Insulo Brownsea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brownsea)
Insulo Brownsea
angle Brownsea Island
Insulo
Insulo Brownsea
Oficiala nomo: Insulo Brownsea
Lando  Britio
Ŝtato  Anglio
Regiono South West
Shire County Dorset
Situo Insulo Brownsea
 - koordinatoj 50° 41′ 24″ N 01° 58′ 16″ U / 50.69000 °N, 1.97111 °U / 50.69000; -1.97111 (mapo)
Areo 2,0234 km² (202,34 ha)
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo BH13
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Anglio
Vikimedia Komunejo: Brownsea Island
Retpaĝo: www.nationaltrust.org.uk/brownsea-island
Map

La Insulo Brownsea (nune tradukebla al Bruna Maro, ankaŭ arkaike konata kiel Branksea) estas la plej granda el la insuloj ĉe Poole Harbour en la kantono Dorset, Anglio. La insulo estas posedo de la National Trust. Multe el la insulo estas malferma al la publiko kaj inkludas areojn de arbaro kaj de makiso kun ampleksa vario de naturo, krom klifoj el kiuj videblas super Poole Harbour kaj la Insulo Purbeck.

La insulo estas konata ĉar estis hejmo de la unua kampadejo de la skoltismo en 1907. Aliron oni faras ĉu per publika pramo aŭ per privata ŝipo; en 2002 ekzemple la insulo ricevis 105,938 vizitantjon. La nomo de la insulo devenas el anglosaksa Brūnoces īeg = "Insulo de Brūnoc".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Insulo Brownsea.
Arbaroj de la Insulo Brownsea.

La Insulo Brownsea kuŝas en Poole Harbour ĉe la urbo Poole en Dorset, Anglio. Ĝi estas la plej granda el ok insuloj en la haveno. La insulo povas esti atingita per unu al la publikaj pramoj aŭ per privata ŝipo. Estas kajo kaj malgranda doko ĉe la ĉefa kastelo. La insulo estas 2.4 km longa kaj 1.2 km larĝa kaj konsistas el 202.34 ha de arbaro (pino kaj kverko), makiso kaj salakvaj marĉoj.[1]

La tuta insulo, escepte la preĝejo kaj aliaj konstruaĵoj kiuj estas luataj aŭ administrataj de triaj partoj, estas poosedo de la National Trust. Plej konstruaĵoj estas situantaj ĉe la malgranda haveneto. La norda parto de la insulo estas Naturrezervejo administrata de Dorset Wildlife Trust kaj estas grava habitato por birdoj; tiu parto de la insulo havas limigitan publikan aliron. Malgranda parto de la sudoriento de la insulo, kun la Kastelo Brownsea, estas uzata de la John Lewis Partnership kiel hotelo por stabanaro, kaj ne malfermas al la publiko.

La insulo formas parton de la paroĥo Studland en la distrikto Purbeck. .[2][3]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Skoltismo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brownsea Island National Trust Guide, 1993
  2. (2006) OS Explorer Map OL15 - Purbeck & South Dorset. Ordnance Survey. ISBN 978-0-319-23865-3.
  3. Election Maps. Ordnance Survey. Alirita 2010-03-31.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Drew, Gregory. (1995) A history of Brownsea Island. Dorset County Library. ISBN 0852167652.
  • Legg, Rodney. (2005) The Book of Poole Harbour and Town. Halsgrove. ISBN 1-84114-411-8.
  • Sydenham, John. (1986) The History of the Town and County of Poole, 2‑a eldono, Poole: Poole Historical Trust. ISBN 0-9504914-4-6.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2012-05-24 per Archive.today