Brovalaŭdo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brovalaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Chersophilus
Specio: Ch. duponti'
Dunomo
Chersophilus duponti
(Vieillot , 1820)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La BrovalaŭdoDuponta alaŭdo (Chersophilus duponti), estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kaj la ununura alaŭdo de la genro Chersophilus. Tiu reproduktiĝas en multe de norda Afriko, el Alĝerio al Egiptio, kaj en Hispanio kaj Francio. Ĝi estas nemigranta loĝanto.

Temas pri birdo de malferma sableca duondezertoj aŭ stepoj kun iom da herbo. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 3-4 ovojn. La manĝo estas semoj kaj insektoj.

Kiel plej parto de aliaj alaŭdoj, la Brovalaŭdo estas nedistingebla specio surgrunde. Ĝi estas 17-18 cm longa, svelta, kun longa kolo, longaj kruroj kaj fajna iomkurba beko. Ĝi havas mallarĝan palan kronostrion kaj malhelan brustostrion.

Estas du rasoj. C. d. duponti de Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko estas ĉefe brungriza supre kaj pala sube. C. d. margaritae, kiu okupas plej parton de la resto de la afrika teritorio, havas ruĝecajn subajn partojn.

Temas pri tre timida specio, kiu forkuras kaŝi se ĝenata. Ties kanto estas naza fajfado, farita ĉefe dum mateniĝo aŭ krepusko.

Tiu birdo ricevas duan nomon laŭ la franca naturalisto Leonard Puech Dupont, kiu unue kolektis specimenon.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj