Bruce Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruce Lee
Bruce Lee
Bruce Lee
Persona informo
Bruce Lee
李小龍
Naskonomo 李振藩
Naskiĝo 27-an de novembro 1940
en Ŝablono:Flagicon San Francisco, Usono
Morto 27-a de julio 1973
en Hong Kong
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per cerba edemo vd
Tombo Lake View Cemetery vd
Religio ateisto vd
Lingvoj sudĉina lingvo • angla vd
Loĝloko HonkongoSan-FranciskoSeatlo vd
Ŝtataneco Brita HongkongoUsono vd
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio • Seattle Central College vd
Subskribo Bruce Lee
Memorigilo Bruce Lee
Familio
Patro Lee Hoi-chuen vd
Patrino Grace Ho vd
Gefratoj Phoebe Lee • Agnes Lee • Robert Lee • Peter Lee Jung-sum vd
Edz(in)o Linda Emery (1965-1973)
Infanoj Brandon Lee • Shannon Lee vd
Parencoj Barry Pang vd
Profesio
Alia nomo 李元鑒 vd
Okupo filmreĝisoro • televida aktoro • filmaktoro • verkistofilmproduktoroscenaristoaktoro • luktoartisto • stuntisto • stunt coordinator • reĝisoro • filozofo vd
Laborkampo aktorofilmreĝisoro • luktoartisto • filozofo • filma scenaristo • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1941-1973
Verkado
Verkoj The Green Hornet ❦
The Big Boss ❦
Fist of Fury ❦
Way of the Dragon ❦
The Game of Death ❦
Enter the Dragon ❦
Marlowe vd
En TTT Bruce Lee Foundation
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bruce LEE estis agfilma aktoro kaj majstro pri luktarto, kiu naskiĝis la 27-an de novembro 1940 en usona Sanfrancisko en ĉina kvartalo. Propranomoj: infana - Lee Jun Fan, plenkreska – Lee Shya Long (“malgranda drako”). Lee estis la kvara el kvin gefratoj. Liaj gepatroj estis ĉina opera kantisto kaj virino de germana origino. Ili transloĝiĝis al Honkongo tri monatoj post naskiĝo de Bruce. Li estis problemtrovema kaj ofte havis lernejajn kaj surstratajn luktojn, tial li estis ofte fermita hejme lernante la batalarton kungfuo. Tiun ĉi ne tro konatan batalarton li alkondukis al perfekteco. Li kapablis nomi ĉiun movon kaj ekbaton kaj li mem prezentis ĉiujn kun absoluta precizeco. Danke al li, kungfuo ege populariĝis.

Post tio, kiam li akiris en Honkongo tian gloron, li ekvojaĝis Usonon. Li volis fariĝi nova agoplena heroo kaj krudulo de tipo John Wayne. De komence tiu ĉi malgranda, svelta fremdulo ne havis tion entute simpla, tial li decidis studi. Li finstudis filozofion en Universitato de Vaŝingtonio. Li sciis kelkajn fremdajn lingvojn. Krom la angla li scipovis flue paroli japane, mandarine kaj kantone. Tiutempe Hollywood jam fine komencis rimarki lin. Li rolis nur malgrandajn rolojn, sed li fariĝis konata en Hollywood. Kelke da aktoroj frunte kun Steve McQueen kaj James Coburn komencis preni de li lecionojn de batalarto. Kaj do tiu ĉi "Malgranda drako", kiel ili nomis lin en Hollywood, havis malfermitan pordegon en filmojn.

Plimulte li rolis en filmoj kuraĝajn ĉinojn, kiuj batalas por libereco de sia nacio. Dum siaj batalscenoj li elbuŝigis diversajn sonojn de bestoj, por ke li pli koncentriĝu per tio. Sed li ofte suferis vundojn de sia kapo aŭ aliaj gravajn lezojn. Lia filmo "Enter the Dragon" kaŭzis en la mondo amasan frenezecon kaj ĝi tiel fariĝis lia plej fama filmo. Sed Bruce Lee ne ĝisvivis ties premieron. Filmante "Game of Death" li eksentis sin malbone kaj li iris hejmen por enlitiĝi. Sed li jam neniam plu vekiĝis. La kaŭzo de lia morto ne estas ĝis hodiaŭ klara, sed oni parolas pri sangado en la cerbo kaj pri efiko de medikamento je kapdoloro. Li mortis la 20-an de julio 1973, tri semajnojn antaŭ la premiero de "Enter the Dragon". Li postlasis edzinon Linda Emery, filon Brandon Lee (1965–1993) kaj filinon Shannon Lee (n. 1969). Sed Bruce mem tiel fariĝis legendo kiel de kungfuo, tiel de agoplenaj filmoj entute.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara