭ la apuda Arbaro Tijuka.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas 55 cm longaj birdoj, malhelaj kun rimarkinda nuda ruĝa mentonsako. Temas pri tre malhelbruna kokeca birdospecio. La vosto estas longa. Estas blanka skvameco ĉe la brusto formata de helaj plumobordoj. La irisoj estas ruĝaj kaj la kruroj grizecaj. Nomiga trajto estas hela superokula bordo (brovo) de la nuda vizaĝo kiu povas esti blankeca al sablokolora.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johan & Christian Dalgas Frisch, Aves Brasileiras e Plantas que as atraem, São Paulo, authors' edition, 3rd. ed., 2005, ISBN 85-85015-07-1, pp.58/59
  2. José Felipe Monteiro Pereira, Aves e Pássaros Comuns do Rio de Janeiro, Rio de Janeiro, Technical Books Editora, 2008, ISBN 978-85-61368-00-5, p. 47

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]