Bruĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bruĝo (Brugge)
Map of bruges in belgium.PNG
Mapo de la municipoj en la provinco
BruggeLocatie.png
Blazono
Brugge-wapen.jpg
Bazaj informoj
provinco: Okcidenta Flandrio
geografia situo: 51° 12’ N, 3° 13’ E
areo: 138,4 km²
loĝantoj: 117.377 (2014-01-01)
loĝdenso: 848,09 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 8000, 8200, 8310, 8380

Bruĝo (nederlande: Brugge) estas komunumo en Belgio, unu el la 133 komunumoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1128. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Bruĝo estas konsiderata unu el la plej belaj urboj de Eŭropo.

Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Okcidenta Flandrio en la Flandra Regiono. Ĝi situas en la nordokcidento de Belgio.

Ekde 1971 la komunumoj Assebroek, Dudzele, Koolkerke, Lissewege, Sint-Andries, Sint-Jozef, Sint-Kruis, Sint-Michiels, Sint-Pieters, Zeebrugge kaj Zwankendamme apartenas al Brugge. Steenbrugge estas loĝkvartalo en la sudo de Assebroek.

La historia urbocentro estas Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas ovo-forma kaj proksimume 430 hektarojn granda. La areo de la tuta urbo sumiĝas al pli ol 13.840 hektaroj, inkluzive de 1.075 hektaroj de la marbordo, ĉe Zeebrugge (la haveno de la urbo, kies nomo signifas "Bruĝo ĉe la maro").

Kune kun kelkaj aliaj kanal-bazitaj nordaj urboj, kiel ekzemple Amsterdamo, ĝi foje estas referita kiel "La Venecio de la Nordo". Vidu artikolon Bruĝaj kanaloj.


Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj signoj de la homa loĝado sur la nuna teritorio de Bruĝo datiĝas de la 2-a jarcento, kiam estis gaula-romia setlejo. La nomo de Bruĝo estis unue menciita inter 850 kaj 875. Inter la 9-a kaj 12-a jarcento la urbo danke al la grava haveno kreskis ĝis internacia komerca centro.

En 1089 Bruĝo estis proklamita ĉefurbo de la Graflando Flandrio kaj ekde la 13-a ĝis la 15-a jarcento Bruĝo povis esti konsiderita la ekonomia ĉefurbo de nordokcidenta Eŭropo. Pro ĝia graveco en Bruĝo ekestis la unua borso en la mondo.

Mapo de Bruĝo el 1562 desegnita de Marcus Gerards.

La 14-a jarcento estis la ora epoko de Bruĝo. Tiutempe la urbo havis 46.000 loĝantojn. La urbo plivastiĝis kaj estis konstruita dua remparo sur kiu ankoraŭ nun restas videblaj pluraj pordegoj. La burgonja dinastio elektis Bruĝon kiel sian rezidejon kaj altiris multajn elstarajn artistojn, inkluzive de pentristoj kaj arkitektoj. Tiu rezultis en grandega riĉiĝo de la urbo el arkitektura, arta kaj kultura vidpunkto. La monumenta urbodomo estas bona ekzemplo, sed ankaŭ multaj imponaj preĝejoj kaj domoj datiĝas de tiu periodo.

La morto de Maria de Burgonjo (1457-1482) estis turnopunkto. La burgonjanoj forlasis la urbon kaj alproksomiĝis la fino de Bruĝo kiel internacia komerco centro. Antverpeno transprenis tiun rolon dum jarcento kaj Bruĝo ruiniĝis. De 1592 ĝis 1713 la hispana reĝo ankaŭ estis grafo de Flandrio. Tiu hispana regado, akompanita de kelkaj religiaj militoj, pli trenis la urbon en la abismon.

Al tio sekvis la aŭstria regado, la anekso de Francio, la kunigo kun Nederlando kaj en 1830 la sendependeco de Belgio. Inter 1600 kaj 1885 Brugge apartenis al la plej malriĉaj urboj de la regiono. La industria revolucio alportis al Bruĝo nur ioman ŝanĝon.

Finfine, estis la franclingva romano Bruges-la-Morte (Bruĝo la mortinta) de Georges Rodenbach, kiu denove famigis la urbon. En tiu libro Bruĝo estis priskribita kiel malriĉiĝinta sed mistera kaj tio kondukis al subita inversio en la internacia intereso. La historia heredaĵo estis remalkovrita (ankaŭ danke al la multaj britoj kiu tiutempe loĝis en Bruĝo) kaj konstruo de la haveno de Zeebrugge en 1896 ankaŭ metis ekonomian bazon por revivigo. La ekspozicio de pentraĵoj de Jan Van Eyck, Roger van der Weyden, Hans Memling kaj aliaj (la t.n. Flandraj Primitivoj) en 1902 estis la impeto por la forta kultura kaj turisma disvolviĝo kiu karakterizas la urbon ĝis nun.

Dum la du mondmilitoj Bruĝo ne spertis grandajn detruojn. En 1971 la teritorio de la urbo estis pligrandigita per kunfandiĝo kun la ĉirkaŭaj komunumoj. En 2000 la urbocentro iĝis Monda heredaĵo de Unesko kaj dum 2002 Bruĝo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de ter-uzo en Bruĝo.

La areo en kiu Bruĝo kreskis kuŝas je la rando de la poldero, ĉirkaŭ 15 km de la Norda Maro.

Brugge havas ok partkomunumojn, ses - Bruĝo, Sint-Andries, Sint-Michiels, Assebroek, Sint-Kruis kaj Koolkerke - havas urban karakteron kaj du - Dudzele kaj Lissewege - estas karakterizitaj de unuflanke kampara kaj aliflanke haveno-rilata pejzaĝo. La historia urbocentro - la tiel nomata ovo ene de la remparo - havas la plej altan loĝdensecon. Ankaŭ kvartaloj najbaraj al la urbocentro ofte havas altan densecon, kelkfoje pli altan ol iuj kvartaloj en la centro.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Partkomunumoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la partkomunumoj

Tra la jaroj, la areo de la urbo konsiderinde grandiĝis. Malsupre estas superrigardo de la aneksitaj komunumoj kaj kvartaloj (montrita estas la jaro en kiu la aneksado okazis).

Nur la komunumoj aneksitaj en 1971 estas nomitaj partkomunumoj.

# Nomo Surfaco
(km²)
Loĝantoj
(31/12/2012)
I




Bruĝo
- Centro (t.n. ovo)
- Kristus-Koning
- Sint-Jozef
- Sint-Pieters

4,30
1,01


37.283
19.741
4.603
5.359
7.580
II Koolkerke 4,17 3.360
III Sint-Andries 20,65 19.589
IV Sint-Michiels 11,62 12.130
V Assebroek 8,52 19.532
VI Sint-Kruis 13,77 15.955
VII Dudzele 21,92 2.545
VIII



Lissewege
- Lissewege
- Zeebrugge
- Zwankendamme

11,44


7.184
2.417
4.094
673
Fonto: Urba jarraporto 2012

Periferiaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

a. Blankenberge
b. Zuienkerke
c. Jabbeke
d. Zedelgem

 

e. Oostkamp
f. Beernem
g. Damme
h. Knokke-Heist

Klimato[redakti | redakti fonton]

temperaturo dum julio inter 1988 kaj 2007.
precipitaĵo dum la somero inter 1988 kaj 2007.

En Bruĝo regas modera klimato, influata de la apuda maro. Vintro estas relative milda kaj somero estas sufiĉe freŝa. La Golfa Marfluo de la Atlantika Oceano varmiĝas la Nordan Maron. La okcidenta kaj sudokcidenta ventoj estas tial pli mildaj. Dum vintro la meza temperaturo estas ĉirkaŭ 2 °C, dum somero 20 °C.

La plej humidaj monatoj de la jaro normale estas aŭgusto, oktobro, novembro kaj decembro, sed dum la tuta jaro eblas multa pluvo. La plej sunplenaj monatoj estas majo ĝis aŭgusto.

Demografio[redakti | redakti fonton]

De la 117.577 loĝantoj je la 1a de januaro 2013, estis 57.050 viroj kaj 60.527 virinoj. Estis 22.705 bruĝanoj en la aĝogrupo de 0 al 19 jaroj, 68.832 en la aĝogrupo de 20 al 64 jaroj, kaj 26.040 +65-jaruloj. La urbo havis 52.776 familiojn kaj 4962 personoj havis eksterlandan ŝtatanecon. Dum 2013 estis 1023 naskiĝoj kaj 1277 mortoj.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Fonto: NIS (Nacia Statistika Instituto) - Rim.: 1806 ĝis 1970=popolnombradoj; ekde 1971=enloĝantoj je la 1-a de januaro
  • 1899: Anekso de Sint-Pieters-op-den-Dijk kaj partoj de Dudzele, Koolkerke, Lissewege kaj Uitkerke (+ 20,97 km² kun 2984 enloĝantoj)
  • 1901: Anekso de partoj de Heist, Lissewege, Sint-Andries kaj Uitkerke (+ 3,90 km² kun 465 enloĝantoj)
  • 1932: Anekso de parto de Lissewege kaj Zuienkerke (+ 5,73 km² kun 732 enloĝantoj)
  • 1956: Anekso de parto de Sint-Michiels (+ 0,16 km² kun 24 enloĝantoj)
  • 1971: Anekso de Assebroek, Dudzele, Koolkerke, Lissewege, Sint-Andries, Sint-Kruis kaj Sint-Michiels kaj partoj de Heist, Loppem en Oostkamp; cedo de parto al Oostkerke (+ 95,54 km² kun 65.903 enloĝantoj)
  • 1977: cedo de parto al Damme (- 2,75 km² kun 367 enloĝantoj)

Turismo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Domoj kun ŝtuparforma gablo en Dweersstraat.
La Prinsenhof (princa korto, nun kvinstela hotelo Dukes' Palace.
Vido al Rozenhoedkaai, kun fone la belfrido.
Dijver, kun fone la turo de la preĝejo de Nia Sinjorino kaj antaŭe kelkaj tipajcignoj.
La Kruispoort.
La belfrido.
La urbodomo.
La Gruuthuse-muzeo.

Bruĝo estas hodiaŭ plej konata kiel historia urbo kun multaj kulturaj heredaĵoj. La historia centro estas bone konservita. La nuna aspekto de la urbo tamen estis forte influita de la intereso en la Gotika Reviviĝo en la 19-a jarcento. Multaj konstruaĵoj estis poste ornamitaj, restarigitaj aŭ rekonstruitaj en novgotika stilo. La kanaloj, la historio kaj la vendejaj stratoj allogas multajn homojn.

Por la turistoj la urbocentro havas centon da hoteloj kun pli ol 8300 litoj. La junulargastejoj havas plian 1300 litojn.

La multaj restoracioj kaj butikoj celantaj la turistojn, tamen, parte forpŭsas la loĝantojn, ĉefe en la turisma kvartalo, la t.n. ora triangulo (kies pintoj estas Stacidomo - 't Zand - Markt).

Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Civila heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉie en la urbo estas historiaj konstruaĵoj. La du ĉefaj placoj de la urbocentro estas:

  • La komerca ĉefplaco Markt, kun la belfrido kaj pluraj novgotikaj konstruaĵoj, i.a. la Provinca Palaco (kie ĝis la fino de la 18-a jarcento troviĝis la 'akvohalo', kovrita haveno).
  • La administra ĉefplaco Burg kun i.a. la urbodomo kaj la eksa juĝejo, ĝis la Franca Revolucio la administra centro de la Brugse Vrije, la kampara cirkaŭajo de Bruĝo.
Religia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Apud la duonreligia Beginejo Ten Wijngaerde la ĉefaj religiaj konstruaĵoj estas:

  • La Baziliko de la Sankta Sango kaj (sub la Crowne Plaza Burghotel) la fundamentoj de la malkonstruita Katedralo de la Sankta Donatiano de Reims je Burg.
  • La preĝejo de Nia Sinjorino (Onze-Lieve-Vrouwekerk)
  • La Katedralo

En kaj ekster la urbocentro estas dekoj da preĝejoj kaj monaĥejoj, de tre malnovaj ĝis modernaj. Pluraj monaĥejoj jam malaperis aŭ ricevis alian uzon pro manko de monaĥoj. Ankaŭ por la ne plu bezonataj preĝejoj oni arde serĉas alian destinon.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Urbaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

La bruĝaj muzeoj estas dividitaj en tri grupojn:

  • Belartoj de la 15-a ĝis la 21-a jarcento:
    • Groeningemuseum
    • Arentshuis
  • Bruggemuseum, la grupnomo por 11 historiaj muzeoj:
    • Arĥeologia muzeo
    • Belfrido
    • Brugse Vrije
    • Gentpoort
    • Gruuthuse-muzeo (nun fermita pro renovigaj laboroj)
    • Muzea parto de la preĝejo de Nia Sinjorino (Onze-Lieve-Vrouwekerk)
    • Urbodomo
    • Foklora Muzeo (Museum voor Volkskunde)
    • Guido Gezelle-muzeo
    • Sint-Janshuismolen kaj Koeleweimolen ([[Ventmuelejo|ventmuelejoj)
  • Hospitalmuzoj:
    • Memling-muzeo
    • Potterie

Kelkaj religiaj konstruaĵoj, ekzemple la katedralo, ankaŭ havas muzeon.

La katedralo.
Privataj muzeoj[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj jaroj ekestis pluraj privataj muzeoj:

Kulturo kaj distro[redakti | redakti fonton]

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Multaj bieroj kaj manĝaĵoj uzas la marknomon Brugge, kvankam ili nur malofte estas produktitaj en la urbo.

Restoracioj kaj trinkejoj[redakti | redakti fonton]

Abundas trinkejo kaj manĝejoj. En la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo estas pluraj restoracioj kun du aŭ tri Michelin-steloj.

Teatroj kaj koncertejoj[redakti | redakti fonton]

Koncertejo.

La ĉefaj ejoj estas Concertgebouw (koncertejo, 1300 sidlokoj) kaj Stadsschouwburg (urba teatro, 700 sidlokoj).

Malpli grandaj estas i.a. Biekorf, De Dijk, De Werf, Het Entrepot, Magdalenazaal.

Kinejoj[redakti | redakti fonton]

La unua filmprezentado en Bruĝo okazis la 5-an de septembro 1896 en De Gouden Arend, Vlamingstraat 46, kontraŭe de la urba teatro.

Dum la pasintaj jardekoj la kinejoj unu post la alia malaperis. En la urbocentro restas Cinema Lumière, ekster la centro (en Sint-Michiels) estas Kinepolis.

Parkoj[redakti | redakti fonton]

Het Minnewater kaj la samnoma parko.

La plej malnovaj parkoj estas la remparo, kiu ĉirkaŭas la urbocentron, kaj la Botanika ĝardeno (oficale Koningin Astridpark), ambaŭ kreitaj en la 19-a jarcento. Al tiuj aldoniĝis ekde la 1970-aj jaroj pluraj malpli grandaj parkoj, eksaj privataj parkoj, restaĵoj de malaperintaj monaĥejo aŭ sur tereno de eksaj fabrikoj. Ankaŭ ekster centro estas grandaj parkoj.

Bibliotekoj kaj arĥivoj[redakti | redakti fonton]

La nova konstruaĵoj de la Ŝtata Arĥivo (Rijksarchief) je Predikherenrei (Coupure).

Ĉefa urba biblioteko estas Biekorf (nomita laŭ revuo kiun fondis Guido Gezelle) kun modernaj kaj historiaj librokolektoj. Ĝi havas 12 filiojn dise en la urbo. Tolhuis estas provinca biblioteko, interesa pro sia kolekto Westflandrica (dokumentoj pri Okcidenta Flandrio). Estas kelkdekaj privataj kaj duonpublikaj bibliotekoj (ligitaj al lernejoj, monaĥejoj...), konsulteblaj post interkonsento.

Bruĝo gastigas urban (je Burg), provincan (en Sint-Andries) kaj ŝtatan (je Predikherenrei) arĥivojn. Krome estas pluraj privataj kaj specialigitaj arĥivoj.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Bruĝo havas regionan gazeton, la Brugsch Handelsblad (Bruĝa komerca gazeto), fakte regiona eldono de la Krant van West-Vlaanderen (Gazeto de Okcidenta Flandrio). Krome tutflandraj tagaj gazetoj kiel Het Nieuwsblad kaj Het Laatste Nieuws enhavas paĝojn kun novaĵoj el la regiono.

Estas kelkaj lokaj radiostacioj kaj televida stacio Focus por la norda kaj okcidenta parto de la provinco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bruĝo estas grava ekonomia centro. La urbo havas, post Antverpeno kaj Gento, la plej altan nombron da laborpostenoj en Flandrio: pli ol 74.000 en 2012. De la profesi-aktiva loĝantaro (20-64-jara) en 2012 73,3% profesie laboris. La 1-an de januaro 2013 Bruĝo havis 3.618 labor-serĉantojn, aŭ proksimume 6,6% de la laborforto, el kiuj 36% longtempe.

La meza jara enspezo je persono estis 17.847 eŭroj en 2011.[1]

Haveno[redakti | redakti fonton]

La Elly Mærsk, unu el la plej grandaj kontenerŝipoj en la mondo.

La marhaveno de Bruĝo, kutime nomata Zeebrugge, estas la plej granda laborprovizanto de Bruĝo, multe pli granda ol la turismo. Ĉefaj trafikoj estas konteneroj kaj novaj aŭtoj.

Aliaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

En la industriaj zonoj de la urbo estas multaj etaj ĝis mezgrandaj entreprenoj kiuj aktivas loke, nacie kaj internacie. Post la malapero de Philips, kiu dum jardekoj havis televidilo-fabrikon en la urbo, restas nur du filioj de gravaj multnaciaj entreprenoj: Bombardier Transportation (fervojaj veturiloj) kaj Dana Corporation (transmisioj por pezaj veturiloj).

Sude de la urbo, jam delonge estas planata zono por ĉefsidejoj kaj esplorejoj de altteĥnologiaj entreprenoj. Tiu projekto, nomita Chartreuse, pro politikaj kaj administraj kialoj daŭre restas plano.

Butikumado[redakti | redakti fonton]

Noordzandstraat, kun dekstre la enirejo de Zilverpand.

La ĉefaj komercaj stratoj en la urbocentro estas la du paralelaj stratoj kiuj konektas 't Zand kaj Markt: norde Noordzandstraat kaj Geldmuntstraat, sude Zuidzandstraat kaj Steenstraat. Inter tiuj du aksoj estas Zilverpand, iama mezlernejo, nun kuno de subtera parkejo, stratnivelaj vendejoj kaj supraj loĝejoj.

Ekster la centro troviĝas vendejoj laŭlonge de la ĉefaj vojoj, ekzemple je Maalsesteenweg kaj Sint-Pieterskaai, kaj en kelkaj vendejaj zonoj, ekzemple Fort Lapin, Hoge Express kaj Express Park.

Trafiko kaj transporto[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj aŭtovojoj kaj fervojoj en Bruĝo.

Aŭtovojoj[redakti | redakti fonton]

Sude de Bruĝo estas la E40-aŭtovojo kiu oriente ligas la urbon kun Gento kaj Bruselo kaj en la alia direkto sekvante la marbordon kun Francio. La E403, daŭrigo de la Expressweg (N31) el Zeebrugge, ligas la regionon al sudaj urboj Kortrijk, Tournai kaj Lille. Norde de la urbo komencis konstrulaboroj por plibonigi la konekton de la haveno kun la E34 en la direkto de Antverpeno.

La N351 (Bevrijdingslaan) iĝu, post konstruo de kelkaj aldonaj pontoj, la preferata konekto inter la aŭtovojoj kaj la urbocentro.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa stacidomo troviĝas je la sudokcidenta rando de la urbocentro. Estas kelkaj etaj trajnhaltejoj sur la fervojo linio al Zeebrugge.

Ekde Bruĝo estas linio okcidenten al Oostende, nordokcidenten al Blankenberge, norden al Zeebrugge, nordorienten al Knokke-Heist, orienten al Gento kaj Bruselo, kaj suden al Kortrijk Sur la gravaj linioj estas almenaŭ du rapidaj trajnoj hore.

Kanaloj[redakti | redakti fonton]

La Koningsbrug-ponto super la Spiegelrei, kun fone la Poortersloge.

Nun sur la urbocentraj bruĝaj kanaloj nur veturas turismaj ŝipetoj. La plej grandaj (Langerei kaj Coupure) ĝis en la 20-a jarcento estis uzitaj por vartransporto. Ankaŭ la kanalo al Damme kaj Sluis nur utilas al turismo. La interna haveno de la urbo estas konektita al la maro per kanaloj al Zeebrugge kaj Oostende. Enlanden la nura konekto estas la kanalo al Gento. Ĝi estis plilarĝita kaj uzebla por larĝaj barĝoj ekde Beernem, sed la modernigo inter Beernem kaj la interna haveno de Bruĝo dum jardekoj estis prokrastita, ĉar estis planoj por tute nova kanalo norde de la urbo. En 2014 oni finfine konkludis ke tuj projekto estas teknike kaj finance apenaŭ realigebla kaj la flandra registaro intencas rapide modernigi la restantan parton.

Flughavenoj[redakti | redakti fonton]

Bruĝo ne havas flughavenon. Plej proksima, je 25 kilometroj, estas tiu de Oostende (Middelkerke), sed ĝi ne ofertas regulajn liniojn. Je iom pli ol 100 kilometroj estas la flughavenoj de Bruselo (Zaventem), bone atingebla per trajno, kaj Charleroi, atingebla per privata busservo.

Urba publika transporto[redakti | redakti fonton]

Busstatio 't Zand.

Ĝis 1951 la enurban publikan transporton prizorgis elektraj tramoj. Poste ilin anstataŭis busoj. Eksterurbe unue veturis vapor-, poste dizelaj tramoj; ankaŭ ilin anstataŭis busoj. Estas translima buslinio al Breskens (Nederlando). Tra Zeebrugge pasas la Kusttram kiu priservas la tutan belgan marbordon.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Ĉefkonstruaĵo de la Vives-altlernejo en Sint-Michiels.

Kiel provinca ĉefurbo Bruĝo ankaŭ estas ankaŭ regiona centro por instruado. Estas multaj mez- kaj altlernejoj. Universitaton Bruĝo ne havas, sed kelkaj alternejoj havas kunlaborkontrakton kun universitatoj de Loveno kaj Gento. La Kolegio de Eŭropo ofertas postbakalaŭrajn eŭropajn studojn.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Futbalo[redakti | redakti fonton]

La Jan Breydel-stadiono.

En la sporta mondo Bruĝo estas ĉefe konata pro Club Brugge en Cercle Brugge, du el la plej malnovaj futbalo-kluboj de Belgio. Ekde kelkaj jardekoj ili kune uzas la Jan Breydel-stadionon en Sint-Andries. Tamen, la situo de granda stadiono en dense loĝata kvartalo estas problemiga. Unue estas planita nova stadiono sude de la urbo je Chartreuse, sed nun estas projekto por du stadionoj je Blauwe Toren, norde de la urbo.

