Brozas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Brozas en sia provinco

Brozas estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas brocenses. La censita populacio en 2008 estis de 2.155 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Brozas estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 411 m; je 51 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 32 km de Portugalio. La surfaco de ties teritorio estas de 398,84 km². Brozas limas kun la teritorioj de Navas del Madroño, Arroyo de la Luz, Cáceres, Aliseda, Herreruela, Villa del Rey kaj Alcántara.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj fruktoĝardenoj kie estas putoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj). Lastatempe estas ankaŭ servoj pro relativa proksimeco de la provinca ĉefurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografio[redakti | redakti fonton]

Norde estas ebenaĵo sed kie hegemonias grandaj rokoj de granito. La averaĝa alto estas de ĉirkaŭ 400 m, kaj plej alte en la monteto sur kiu troviĝas la vilaĝo, kun maksimuma alto de 418 m. Sude estas la ebenaĵo nomita "Llanos de Cáceres", kie la alteco descendas krute ĝis 370-380 m. Alia descendo atingas la riveron Salor, suda limo de Brozas, kiu troviĝas profunde je ĉirkaŭ 340 m de alteco.

Klimatologio[redakti | redakti fonton]

La klimato estas de tipo mediteranea, kun averaĝa temperaturo de 16,4 °C kaj averaĝa pluveco de 460 L/m².

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Brozas estas dividita en du basenoj: norde de la linio inter Cabeza de Araya kaj Brozas, la akvoj fluas al rivero Taĵo. Sude de tiu linio la akvoj fluas al la rivero Salor, alfluanto de la Taĵo. Krome estas multaj putoj kaj fontoj ĉefe en la nordo de la teritorio, krom multaj artefaritaj lagunetoj, konstruitaj por trinkejoj de gregoj, inter kiuj elstaras la Charca de Brozas, enorma etendo de akvo de pli da 50 hektaroj.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro estas hegemoniata de la mediteranea tipo, kun abundo de anzinoj kaj korkokverko. En kelkaj zonoj estas makiso, kun esto de dornaj arbustoj, timiano kaj genisto aŭ mirtoj (Myrtus communis). Ĉe rojoj estas atlantikaj specioj kiaj frakseno kaj celtido.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la faŭno elstaras la kutimaj specioj de ĉaso malgranda, kiaj perdriko, leporo kaj kuniklo.

La ebenaĵo de Brozas estis ĉiam zono de otidoj (Otis tarda) kaj aliaj stepbirdoj (malgranda otido, trielo). Abundas la blanka cikonio kaj foje videblas kelkaj ekzempleroj de nigra cikonio. Tiu nestumas en la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵoj; tiu ĉi, en la korkokverkaroj.

La gruoj kaj la kolomboj venas ĉiujare al la sezono de la vontra kverkoglano kaj la turturoj al la somera tritiko. La vaneloj kaj multaj anasedoj vintrumas tie.

Inter rabobirdoj elstaras la turfalko (Falco tinnunculus), la milvoj kaj la botaglo.

Lastatempe videblas ekzempleroj de aproj kaj ikneŭmonoj, specioj ĝis nun neviditaj en la municipo. Ne raras la Sovaĝa kato (Felis silvestris) kaj la genoto (Genetta genetta).

Ĝi la 1960-aj jaroj oftetis lupoj, forigitaj nun pro amasĉasado. Ĝis ankoraŭ 1791 oni premiis ĉiujn felojn, iam de lupo kontraŭ kvar dukatoj, de lupino kontraŭ ok kaj de lupido kontraŭ du. Nuntempe plue abundas vulpoj (Vulpes vulpes).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis prahistoria setlejo kion pruvas la ekzisto de la Dolmeno de Aldonza. En Brozas oni trovis steleon el granito, tio estas tomboŝtono dekorita per bildoj de ŝildo, lanco kaj glavo, tre verŝajne armilaro aŭ simbolo de militisto; ĝi estas data el la Bronzepoko.

Brozas:steleo

Kelkaj ŝtonskribaĵoj transmitis la ekziston de antaŭromiaj kultoj kiel tiuj dediĉitaj al Bandia kaj al Navia.

Ŝoseo romia-mezepoka trapasis la municipon, kiu estis devena el Cáceres kaj direktis al Alcántara, el kiu ankoraŭ konserviĝas kelkaj eroj.

En la 13a jarcento formiĝis gravan judan kvartalon. La vilaĝo estis sidejo de la Ordeno de Alcántara.

Inter la gravuloj de la vilaĝo elstaras Fray Nicolás de Ovando (unua Guberniestro de Ameriko, anstataŭanto de Kolumbo), Francisco Sánchez de la Brozas "El Brocense" (gramatikisto kaj pensulo de la 16a jarcento, laŭ kiu nomiĝas famaj kaj tradiciaj mezlernejo kaj kultura institucio de Cáceres), la dominikano Manuel Amado, Casimiro Ortas (la plej fama aktoro de la unua duono de la 20a jarcento en Hispanio kaj Ameriko), la arkitektoj Bartolomé Pelayos, Juan Bravo kaj Juan Escandón kaj la forĝistoj Mauricio Vinagre kaj Cayetano Polo (aŭtoroj de la kradoj de la katedralo de Coria).

En Brozas vivis kelkajn sezonojn la elstara lingvisto Antonio de Nebrija, kiam li estis je la servo de la Granda Superulo de la Ordeno de Alcántara Juan de Zúñiga Pimentel, kaj en Brozas loĝis la reston de sia vivo lia filo Marcelo de Lebrija, kiu estis superulo de la Ordeno de Alcántara.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Preĝejo de Santa María la Mayor (16a jarcento), estas unu de la plej grandaj de la lando, de stilo de gotika kaj plano renesanca. Ene estas barokaj ornamaĵoj, tomboj, kun blazonoj de elsatraj brozasanoj. La ĉefa kapelo montras retablon barokan el ligno senkolorigita de la 18a jarcento, verko de Bartolomé de Jerez. Estas ankaŭ skulptaĵo de la Virgulino kun Jesuo.
  • La Preĝejo de la Sankta Martiroj kun deveno el ermitejo dediĉita al Sankta Sebastiano kaj al Sankta Fabiano, ampleksiigita en 1495 de la Katolikaj Gereĝoj sen turo kaj parto de la navo, kiun oni faris nur laŭ planoj de 1964.
  • La Kastelo (konata populare kiel "la Palaco"), konstruaĵaro de diversaj epokoj situa en la plej alta zono de la populacio, kiu enhavas jenon: ĉefturo, stalaro, ĉambroj ĉirkaŭ portika korto, cisterno ktp. Jam ekzistis en 1397, kiam klopodis rabi ĝin la portugala armeo de la reĝo Johano la 1-a de Portugalio. En 1413 Don Pedro de Aragón konkeris la vilaĝon kaj detruis la konstruaĵon escepte la ĉefturon kiu ankoraŭ konserviĝas aktuale.
  • Proksime de la kastelo troviĝas la Monaĥejo de Comendadoras, konstruita en la 16a jarcento en stilo renesanca.
  • La Monaĥejo de Nuestra Señora de los Remedios, malbone konservata, el la 17a jarcento kaj de baroka stilo.
  • Estas palaceca arkitekturo, kiel tiu de la domoj de Bravo, Flores, Flores Montenegro, Mendoza Escalante, Paredes, Grafoj de Canilleros, Argüellos, Marqués del Reino, kaj tiu de Francisco Sánchez de las Brozas, de la Encomienda aŭ tiu de la Gramatikistoj (kie loĝis Antonio de Nebrija).
  • Eksterurbe la Monaĥejo de la Franciskanoj de Nuestra Señora de la Luz elstaras pro la klostra korto kaj navo de la monaĥeja kapelo.
  • Brozas havas kelkajn ermitejojn kiel tiu de Sankta Johano (de la 15a jarcento kaj stilo de gotiko); Sankta Barbara, La Soleco, Sankta Lucia, Sankta Antonio, Humilladero kaj La Bona Jesuo. Plej for estas tiuj de Sankta Gregorio kaj de la Patro Porĉiama.