Sanservoj[redakti | redakti fonton]

Hospitalo Sint-Jan.

La ĉefaj malsanulejoj de Bruĝo estas Sint-Jan en kvartalo Sint-Pieters (ĝis ĉirkaŭ 1970 establita en la urbocentro) kaj Sint-Lucas en Steenbrugge (nove konstruita en la 1960-aj jaroj).

Religio[redakti | redakti fonton]

Bruĝo estas sidejo de la katolika episkopo de la diocezo de Bruĝo, kun katedralo kaj seminario. Pro manko de pastroj la paroĥoj estas grupigitaj kaj antaŭvideblas kaj baldaŭ pluraj preĝejoj perdos sian funkcion kaj estos reuzataj por aliaj celoj. Simila situacio estas ĉe la monaĥejoj, kiuj iom post iom estas forlasitaj.

En Bruĝo ankaŭ estas reprezentataj kaj havas siajn kunvenejojn multaj aliaj religioj, liberpensuloj kaj framasonoj.

Urbestraro[redakti | redakti fonton]

Ekde 2013 urbestro estas Renaat Landuyt (socialisto). En la elektoj de la 14-a de oktobro 2012 lia partio kun eta diferenco (26,77 kontraŭ 26,56 %) antaŭis la kristandemokratan partion. Ties ĉefa kandidato, Dirk De fauw, iĝis skabeno.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Brugse Zot 2012 091.JPG

La moknomo de la bruĝanoj estas zotten (frenezuloj). Tiun kromnomon ili ŝuldas, laŭ legendo, al Maksimiliano de Aŭstrio, Okaze de sia lukto por aŭtonomeco, la bruĝanoj en 1487 dum iom da tempo malliberigis Maksimilianon. Sekve al tio, li malpermesis al ili la okazigon de jara foiro kaj aliaj festoj. Provante pacigi lin Bruĝo okazigis grandegan feston honore al li kaj demandis permeson denove organizi foiron, kolekti impostojn kaj... konstrui novan frenezulejon. Li respondis: "Fermu ĉiujn pordegojn de Bruĝo kaj vi havos frenezulejon". Loka bierfarejo 'De Halve Maan antaŭ kelkaj jaroj surmerkatigis bieron kun la nomo Brugse Zot.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. A. Van Houtte, De geschiedenis van Brugge
  • V. Vermeersch, Brugge en de zee
  • A. Vandewalle, Brugge, de geschiedenis van een Europese stad
  • M. Ryckaert, Brugge. Historische stedenatlas

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Panoramoj[redakti | redakti fonton]

Brugge Panorama.jpgPanoramo de la urbo, prenita de la belfrido (2009). Panorama 't Zand.JPG360° Panorama de la placo 't Zand (kun la koncertejo). PanoBrug - IMG 6015 - IMG 6019 - 7525x1974 - CLIN 1.jpgLa ĉefplaco Markt. PanoBrug - IMG 6167 - IMG 6171 - 7001x2683 - SLIN 1.jpgLa kanaloj Groenerei (centre) kaj Rozenhoedkaai (dekstre). PanoBrug - IMG 5917 - IMG 5922- 7990x1880 - SLIN 1.jpgVido ekde Rozenhoedkaai. PanoBrug - IMG 6057 - IMG 6060 - 7529x1784 - SLIN.1.jpgLa kanaloj Spiegelrei kaj Langerei. PanoBrug - IMG 6130 - IMG 6138 - 8549x2506 - SLIN 1.jpgLa Burg (kun la iama juĝejo, la urbodomo kaj la Baziliko de la Sankta Sango). Panorama beginenhof.jpgEkstero de beginejo. PanoBrug - IMG 5982 - IMG 5984- - 5416x1940 - CLIN.1.jpgInterno de la Beginejo.


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Bruĝo


 
Provinco Okcidenta Flandrio
flago de la provinco Okcidenta Flandrio

Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem

Belgio | Provincoj